• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-21 16:59:48    
Versio de Lisao

CRI
Kara leganto, ĉu foje vi vidis en PIV, p. 512: "Kiu. Fama politikisto kaj poeto de Ĉinujo (340-278 a. K.)"? Jen Qu Yuan, la 1-a granda poeto en la historio de la ĉina literaturo. Antaǔ 20 jaroj, pli precize, en la 6-a de majo, 1984, nia parolisto deklamis provizoran tradukon de "Lisao", la plej granda ĉefverko de Qu Yuan. En la sama jaro, restante en Usono kiel vizitanta specialisto, sinjoro Licius (Zhou Liuxi aǔ Zhou Huanchang) esperantigis Lisao, kiu, laǔdire, estis eldonata de Esperanta Asocio de Los-Anĝeleso, subvenciate de la organizo Intertalk. La traduko de sinjoro Licius estas vere modela pro granda fidelo kaj brila eleganteco. Kompare kun ĝi, paleco kaj stumbleco regas en senca traduko de jenaj strofoj el Lisao:
Ho, la prapatr' devenis
el reĝa famili'.
Li mian naskon benis
per graco kaj misi'.
La patro nomon donis
laǔ mia naskodat' –
talent' kaj virto sonis
el miaj nom' kaj fat'
Ne nur interna belo,
sed ankaǔ ĉarma kap';
parfuma herboŝelo
kontraǔ miasma rab'.
Rivero nur torentas;
senĉese fluas jar'.
Orkida tigo pendas,
ne velkas la nufar'.
Alternas la sezonoj,
rapidas hela l' sun'.
Ne verdas anemonoj –
min tuŝas jam aǔtun'.
Prosperon ni akcelu!
La stinko estu for!
Stalonon ni do selu,
galopu al l' aǔror'!
* * *
La reĝoj bonon tenis.
Amasas la talent' –
parfumo svarme venis
el ruto kaj osmant'...
Prareĝa justo famas –
sekvendas bena voj';
despota rego skvamas –
tragike sonas boj'.
La klano celas ĝuon,
kaj krutas jam la pad'.
La krono havas truon,
kaj falas jam la rad'.
Klopodo mia vanas.
Perdiĝas la raci'.
La osto jam infanas,
de noca kalumni'!
La vortoj englutiĝas;
apenaǔ la esper',
ke Li nur represtiĝas.
Atestas la ĉiel'.
Komence jam konfido,
sed nun alia cel'.
Timigas ne insido,
doloras nur pelmel'.
* * *
La kampojn mi kultivis –
aromaj plantoj nun
sin sternis, gaje vivis
en lumo de la sun'.
Rikolton mi atendis –
ĉe densa foliar';
sed velko sin etendis,
jam ŝimo kaj koŝmar'!
Konkur' avida regis;
senhonta la arog',
kaj tiel min forstrekis
ular' – ĵaluza mok'!
Persone mi konvinkis
kun ardo en la kor';
marasma mi jam sinkis,
kun sveno de la glor'.
Mi matenroson prenas;
vespere – flora suk'.
Honeston mi ja tenas.
Ne gravas la kaduk'!
La florradikoj firmu!
Leviĝu la petal'!
Kaj ŝosojn ni do ŝirmu!
Ne falu la sepal'!
Mi sekvas praan virton
modesti en la viv'.
La uloj ĝuu flirton!
Mi firmas en la driv'.
Sed ĝemoj, larmoj fluas –
mizera la popol'.
Ĉirkaǔe ĉirpoj bruas
kontraǔ la pura kor'.
La virto iĝas krimo,
lojalo jam akuz'!
Sed mia vol', sen limo;
Ho, Reĝa Moŝto dupas
en juĝo sen disting'!
Enviaj inoj grupas
al ĉasta mi, kun kling'.
Jen ili tiom lertas
en ŝanĝo de la mond',
kaj ŝnuron jam insertas,
ke kubo iĝu rond'.
Ve, sombro, atrabilo,
soleco kaj mizer'!
Do morton en ekzilo!
Jam vana la esper'...
