En Ĉinio ĉie vidiĝas domoj tegmentitaj per nigraj aŭ ruĝaj tegoloj. Tegmenti domon per tegoloj estas unu el la gravaj trajtoj de la ĉina civila arkitekturo. Tiu tradicio daŭras eĉ hodiaŭ.
Ĉi tie la tegmentrandaj tegoloj estas uzataj por domdekoraciado. La tegoloj estas rondaj kaj duonrondaj, argilaj kaj glazuritaj. Kun tempopaso ili ludas pli kaj pli rimarkindan rolon en protekto de la konstruaĵoj. Ilia rolo en dekoracio estas alte taksata. Oni nomas ilin viva fosilio en la arkitektura historio de Ĉinio. La arto de tegmentrandaj tegoloj estas parto de la ĉinaj tradiciaj artoj. La desegnoj sur ili havas ornaman valoron kaj ankaŭ tiun por esploro pri artoj, historio, religioj, arkitekturo kaj arkeologio de Ĉinio.
Ilia deveno
En 1928 elteriĝis granda kvanto da argilaj pecoj en Anyang, ĉefurbo de Shang-dinastio (post la 15-a jc a.K.). El tiuj elterigitaj argilaĵoj oni sciis, ke tiam oni konstruis domon el ceramikaĵoj. Laŭ la nunaj materialoj oni estas certa, ke almenaŭ en la Okcidenta Zhou-dinastio (11-a jc. a.K. -- 771a.K.) oni uzis tegmentrandajn tegolojn en domkonstruado. Nun oni daŭre uzas la metodon de tegol-produktado. La metodo estas tre simpla: Antaŭ ĉio oni faras cilindran argilan adobon kaj post tio kvarigas aŭ sesigas la adoban cilindron kaj bakas ĝin en bakujo. De tio oni ricevas tegolan platon aŭ tegolan arkon. Oni tegmentas la domojn per tegolaj platoj kaj sur la fendoj de du vicoj da tegolaj platoj oni metas tegolan arkon. Oni ekuzis tegolojn en domkonstruado en la 4-a jarcento a.K. kaj post unu jarcento la tegoloj fariĝis gravaj konstruaj materialoj kaj ilia bakado disvolviĝis rapide. Tiam en pluraj lokoj de Ĉinio produktiĝis diversaj tegoloj.
Post la 10-a jarcento ĉinoj ekuzis glazuritajn tegolojn en konstruado de palacoj kaj budhismaj temploj, sed la civitanoj ne rajtis uzi ilin. En Pekino estas multe da domoj tegmentitaj per glazuritaj tegoloj, kiaj la Imperiestra Palaco kaj Ĉiela Altaro.
Desegnoj kaj formoj de tegmentrandaj tegoloj
Estas du specoj da tegmentrandaj tegoloj, t.e. tegoloj kun bildoj kaj ideogramoj. Komence sur la tegmentrandaj tegoloj vidiĝis desegnoj ĉefe de bestaj vizaĝoj kaj poste nuboj, montoj kaj ideogramoj. Kvankam ili montras ĉefe naturajn fenomenojn abstraktajn, tamen iuj signoj montras la historion de bestodresado, terkulturadon k.a. Post la 2-a jarcento a.K. aperis tegmentrandaj tegoloj kun ideogramoj signifantaj "longan vivon", "eternan feliĉon", "eternan amon" k.a. En la unua jaro p.K. aperis tegmentrandaj tegoloj kun desegnoj de drakoj, tigroj, feniksoj, testudoj kaj serpentoj, kiuj montras la kvar direktojn. Poste oni faris bildojn de lotusfloroj kaj bonaŭgurajn signojn sur tegmentrandaj tegoloj de budhismaj konstruaĵoj kaj tiaj tegoloj poste enkondukiĝis en Koreion kaj Japanion.
