• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-17 19:40:19    
Internacia Junulara Kongreso
La 10a-17a de julio
June kaj Kune!

cri
Kie: Rusio, 56°28,100'N, 41°35,217'Or, regiono de Vladimir, apud urbo Kovrov.
Kiam: 10–17 de julio, 2004.
Ĉu indas al vi rakonti, kio estas Internacia Junulara Kongreso? Do, tiu granda freneziga festo de gejunuloj somere de la jaro 2004 okazos en la centra parto de eŭropa Rusio, en iama skolta ("pionira") ripozejo. La ejo estas tre granda kaj nekredeble ĉarma -- en ĝi jam pasis OkSEJT en la jaro 2001 kaj Rusiaj Esperanto-Tagoj en la jaro 2002. Estas granda elekto de loĝeblecoj: tendumado, grandaj multlokaj ĉambroj en lignaj domoj, hotelecaj 2- kaj 3-lokaj ĉambroj en brika domo.
En la organiza teamo estas multaj jam konataj kaj novaj aktivuloj de REJM kaj REU. Se vi iam partoprenis rusiajn aranĝojn (EoLA, OkSEJT ka.) vi neniam dubos pri sukceso de E-aranĝo, se ĝi okazas en Rusio. Jam planu IJK-on por via somero 2004.
Rusio estas sufiĉe ekzotika lando por reprezentantoj de ajna alia kulturo. Vi bone ripozos kaj ricevos multe da vere freŝaj impresoj. La lando mem estas malmultekosta — kaj tio rekompencos vian vojaĝon ĉi tien. Vi vidos ion vere novan kaj en rusiaj urboj, kaj dum la rusia IJK. Sendube trasperti tian vojaĝon indas!
Jenas la tagordo de la tuta IJK (kun antaŭ — kaj post-kongresoj) en Rusio:
· 6-9 julio 2004: antaŭkongreso en Peterburgo;
· 6-9 julio 2004: antaŭkongreso en Moskvo;
· 10-17 julio 2004: IJK apud Kovrov;
· 18-20 julio 2004: postkongreso en Ĉeboksaro;
· 19-21 julio 2004: postkongreso en Novosibirsk.
El Novosibirsk BEMI planas fari biciklan vojaĝon al Altaj-montaro. La postkongreso en Novosibirsk daŭros kelkajn pliajn tagojn en la formo de tradicia siberia E-renkontiĝo RA (Renkontiĝo de Amikoj) -- tiel ĉiuj dezirantoj povos pasigi en Siberio maksimume multe da tempo laŭplaĉe.
Bonvenon!
Ankaŭ aliĝu al la ĝenerala babilado pri IJK ĉe [pri-IJK@yahoogroups.com].
TEJO kaj REJM bonvenigas vin al IJK-2004!