• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-21 17:27:55    
Hejmen al Edzo post Forkuro

CRI
Ŝi revenas el lernejo, surhavante ĉifonan vatveston kun multaj flikoj kaj ĉiam la
saman paron da kaŭĉukaj ŝuaĉoj, kiuj trempigas ŝiajn piedojn en ŝvito somere tiel ke ŝi sentas sin vadanta en marĉo; kaj glaciigas ilin vintre, kio ŝin impresas, kvazaǔ la pieda paro troviĝus en glaciplenaj potetoj; kaj la stomako grumbladas survoje pro malsatego kaj ŝi sin trenas limake, tiel ke la hejmo ŝajnas al ŝi tiel malproksima, kvazaǔ ĝi situus en la antipodo de la Tero. Ho ve!
Kaj ŝi reĝemis. "Kia la vivaĉo! Vivo de bruto, sen aktiveco, viglo kaj amuzo! Pasis 20 jaroj en tia vivo, monotone kaj tede. Apenaŭ atinginte la hejmon post ĉiutaga oficado, ŝia patro ĉiam plendis kun ploreca mieno kontraŭ malriĉo. Li ne ĉesis kalkuli la mizerajn tagojn por liberiĝi. Kaj neniam li forgesis esprimi, ke li kompromitas la gefilojn dum siaflanke ili lacigas lin. Kaj ŝia patrino sciis nur larme singulti.
En la 20 jaroj sinjorino He ne konis, kio estas gajo kaj kio amuzo, nek aŭdis ŝercon, aǔ almenaǔ ridon en la hejmo. Troviĝante en tia medio, ŝi ofte ploris ĉe si, en tenebra angulo. Ŝin zorgis nek la patro, nek la patrino, nek la aliaj familianoj. Apenaǔ eltenebla soleco ŝin embuskis, kloŝis kaj sieĝis, tiel ke ŝi kaj angoris kaj enhelis.
Ŝia sola konsolo venis el Sepa Oĉjo, kiu ne nur donis al ŝi penson kaj librojn, sed ankaŭ venigis Bojun, la edzon. Sed nun la onklo persvadis, ke ŝi ne rilatigu la vivon al la penso nek male! Brrr! Ŝi eksentis froston en la koro.
La enĉambra paŝado ŝin lacigis kaj ŝi tre volis sin kuŝigi. Tamen baldaŭ ŝi retiris sin, ĉar antaŭ ŝi ne ridis somiera lito bonege framita, sed rikanis skelete kaduka kuŝbenko kiu, kiom intima al ŝi antaŭe, tiom pli ŝin naŭzis kaj eĉ teruris ĉi-momente. Eĉ sidi sur ĝi ŝi ne kuraĝis plu. Instinkte ŝiaj okuloj levis sin al la grandaĝa plafono. Ŝi ege miris, kiel ŝi povis kreskadi ĉi tie. Ŝi sentis froston ankaŭ tra la tuta organismo, eĉ tion, ke ŝi stumble falas en stinkan kloakon kaj sennombraj moskitoj atakas ŝin de la piedoj ĝis la kapo.
Ŝi ne sciis, kion ŝi faru. Ŝi ne havis forton eĉ por stari, se ne paroli pri la paŝado. Tamen ŝi forte timis la liton, kvazaŭ ĝi povus ŝin mortigi.
"Kia vivaĉo! Infera!"
Ŝi sukcesis sin subteni kontraŭ kolapso dank' al tio, ke ŝi ankoraŭ tenis la esperon pri reveno de la onklo.
La piedoj mem portis ŝin al la pordo. Tiam ŝi konsciis, ke ŝi ne devas elĉambriĝi, ĉar ŝi ne volis paroli kun la gepatroj. Ŝi do revenis al la lito, kiu tamen rifuzis intimiĝi al ŝi. Malkomforto ŝin turmentis. Ŝi ekmemoris, ke ĉi-hore ŝi infuzas hepatan esencon, multe pli bongustan ol bovvianda suko, kaj prenas pecon da toasto margarine ŝmiritan; fojfoje ĉambristino senŝeligas por ŝi usonan mandarinon; ĉi-hore, post la lunĉo, ŝi gaje babilas kun amikinoj aŭ ludas kun la infano. Kaj vespere, la edzo ŝin veturigas aŭte al golfejo aŭ klubo. La soleco jam forkuris ĉe ŝia edziniĝo.
"Sed vi reiru nun al li?" La koro ŝin demandis.
Oĉjo pravas: la vivo kaj penso estas du aferoj.
Ŝi mordis la suban lipon tiel forte, ke sango preskaŭ eksudis. Doloreto ŝin sobrigis, kaj ŝajnis al ŝi, ke ŝi vidas la lumon finfine en la ĉambra tenebro. Kial ne pli frue veni por ricevi pli altan revelacion fare de la kara onklo!
Estis pli kaj pli malhele. Ŝi ne komprenis, kial antaŭ la edziniĝo ŝi povis elteni ĉi tie ĉion tiel naŭzan kaj tremigan. Ŝi glutis salivon.
Post momento ŝi eksplodis kontraŭ si. Ŝi sin riproĉis kaj insultis pro sia senpripenseco. Kial? Kial ŝi metis skribon pri sia forkuro sur tablon? Ho ve! Kial tiel facilanime! Ŝi jen pugnis sian bruston jen furioze stamfis.
"Mi ne reiros al li! Ne!!" Ŝi pensis, ke ŝi perdos la vizaĝon, se ŝi reiros al la edzo.
La koro forte batis, la sango freneze kuris kaj la frunto pufiĝis, kiam ŝia imago atingis tion, ke li sarkasme ridaĉas, ŝin revidante. Kaj tra lia nazo: "He he! Mi scias, ke vi devas reveni, kien ajn vi forkuraĉis."
Agace! "Besto! Ulaĉo! Finfine vi venkas? Ne!"
En iu ĉambro, pli kaj pli malhela, soleca ino ploris, ploris kaj ploris.
"Ho ve! Kien poste? Kial mia sorto tiom aĉas?"
Ŝi forte pentis pri tio, ke ŝi lasis skribon al li kiel ostaĝon, troviĝante en alternativo. Kial ne pensi, eĉ penseti, pri la sekvo? Ve, kia vivo poste?… La du pli junaj fratoj perdos la ŝancon viziti lernejon, la plej aĝa fariĝos senlaborulo kaj revenos kun siaj edzino kaj infanoj por kunpremiĝi kaj barakti en la gepatra nesto…
Kial? Kial la patro tiel haste sin eksigis? Kial? Kial la gepatroj tiom frue forvendis la pli bonajn meblojn? Kial? (Yuanding)