• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-21 19:08:18    
Landlima komerca urbeto---Hekou

cri
Karaj aŭskultantoj, ĉe la bordo de la rivero Honghe, la landlima merkato Jinming funkcias ĉefe pri vjetnamaj produktoj, ĝi troviĝas en la gubernio Hekou, sudoriente de la ĉina sudokcidenta provinco Yunan, kaj estas distanca de la plej granda landlima haveno de la provinco Yunnan---Hehou je malpli ol 200 metroj. Ĉiumatene, ĉi tie vjetnamaj komercistoj frue metas vjetnamajn indiĝenajn produktojn sur budojn, kaj atendas aĉetadon de gastoj.
Komercistino sinjorino Nguyen Thi Anh el Vjetnamio diris, ke de longa tempo ŝi vendas fruktojn sur la strato. Ŝi vendas liĉiojn, fajrodrakajn fruktojn, sajgonajn bananojn kaj aliajn fruktojn. Cetere ŝi vendas ankaŭ iujn ornamajn pentraĵojn, parfumojn kaj tranĉilojn.
Sinjoro Shen Jun estas laboranto de korporacio de la urbo Kunming de la provinco Yunnan, ĉiufoje li venas al Hekou, li certe aĉetas vjetnamajn indiĝenajn produktojn en ĉi tiu merkato. Kiam raportisto babilis kun li, tiam li elektis vjetnaman bovan kornon:
"Tiuj instrumentoj estas faritaj el bova korno, havas distingaĵon, la teknologio ne estas tre bona, sed la bova korno estas centpocente vera kaj neniel mistrafita. Mi ofte aĉetas vjetnamajn indiĝenajn produktojn ĉi tie, ekzemple bovokornajn kombilojn, bovokornajn metiartaĵojn kaj babuŝojn. Vjetnamaj babuŝoj estas bonaj."
Antaŭe la landlima merkato Jinming estis simpla kaj kruda, kaj ĝi funkciis ĉefe pri vjetnamaj metiartaĵoj. Nun post rekonstruado, la merkato havas pli ol 100 budojn kaj specialajn administristojn, tial la ordo de la merkato estas bona.
Sinjorino Quach Thi Tu el vjetnama ĉefurbo Hanojo luprenis domon kun 2 etaĝoj, ŝi loĝas en la 2-a etaĝo kaj en la 1-a etaĝo ŝi vendas bovajn kornojn prilaboritajn de ŝia edzo en Hanojo. Tiuj metiartaĵoj havas diversajn formojn kaj specojn, estas ŝatataj de ĉinaj internaj turistoj. Sinjorino Quach Thi Tu sciigis raportiston, ke ŝi povas tage plej multe gajni kelkajn dekmilojn da junaoj de renminbi kaj plej malmulte kelkajn centojn da juanoj de renminbi, ŝi estas tre kontenta pri sia negoco.
"Mi vendas bovokornajn metiartaĵojn jam 5-6 jarojn, klientoj venis el la ĉinaj internaj lokoj, nun pro la oportuna trafiko, ĉio estas oportuna. Mia negoco estas relative glata."

Sinjorino Quach Thi Tu sciigis raportiston ankaŭ, ke nun vjenama ligna florvazo estas pli kaj pli bonvenigata de ĉinaj klientoj, ŝi planas vendi florvazojn de Vjenamio samtempe kun la vendo de bovaj kornoj.
En Hekou, kies loĝantaro estas proksimume 100 miloj, troviĝas kelkaj landlimaj detalaj merkatoj, kiel la merkato Jinming.
Je proksimume 2 kilometroj al la landlima merkato Jinming, troviĝas granda-skala landlima varotransporta merkato. Multaj fruktoj eksportataj el Vjetnamo al Ĉinio kaj konstruaj materialoj kaj kemisterkoj eksportataj el Ĉinio al Vjetnamio unue estas transportataj ĉi tien, poste respektive transportataj al diversaj lokoj de Ĉinio aŭ Vjetnamio. Ĉiutage, en la merkato kolektiĝas dekoj da ŝoforoj.
Sinjoro Peng Xuechun estas unu el ili. Li konigis al raportisto, ke li estas individua ŝoforo, li aĉetis kamionon por landlima vara transporto. Ĉiumonate, krom ekstera transporto, li sidas en la merkato kaj atendas novan transportan negocon.
La gubernio Hekou estas la 1-a-klasa haveno de Ĉinio, ankaŭ la plej grava komerca trapadejo de la provinco Yunnan por Vjetnamio, kaj unu el la plej oportunaj teraj vojoj de la ĉina sudokcidenta regiono al la Sudorienta Azio. Plifrue en la fino de la 80-a jaroj de la lasta jarcento, loĝantoj en la landlimo inter Ĉinio kaj Vjetnamio spontane komencis malgrandan reciprokan merkatan komercon, kaj reciproke aĉetis viv-kaj product-bezonaĵojn. Nun jam ekzistas multe da specoj de komercaj manieroj en la komerco por Vjetnamio en Hekou. Vicestro respondeca pri la ekstera komerco de la gubernio Hekou, sinjoro Li Guanghua diris al raportisto:
"Nun nia borda komerco jam havas reciprokan merkatan komercon de landlimaj loĝantoj, landliman komercon de malgranda sumo, ĝeneralan komercon, transitan landliman komercon, komercon pri ŝanĝo de varoj, prilaboran komercon kaj eksterajn ekonomiajn kaj teknikajn kunlaborojn, la komerca sistemo estas relative perfekta.
Laŭ konigo, nun ĉinaj produktoj eksportataj al Vjetnamio havas 4 klasojn kaj dekojn da specoj, inkluzive de neferaj metaloj, fosforaj kemiaj industriaj produktoj, agrikulturaj kromproduktoj kaj koaksiga fulgokarbo; produktoj importataj el Vjetnamio estas minaj produktoj kaj agrikulturaj kromproduktoj, sume pli ol 20 specoj. En 2003, la importa komerca sumo de la gubernio Hekou atingis 1,790 miliardojn da juanoj de renminbi, pli multe je 12,05% ol tiu de la sama periodo en 2002.
Estro de la gubernio Li Guanghua diris, ke la vigle disvolviĝanta eksport-importa komerco de la gubernio Hekou ludas gravan rolon en la akcelado de la loka ekonomia disvolvo. Por pluapaŝe akceli la eksport-importan komercon, la gubernio nove finkonstruis domon de la centro pri landlima ekzameno, landliman ponton Nanxi, kaj pluapaŝe perfektigis instalaĵojn pri akvolivero, elektrolivero kaj varokampo, ankaŭ dogano kaj ekzamena stacio de landlima gardo kaj kontrola kaj kvarantena buroo atentas reciprokan kunagadon, ĉiuj homoj aktive laboras kaj klopodas por liveri bonan servadon al la eksport-importa komerco, inkluzive de landlima komerco.