• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-19 16:41:07    
Rakonto pri Flor-feino

cri
Dum la regado de la imperiesro Renzong de la dinastio Song ( 960 – 1279 ), kiel la legendo rakontas, en vilaĝo apud la urbo Luoyang estis mirinda ĝardeno nomata Eterna Ĝojo. Ĝi apartenis al maljuna Qiu Xian, kiu la florojn amis tiel forte, ke oni nomis lin Flor-maniulo. Lian ĝardenon beligis rozoj kaj kamelioj en printempo, lotusoj kaj granatarboj en somero, krizantemoj kaj osmantoj en aŭtuno, narcisoj kaj prunfloroj en vintro. Ĉiuj ĉi floroj kaj mil aliaj estis kulturataj de maljuna Qiu, kies peonioj estis aparte famaj. Sed li malofte permesis al vizitantoj veni internen de la alta bambu-barilo. Kaj eĉ se li donis permeson, oni povis nur admiri la florojn de malproksime.

Ne malproksime loĝis junulo nomata Zhang, riĉa sentaŭgulo. Iun tagon li preterpasis la ĝardenon kun siaj amikoj. Allogate de la beleco de la peonioj de maljuna Qiu en plena florado, ili eniris la ĝardenon, kaj Zhang arogante proponis aĉeton de la tuta ĝardeno. La maljunulo simple rifuzis vendi. Koleriĝinte Zhang teren piedpremis ĉiujn peoniojn kaj foriris.

Kiam maljuna Qiu kaŭris plorante inter siaj dispremitaj floroj, aperis antaŭ li bela junulino. Ŝi petis lin alporti pelvon da akvo kaj diris, ke ŝi helpos revivigi la florojn. Kiam li revenis, la junulino jam foriris, sed li trovis, ke ĉiuj peonifloroj residas sur siaj trunketoj eĉ pli belaj ol antaŭe, kun nova purpura nuanco en la rozkoloraj kaj iomete da ruĝo en la blankaj. La maljunulo konstatis, ke lia vizitinto estas feino. Plena de miro kaj ĝojo, li diris al si mem: "Mi estis tro egoisma pri miaj floroj en la pasinteco. Se mi estus tiel grandanima kiel ŝi, la malfeliĉaĵo povus esti evitita." Li malfermis do sian ĝardenon al ĉiuj, kiuj volis ĝin vidi.

La novaĵo pri la peoni-feino rapide disfamiĝis. Ankaŭ sentaŭgulo Zhang ĝin aŭdis, kaj decidis profiti ĝin por plenumi sian fiintencon. Li denuncis la maljunulon Qiu kiel sorĉiston, kaj tiu ĉi estis ĵetita en malliberejon. Dume Zhang denove entrudis sin en la ĝardenon kun siaj amikoj. Sed ili trovis kun surprizo la peoniojn dispremitaj sur la tero, ĝuste kiel ili tiujn forlasis. Subite ekblovis ventego kaj la piedpremitaj floroj transformiĝis en belajn junulinojn, kiuj, svingante siajn manikojn kaj kriante: "Venĝu ni Majstron Qiu", fortimigis la entrudiĝintojn. La impertinentaj junuloj estis teruritaj sed ne vunditaj – krom Zhang, kiu falis kun la kapo malsupren en fekaĵejon, jam mortinta.

La sekvintan tagon, la guberniestro sciiĝis pri la sorto de Zhang. Samtempe, li ricevis petskribon kun subskriboj de cent najbaroj, por malkovri la konspiron de Zhang kaj peti liberigon de Qiu Xian. La maljunulo estis tuj liberigita. Kaj la guberniestro publikigis ordonon malpermesantan al ĉiuj deŝiri aŭ detrui liajn florojn.

Qiu Xian de tiam vivis des pli simple kaj bonkore ol antaŭe. Li vendis fruktojn de siaj arboj kaj distribuis la enspezon al la bezonantoj. Kelkajn jarojn poste, meditante en sia ĝardeno en la nokto de la Mezaŭtuna Festo, li aŭdis sonon de ĉiela muziko. La Ĉiela Intendanto de Floroj kun sia sekvantaro, malsupren ŝvebis al li sur multkoloraj nuboj. "La Ĉiela Imperiestro nomumis vin Gardisto de Floroj," ŝi anoncis. "Vi leviĝos al la ĉielo kun via ĝardeno. De nun vi gardos ĉiam tiujn, kiuj amas kaj zorgas florojn, kaj punos tiujn, kiuj ilin vundas kaj detruas."

Tuj poste maljuna Qiu flugis kun sia ĝardeno supren al la ĉielo antaŭ la okuloj de ĉiuj siaj najbaroj.