• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-19 11:45:39    
Imperiestra Palaco de Pekino (foto)

cri

Pekino, antikva, bela kaj fama historia urbo, estas unu el la 6 grandaj antikvaj ĉefurboj de Ĉinio. Ĝis nun ĝi konservas en si multe da kulturaj relikvoj kaj antikvaj vidindaĵoj, cirkulas pri ĝi multaj mirindaj legendoj. Iu legendo diras, ke en la pra-a tempo, Pekino estis amara maro kaj nomata "Youzhou de amara maro". En la amara maro loĝis feroca drako, kiu turmentadis la popolanojn, tiel ke ili aŭ mortis aŭ forfuĝis aliloken. Poste la feo Nezha konkeris la drakon, fermis la drakan paron en groton de Norda Maro, kaj starigis sur la groto altan blankan pagodon. De tiam la lokanoj unu post alia revenis al la hejmlando, sekve iom post iom formiĝis tie vilaĝoj kaj urbetoj, fine aperis la regiono nomata Youzhou. En la periodo de Militantaj Regnoj ( 475 a.K – 221 a. K ), la regno Yan la unua starigis sian ĉefurbon ĉi tie, kaj ankaŭ pluraj sekvantaj dinastioj prenis tiun ĉi lokon kiel la ĉefurbon. La imperiestro Chengzu de la dinastio Ming translokis la ĉefurbon de Nankino al ĉi tiu loko, kaj nomis ĝin "Beijing". Ankaŭ la dinastio Qing prenis Beijing kiel sian ĉefurbon, sed ŝanĝis ĝian nomon kiel "Jingdu". Ekde la dinastioj Ming kaj Qing, Beijing ĉiam estas la politika kaj kultura centro de la tuta lando.

En la centro de Beijing sidas ore brilanta palaca ensemblo, jen estas la Imperiestra Palaco – loĝejo de sume 24 imperiestroj de la dinastioj Ming kaj Qing. Ĝi estis la monde plej granda imperiestra palaco. Origine ĝi nomiĝis "Malpermesita Urbo". En la feŭdisma socio, la imperiestro estis la nesuperebla monarko. Ties palaco estis ĉirkaŭata per altaj muroj, kompakte gardata kaj absolute malpermesis al ordinarulo alproksimiĝi, pro tio ĝi estis nomata Malpermesita Urbo. Antikvuloj opiniis, ke la dio loĝas en la ĉiela palaco nomata "Purpura Palaco"; la feŭdisma imperiestro sin nomis "filo de la ĉielo", tial lia loĝejo devas esti sama kiel la Purpura Palaco en la ĉielo, pro tio la Imperiestra Palaco estis nomata ankaŭ "Purpura Malpermesita Urbo".

La Imperiestra Palaco estas antikva ensemblo plej bone kaj perfekte rezervata en Ĉinio. Ĝi okupas la areon de 720 mil kvadrataj metroj kaj ĝia konstrua areo estas 150 mil kvadrataj metroj. Ĝi konsistas el dekoj da kortoj grandaj kaj malgrandaj kun pli ol 9 mil ĉambroj diversspecaj. Se iu tranoktus en ĉiu ĉambro de la palaco unufoje ekde sia naskiĝo, do kiam li tranoktos en la lasta ĉambro, li jam estos 27-jara junulo. Ĉirkaŭ la Imperiestra Palaco staras palaca muro alta je pli ol 10 metroj kaj longa je 3 kilometroj, kaj fluas ankaŭ urbogarda rivero larĝa je 50 metroj. La Imperiestra Palaco havas 4 pordojn, la suda estas pordo Wumen, la norda estas pordo Shenwu, la orienta estas pordo Donghua kaj la okcidenta estas pordo Xihua. Ĉe la kvar anguloj de la palaca muro staras kvar angulaj turoj.

La angulaj turoj de la Imperiestra Palaco estas delikataj kaj eksterordinaraj konstruaĵoj, ĝenerale ĉiu kun 9 traboj, 18 kolonoj kaj 72 firstotraboj. Legendo diras, ke la imperiestro Chengzu de la dinastio Ming en dormo sonĝis angulan turon kun 9 traboj, 18 kolonoj kaj 72 firstotraboj, kaj opiniis ĝin belega. Vekiĝinte, la imperiestro ordonis metiistojn konstrui la turon tute saman kiel tiu en lia sonĝo. Tamen, ĉiu angula turo konstruita de ili ne plaĉis al la imperiestro. La metiistoj ĉiuj estis ĉagrenataj pro senelirejo. Iun tagon, subite aperis iu oldulo vendanta cirtofilojn. Tenante delikatan kaĝon, la oldulo ofertadis siajn cirtofilojn. La delikata kaĝo vekis atenton de metiistoj. Ili trovis, ke la kaĝo ĝuste havas la strukturon de 9 traboj, 18 kolonoj kaj 72 firstotraboj. Kiam la metiistoj konsciis, ke eble la oldulo estas metiarta majstro Lu Ban, kiu speciale venis por orienti ilin, la oldulo tamen abrupte malaperis. Imitante la strukturon de la kaĝo de la oldulo, la metiistoj sukcesis konstrui la angulan turon. Jen estas la origino de la angula turo.

La tuta ensemblo de la Imperiestra Palaco estas simetrie dispoziciita laŭ la centra akso, kun bonorda aranĝo kaj elstara reliefigo de la ĉefa parto. Kun la pordo Qianqing kiel limo, la Imperiestra Palaco dividiĝas en du partojn antaŭan kaj malantaŭan. La centro de la antaŭa parto estas la haloj Taihe, Zhonghe kaj Baohe, kie la imperiestro faris la instrukcion kaj okazigis solenajn ceremoniojn. La halo Taihe estas la plej grandioza palaco de la Imperiestra Palaco, kaj la imperiestra trono sidas ĉi tie. Kiam la imperiestro okazigis ceremonion, ektondris sonoriloj kaj tamburoj kaj la halo pleniĝis de la impona atmosfero. Ambaŭflanke de la centra palaco troviĝas simetrie du palacoj. En la malantaŭa parto de la Imperiestra Palaco estis kancelario kaj loĝejo de la imperiestro, kaj ses palacoj orientaj kaj okcidentaj ambaŭflanke estis loĝejoj de la imperiestra edzino kaj kromedzinoj de la imperiestro. La grandeco, alteco, formo kaj koloro de ĉambroj de la Imperiestra Palaco montras rimarkindajn diferencojn laŭ la rango kaj statuso de tieaj loĝantoj, tio spegulis la rigoran hierarkian koncepton de la feŭdisma socio.

La tuta ensemblo de la Imperiestra Palaco aspektas majesta, grandioza, luksa kaj impona, kaj estas kremo de la ĉina antikva arkitekturo. Ĝi koncentre enkorpigas la eminentan tradicion kaj karakterizan stilon de la ĉina antikva arkitekturo, manifestas la altan inteligentecon kaj kreivan kapablon de la antikva laboranta popolo de Ĉinio. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio, la Imperiestra Palaco estis grandskale riparita kaj malfermita al la vizitantoj en- kaj ekster-landaj. Nun la Imperiestra Palaco estas nomata Muzeo de Imperiestra Palaco.