Internacia Infana Kongreseto 2003 Artikolo verkita por Internacia Pedagogia Revuo: Someraj sonoj ĉe norda lago
cri
La sonoj de naĝado kaj akvoludoj ŝvebis ĉiutage super la lago. Krioj el arbaro: "Mi trovis jam kvin!" Eĥo: "Eĉ unu suĉ-bombonon mi ne trovis… kie... ha jen unu!". Internacia Futbala Ĉampionaĵo kun komentario: "Tomoya lerte preterpasas du atakantojn, plue al Florian, Gretel klopodas haltigi lin, sed ŝoto al golo... Kristine haltigas tion per forta piedbato - tute ĝis la alia golo!" Jen sonbildoj de la 35a Internacia Infana Kongreseto okazinta fine de julio en Lerum, 20 km de Gotenburgo. Ĝi arigis 27 infanojn el ok landoj (Belgio, Francio, Hungario, Japanio, Kubo, Norvegio, Rumanio kaj Svedio), la plimulto knabinoj. Alta proporcio venis el E-familioj kun bona lingvoscio; tamen kvarono havis malpli da kapablo ol la kongreseto vere bezonas; tiuj partoprenis ĉiutagan paroligan kurson. Kelkaj gepatroj kaj aliaj familioj kun infanoj aldoniĝis al nia ekskurso al la bonega bestoĝardeno en Borís. En alia tago, gepatroj, ĵurnalisto kaj interesitoj vizitis la IIK-ejon kaj la infanoj pretigis koncerteton por ili. Popularaj programeroj estis pentrado, desegnado, kolĉena farado, sportaj olimpikoj kun premioj, apudlaga fajro, du trezor-serĉoj, muzikado kaj dancado, seĝo-ludoj kaj la ĉiunokta endormiga rakonto, per kiu la infanoj aŭskultis tutan libron: "Avinjo". La tuton ne eblas rakonti ĉi tie. Vizitu la hejmpaĝon de IIK por legi raportojn verkitaj de la infanoj kaj vidi fotojn. Iru al la hejmpaĝaro de UEA kaj serĉu sub 'Kongresoj'. Ni kore dankas al Aino, nia surloka gvidanto, kiu glatigis por ni ĉion, kaj al la aliaj gvidantoj kaj helpantoj. Stefan MacGill Fotoj kaj klarigoj:
Neapartigeblaj tra la kongreseta semajno estis grupo de pli grandaj knabinoj, kiuj dividis unu dormejon: Rita el Rumanio, Jasmin kaj Nora el Svedio, Hajnal kaj Karina el Hungario, kune kun la baptopanjo de Rita, kiu alvenis partopreni la besto-ĝardenan ekskurson.
Infanoj kolektiĝas en ombra ŝirmejo dum la besto-ĝardena ekskurso, kie ili poste manĝis la kunportitan lunĉon. Pingvenoj, fokoj, elefantoj, rinoceroj, lupoj, leonoj, tigroj kaj centoj da aliaj bestoj salutis ilin antaŭe kaj poste. Streĉas siajn fortojn unu teamo en la sportaj olimpikoj: Alico ĵetas dum rigardas Johano, Edit kaj Kristine.
Preskaŭ ĉiu kongresetano pozas sur la ŝtupoj de la ligna domo kie ni dormis, ludis kaj kunvenis.
|
|