Estas rondaj kaj duonrondaj tegoloj. Sur la duonrondaj tegoloj vidiĝas ĉefe bildoj de nuboj, montoj, ŝafoj, cervoj kaj arboj. Sur la rondaj vidiĝas tiuj de bluaj drakoj, blankaj tigroj, feniksoj, testudoj kaj serpentoj, ideogramoj kaj lotusfloroj.
Estas ankaŭ drenaj tegoloj kun malsupreniĝa ekstremo, facila por drenado. Ili estas metitaj ĉe la tegmentrandoj por ke la pluvo falu teren. Tiaj tegoloj estas destinitaj kaj por dekoraciado kaj por praktika uzado.
Tegmentrandaj tegoloj kaj budhismo
Inter la 6-a kaj la 10-a jarcentoj la feuda socio de Ĉinio atingis sian kulminon de disvolviĝo kaj tiam la ĉina budhisma arkitekturo, surbaze de sukcesoj de la antaŭaj generacioj, asimilis la dekoracian arton de la hinda budhismo kaj formis trajtojn kombinantajn la palacajn trajtojn kaj kun la templaj. Tiam la tegmentrandaj tegoloj kun bildoj de floroj kaj leonoj sur si havas striktan rilaton kun budhisma arto.
La tipaj tegoloj sur la templaj konstruaĵoj havas bildon de tri lotusfloroj sur si, kiuj montras la naturan kaj modestan artan trajton.
La tegmentrandaj tegoloj kun bildo de ok-petalaj lotusfloroj estas reprezentanto de la budhismaj tegoloj. Tiaj bildoj montras reliefan stilon.
La tegoloj kun bildo de S-formaj herboj montras grandan vivipovon de ĉiuj estaĵoj en la universo. Tiu formo rapide disvolviĝis en la sekvantaj dinastioj.
En la budhismaj temploj vidiĝas multe da tegmentrandaj tegoloj kun desegnoj de budhismaj floroj, kies 3-tavolaj folioj etendiĝas horizontale kun ondantaj nuboj sube. Tio formas moviĝeman belecon kaj estas reprezentaj formoj de budhisma arkitekturo.
En la 4-a jarcento aperis tegmentrandaj tegoloj kun bildoj de leonoj sur si. Laŭ legendo Samantbhadro rajdis sur leono, kiu estas dia besto gardanta budhismajn sutrojn. La feroca mieno kaj impona teniĝo de la leonoj montras la etoson de budhismo kaj imperiestra imponeco kaj riĉigis la arkitekturan kulturon de budhismo.
Tegol-kolektado
La tegoloj faritaj antaŭ la 2-a jarcento a.K. estas konsistiga parto de la kultura heredaĵo de Ĉinio kaj post la 10-a jarcento ĝi estis alte taksata de kolektantoj. Ĉinaj fakuloj pri epigrafo sur antikvaj bronzaĵoj kaj ŝtonaj platoj alte taksas ideogramojn sur la antikvaj tegoloj.
En la lastaj jaroj pli kaj pli multe da homoj ŝatis kolekti antikvajn tegolojn, kiuj multe elteriĝis kaj aperis novaj specoj. Kaj ankaŭ la prezoj de la tegmentrandaj tegoloj faritaj antaŭ la 2-a jarcento a.K. pli kaj pli leviĝis. Pro la multiĝo de la kolektantoj kaj malmultiĝo de la originalaj tegoloj aperis falsaj antikvaj tegoloj. Tamen ordinaraj tegoloj ne estas ŝatataj de la kolektantoj, tial sur la falsaj tegoloj vidiĝas ĝenerale ideogramoj kaj bestdesegnoj. Por distingi la falsajn disde la antikvaj oni devas atenti: La falsaj ĝenerale estas faritaj el leuso kaj post bakado ŝmiritaj per argilo, tial ili impresas, ke ili elteriĝis antaŭ nelonge. Kaj plie la aŭtentikaj antikvaj tegmentrandaj tegoloj ĝenerale estas parto de la tuta tegolo, tial ilia dorso estas malglata, kaj sur la falsaj ne estas tiaj postsignoj.
|