• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-19 11:14:12    
Modaj mezaĝaj virinoj (foto)

cri

"Ĉi-jare ŝi aĝas 20 jarojn, sed venontjare — 18 jarojn." Jen vortoj de reklamo por kosmetikaĵo. Fakte la vortoj montris deziron de multaj mezaĝulinoj pri rejuniĝo. La nunaj ĉinaj virinoj pli kaj pli juniĝas, kaj 30-40-jaraj blankkolumaj virinoj radias apartan ĉarmon. Oni nomas ilin modaj mezaĝaj virinoj. Tio signifas, ke mezaĝaj virinoj en grandaj urboj vivas en maniero de junaj virinoj. Ilia enspezo ebligas al ili bone ĝui la vivon, kaj ilia klereco ebligas al ili pli profunde kompreni la verecon, bonkorecon kaj belecon en la vivo. Ili estas novaj homoj de la epoko.

Blankkolumaj ĉarmulinoj aperas en stratoj de urbegoj ĉiutage matene. En okulplaĉaj vestoj ili iras kun fiero de diversaj anguloj de la urboj al oficejoj nomataj de komercistoj "luksaj laborĝardenoj". Paŝbruo de iliaj altkalkanumaj ŝuoj atentigas ilin kaj la homojn observantajn ilin, ke estas multaj farendaj aferoj kiel antaŭe. Blankkolumaj ĉarmulinoj bildigas belan vidaĵon en mateno de urbegoj.

Moda konsumado

"Modaj mezaĝaj virinoj" estas determinitaj por 30-40-jaraj blakkolumaj virinoj. Reklamistoj klasifikas komercaĵojn laŭ ilia gracia kvalito, kaj komercistoj cerbumas por allogi ilin al siaj vendaĵoj. Pro tio la konsumado de la "modaj mezaĝaj virinoj" pli kaj pli multkoloriĝas en kosmetikado, sveltigado, korpo-ekzercado k.s. Por rompi la limigon de aĝo kaj reteni la junecon, ili klopodas, ĉar ilia enspezo estas sufiĉa por efektivigo de iliaj deziroj: Ili vizitas la plej avangardajn beligejojn por ke ilia haŭto brilu kiel tiu de 20-jarulinoj, ili vizitas sveltigejojn, kie oni povas kiel eble plej rapide forigi grason en ilia abdomeno, ili estas malavaraj por aĉeti multekostajn brustoformilojn kaj koksoformilojn, por ke ilia svelteco povu esti sama kiel tiu de junulinoj. Sekve post laboro tiuj virinoj denove lokalizas sian vivon. Ili scias, ke juna aspekto alportos al la vivo neatenditajn ŝancojn.

La nomo "blankkoluma ĉarmulino" estas sufiĉa por ekspliki, ke profesiaj virinoj de tiu kategorio estas sociaj, sed ne naturaj, ke ili similas al ŝvebanta sonĝo kaj japanaj donacoj lukse pakumitaj. Tial la reala vivo de la blankkolumaj ĉarmulinoj estas fokuso de modaj gazetoj.

Oni opinias, ke estas plej facile "lukri monon de virinoj", kaj fakte estas pli facile lukri monon de virinoj de 30 jaroj. Aĝo de 30 jaroj por la nunaj virinoj ne estas dislimo, sed ili konscias, ke la kosmetikado de la vizaĝo estas plej grava. Kosmetikaĵoj de mondfamaj markoj jam ne povas kontentigi ilin, kaj ili sin turnas al pli altnivela beligado kaj sveltigado. En beligejo ili demetas ĉiajn ŝajnigojn kaj ĝuas ĉion laŭ sia plaĉo. Sed 20-jaraj fraŭlinoj ŝajne ne estas pagipovaj por tio. Sinbeligado de "modaj mezaĝaj virinoj" komenciĝas de kosmetikado de la vizaĝo, kaj tio estas la plej grava paŝo en ilia konsumado. Antaŭ forlaso de la hejmo ili kosmetikas sian vizaĝon kaj de tio komenciĝas ilia bona humoro tra la tuta tago.

Modo de tiuj mezaĝaj virinoj montriĝas ankaŭ en ilia dieto. Kion ili prenas ĉe matenmanĝo? Ĉu panon aŭ frititan ovon? Ne, tute ne. Ili prenas nur tason da kaĉo el infana rizfaruno kaj lakto. La agrabla gusto kaj sufiĉa nutro liveras al ili kaloriojn necesajn por mateno. Krome ili prenas ankaŭ legomojn, nigran rizon kaj ovoflavon. Nutraĵoj por beboj plaĉas ankaŭ al ili.

Kiam ili rigardas malnovajn fotojn, ili ŝatas kompari siajn fotojn kun tiuj de la patrino. Ĉe la komenco ili intencas nur trovi sian similecon kun la patrino. Sed fine ili trovas, ke ili, en aĝo de 32 jaroj, aspektas multe pli junaj ol la patrino en la aĝo de 25 jaroj. Tion decidas ne sole vesto, sed ĉefe la spirita stato kaj epoka atmosfero. La patrina generacio estis sinprema kaj singardema, sed ilia generacio estas vigla kaj liberanima.

Bona klereco

La sindetenemo de la "modaj mezaĝaj virinoj" montriĝas ankaŭ en ilia gracia konduto kaj klereco. En interparolado ili ĉiam montras rideton, atente aŭskultas kaj neniam urĝas esprimi sin, nek interrompi la interparolanton. Ĉe manĝtablo ili montras ŝaton al ĉiuj pladoj, kiujn la kompano elektas. Dum manĝado ili puŝas al la kompano la pladon, kiun la kompano ŝatas, kaj ĉe konto ili kviete aŭskultas proponon de la mastro. Se ili sin amuzas post manĝo, ili nur silente trinketas, kio impresas, ke ili venas ne por kanti sed por aŭskulti. Se oni petegas ilin kanti, ili surprizas per sia bela voĉo kaj bona kantado. Ilia gracia konduto kaj klereco rezultas de ilia "reŝargo" — lerni pianludon aŭ baleton. Tia konsumo faras tiujn 30-jarajn virinojn gracie kvietemaj kaj komprenemaj, kiaj knabinoj ne povas esti. Pro sia bona klereco "modaj mezaĝaj virinoj" ricevas respekton de kolegoj kaj amikoj en sia laboro kaj vivo.

La juna koro de "modaj mezaĝaj virinoj" ne kontraŭdiras al maturiĝo de la intelekto kaj kresko de sperto. Ili tenas scivolemon kiel knabinoj. Progreso de la ekonomio, altiĝo de vivnivelo, facileco de komunikado, strebo al beleco kaj feliĉa vivo, pli kaj pli kuraĝigata personeca vivmaniero… ĉio tio levas la junecon de la virinoj.