La falk' ĉe kok' ne nestas –
de prao la natur';
la kubo rond' ne estas –
ja ĉiam la regul'.
Mistraktoj venis kune;
tolero ĝis la fin'.
Mi mortu mense pura!
Sanktuloj benu min!
* * *
Ho, mi subtenis kore,
sed blindis Lia Moŝt'!
Nun mi aspiras bole
al nova mond' sen frost'.
Ĉe akvo mi rajdadis
ĝis monto de arbed'.
Se l' koro jam ŝiratis,
mi estu do ermit'!
Folioj de lotuso –
min vestas kiel tuk';
petalo kaj stiluso –
min nutras per la suk'.
Alt-altis la ĉapelo,
long-longis franĝa gem'.
Miksite en malbelo
repuras mia mem'.
Paseo tiom ondas,
mi strabas al la for'.
Ornamoj nun abundas,
sin sternas bonodor'.
Aliaj ĉiel ĝuu,
min tiklu nur la bel'!
La korpon puno truu,
min lulu la esper'!
* * *
Al mi la mildulino
sin turnis kun avert':
"Honesta Gun en fino
pereis sur dezert'.
Kial fidelon tenas
vi en fortika kaĝ',
kiam la ĉambroj plenas
de herboj kaj fekaĵ'?
Ne eblas ĉie klami,
do senkulpigi nin?
La flaton decas ami,
sed ne aǔskulti min?"
Nun, juĝu, ho, Sanktulo!
Indigno jam ĝis nun.
Nu, suden kun korbrulo,
por diri sub la Sun':
"Ĉi ŝtelis ĉielkanton,
diboĉis jam sen brid';
kaj faris ribelanton
el sia propra id'.
Ĉasaĵoj ĉiam multis –
delicis I sen fin'.
Lin la subulo murdis;
malĉastis lia in'.
La forta Ĝaǔ vitalon
konsumis en volupt',
venigis sian morton
tragike pro korupt'.
Ĝe ĉian nocon kovis,
kaj sekvis jam pere'.
Hoǔsin despota ŝovis
la landon al malkre'.
"Sed Tang kaj Ju prudentis,
respekton ĝuis jam,
genioj sin prezentis –
en koro regis flam'.
"Sen antaǔjuĝ', Ĉielo
helpdonas al popol';
prospero sur la tero
pro beno kaj labor'.
La historio diras:
jen la natura leĝ' –
sen justo reg' ne iras,
nek plena bon' kun breĉ'.
"Mi vidas jam la morton,
ne pentas pri la ag'.
Mi ne mezuras foldon,
nek zorgas pri la tag'."
Melankolio, ĝemo.
Ho, ve! Malĝusta nask'!
Tempestas la larmemo,
malsekas jam la bask'.
* * *
Genue l' vortojn diris
mi kun pli firma vol'.
Fenikson mi eltiris
nun rajde al idol'.
Matene, jen de Ĉangvu,
vespere jam ĝis mont'.
La dia pordo flanku!
Malhelas jam la mond'.
Haltigu l' sunan ĉaron,
ho, panjo de la Sun'!
La foro havas baron,
mi vojos jam de nun.
...
(Klarigo: Gun estis la patro de prareĝo Ju. Li ne volis submetiĝi kaj pro tio fine li pereis. Tiu mildulino en la verso estis sola amatino de la granda poeto. Ŝi konsolis kaj konsilis, ke li lasu sian ideologion, sed responde al ŝi, li versis al la sanktuloj Jaǔ kaj Ŝun. Li citis kelkajn despotojn, nomatajn respektive Ĉi, I, Ĉaǔ, Ĝe kaj Hoǔsin, kiuj fordiboĉis ne nur sin sed ankaǔ la regnon. Sole Tang kaj Ju, bonaj reĝoj, kapablis kunigi ĉiujn saĝulojn kaj fortigi la landon. Jen la natura leĝo. Tamen kio okazis al la poeto? Li povis nur vei, ĝemi kaj larmi, tenante la vanan esperon. Tamen sapvezike krevis eĉ ideala lando en lia menso. Kaj fine... fine li sin dronigis en rivero.