• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-19 09:22:00    
Popolanoj de Korea Respubliko respektas Konfuzion (foto)

cri

En Korea Respubliko, la nomo de Konfuzio estas konata de ĉiuj homoj, preskaŭ 80% de la popolanoj sekvas konfuceanismon aŭ estas influataj de la konfuceanisma penso. Ĝis nun, la konfuceanismo okupas gvidan lokon en Korea Respubliko, la penso de Konfuzio jam kunfandiĝis kun sango de la popolanoj de Korea Respubliko kaj fariĝis spirita energio de la ŝtata disvolvo kaj la vivo. Korea Respubliko planas fariĝi unu el 5 plej grandaj potencoj de kultura industrio en la mondo en 2007, kun konfuceanisma kulturo kiel fono.

Choi Cang Gul, estro de Sungkyunkwan, la plej aŭtoritata eduka institucio de Korea Respubliko pri konfuceanismo, diris, ke Konfuzio ne nur estas de Ĉinio, sed ankaŭ de la mondo.

En la historio de Korea Respubliko, la konfuceanismo batalis kun "kolonia kulturo" de Japanio kaj "eŭropa kaj usono kulturo". En la jaro 1910, la korea duoninsulo fariĝis kolonio de Japanio. En la 35-jara kolonia regado, Japanio plenforte disvolvis aktivadon, postulante lokanojn lerni la japanan lingvon, ŝanĝi nomon kaj adori mikadon. Tio foje kaj refoje atakis la spiritan kampon de la lokanoj. Por rezisti kontraŭ la kolonia kulturo, iuj patriotoj de Korea Respubliko levis flagon de tio, ke ĉiu popolano havas devon defendi la patrolandon; forta socia respondeco kaj nesubigebla kaj persistema spirito tuj elanigis la tutan landon. Ĝuste sub stimulado de tia konfuceanisma penso, la 1-an de marto 1919, la popolo de la korea duoninsulo lanĉis sendependigan movadon de la 1-a de marto kontraŭ la japana kolonia regado, la movado grande vekis patriotan entuziasmon de la homoj kaj fiksis popolan bazon por venko de la rezista milito kontraŭ Japanio.

Post la jaro 1945, kun engarnizonado de la usona armeo en la suda korea duoninsulo, konfuceanismo ricevis kontraŭstaron de la "eŭropa kaj usona kulturo" sur la tero de Korea Respubliko. En tiu batalo, referencante plurigan kulturan koncepton prezentitan de Konfuzio, Korea Respubliko forte importis la merkatan ekonomion kaj progresajn teknikojn de okcidentaj landoj, samtempe ĝi ĉiumaniere forigis iujn difektojn de la okcidenta kulturo, iniciatis konfuceanisman spiriton de estimo al laboro kaj kreis la socion kun harmoniaj kaj stabilecaj familioj kaj bona moralo. Korea Respubliko respektas Konfuzion kiel ekzemplon de ĉiuj instruistoj kaj ĉiujare okazigas ceremonion memore al Konfuzio pro granda kontribuo de konfuceanismo al la lando.

Neneigeble, en la moderna socio de Korea Respubliko, la rega pozicio de konfuceanismo frontas severan defion. Por heredi tradicion kaj disvolvi konfuceanismon, Korea Respubliko prenis serion da efikaj rimedoj kaj praktiko el edukado jam fariĝis bazo de ĝia sukceso. De la jaro 1960 ĝis nun, Korea Respubliko oficiale enlistigis moralon kaj etikon de konfuceanismo en la instruajn programojn de universitatoj, mezlernejoj kaj elementaj lernejoj.

La programo de morala kaj etika edukado en elementaj lernejoj de Korea Respubliko nomiĝas "serioza instruo por la vivo". La programo dividiĝas en personan vivon, socian vivon kaj ŝtatan vivon sume tri partojn. La persona vivo ĉefe estas instruado de honesteco, virtemeco, moderigo, kreado kaj meditado. La socia vivo instruas ĉefe lernantojn indulgemaj, familiamaj, amikecaj, afablaj, respondecaj, justaj, unuiĝaj kaj kunlaboremaj. En la tria parto, ili praktikas edukon de "tri amoj" al lernantoj, t.e. ami la ŝtaton, fidele ami la nacion kaj heredi la tradician kulturon kaj ami la homaron.

La morala programo de la mezlernejoj ĉefe estas pri interhomaj rilatoj kaj diversaj etiketoj, ĝi stimulas lernantojn reciproke respekti kaj kunlabori kaj samtempe kulturi ilin tiaj, ke ili estimu maljunulojn kaj obeu gepatrojn.

En universitatoj, tia programo celas ĉefe kulturi studentojn tiaj, ke ili povu kunfandi modernajn sciencajn teknikojn kun memdecida kaj sendependa konscio, fiksante spiritan bazon por fari kontribuon al la ŝtata disvolvo.

Fama konfuceanisto de Korea Respubliko Song Yong Bae opinias, ke la plurisma socio frontas krizon de tumulto privaloro, la homoj malfacile trovos normalan vivregulon en la socio. Tial en la konflikto inter tradicia spirita kulturo kaj moderna materia civilizacio, la tradicia konfuceanisma teorio ankoraŭ havas realan signifon.

Post financa tempesto de Azio, Korea Respubliko prezentis la politikon "kulture disvolvi la landon". Korea Respubliko opinias, ke post la prospera epoko, la okcidenta civilizacio montras serion da difektoj. Por esplori kaj krei novan kulturon, oni devas ne nur esplori esencon de konfuceanismo kaj aliaj tradiciaj kulturoj, sed ankaŭ disvolvi la kulturan industrion kiel novan movforton iniciatantan la ekonomian disvolviĝon. Laŭ statistiko, nur en 2002, Korea Respubliko liveris kapitablon je 450 milionoj da usonaj dolaroj al la kultura industrio.

En tiu politiko, unu el la plej sukcesaj spertoj estas esplori esencon de konfuceanismo kaj rilatigi la tradician kulturon kun la reala vivo. Korea Respubliko lertas vivplene manifesti per televidaĵoj la familian vivon kaj interhomajn rilatojn kaj, tiom pli, tiaj televidaĝuas ŝaton de amaso da rigardantoj de aziaj landoj kaj regionoj.

En la lastaj jaroj, la kultura industrio de Korea Respubliko kun konfuceanisma kulturo kiel fono ĝoje ricevis riĉan rikolton. La kino de Korea Respubliko disvolviĝis, eĉ alportis grandan impulson al la azia filma merkato. Iuj homoj antaŭkalkulis, ke la eksporta kvanto de filmoj kaj televidaĵoj de Korea Respubliko superos tiun el la aŭta industrio. Ankaŭ en multaj surretaj ludoj oni povas vidi ombron de konfuceanisma teorio.

Nuntempe, Korea Respubliko jam planis altigi porcion je 5% de la kultura industrio en la monda merkato en 2007, kaj eniri la vicaron de la 5 plej grandaj potencoj de kultura industrio en la mondo.