• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-21 19:16:04    
Ĉina aŭta merkato altiras rigardon de mondo

cri
Hodiaŭ aŭtoj jam eniris en ĉinajn familiojn, pli kaj pli multaj ĉinaj familioj havas privatajn aŭtojn. Multaj fremdalandaj famaj aŭtaj fabrikistoj fokusigis siajn rigardojn al la ĉina aŭta merkato. Hodiaŭ en la programereto Ekonomia Fokuso, bonvole aŭskultu nian raporton: la ĉina aŭta merkato altiras rigardon de la mondo.
Antaŭ nelonge, germana aŭta asocio reprezentanta interesojn de pli ol 500 germanaj aŭtaj kaj aŭtapecaj fabrikistoj speciale organizis grupo por viziti Ĉinion kaj konigi al ĉinaj konsumantoj germanajn aŭtojn. Ĝenerala direktoro de la asocio profesoro Bernd Gottschalk diris:
"Ni estas la kondukistoj de la mondo en aŭtaj teknika kaj reformada fakoj. En la estonteco, germana aŭta industrio plupaŝe rapidigos sian komercan aktivadon en Ĉinio, daŭre sincere kunlaboros kaj garantios ke ĉinaj konsumantoj ricevu rajton konduki unuanivelajn kaj altakvalitajn aŭtojn."
La germana aŭta asocio celas organizi ĉiujn germanajn aŭtajn fabrikistojn kaj stabile okupi kaj vastigi la proporcion en la ĉina aŭta merkato.
Praktike germanaj aŭtoj plifrue eniris en Ĉinion kaj estas majestaj. Nur en 2 milionoj da aŭtoj produktitaj de Ĉinio, pli ol 700 miloj estas aŭtoj de germanaj markoj. Fama pro lukso kaj komforto la Grupo BMW ĵus konstruis kunkapitalan entrepenon en la fino de la lasta jaro, nun jam puŝis 5 novajn aŭtajn tipojn al la merkato, kaj livero ne kontentigas postulon. Ĝenerala direktoro de la kunkapitala entrepreno sinjoro Heinz-Juergen Preissler donis heroajn vortojn:
"Ni fariĝos fabrikistoj de la plej bonaj luksaj malfermitaj aŭtoj en Ĉinio, kaj ni elkreskos kune kun la ĉina merkato."

La Grupo Volkswagen estas la ĉefa forto de germanaj aŭtaj fabrikistoj, la duono de aŭtoj produktitaj en Ĉinio venis el kunkapitala fabriko de Volkswagen; antaŭ multaj jaroj la aŭto Audi jam estis elektata de la ĉina registaro kiel aŭto por publikaj aferoj. Lastatempe ankaŭ la korporacio Daimler Chrysler aliĝis al la fluego de fabrikado de aŭtoj en Ĉinio.
Ankaŭ amerikaj aŭtoj plifrue transiris la Pacifikon. En la pekina internacia aŭta ekspozicio en la lasta junio, usona korporacio Ford eksponis 51 diversajn aŭtojn. Nun ĉiudusemajne ŝipoj de la korporacio Ford transportantaj originalajn aŭtojn ankrumas en ĉinaj havenoj, en sinsekvaj jaroj pliiĝis produkta kaj venda kvantoj de kunkapitalaj aŭtoj en Ĉinio. Vicĝenerala direktoro de la korporacio Ford sinjoro Kenneth Hsu konigis al raportisto:
"La tendenco de Ford en Ĉinio estas tre bona! De januaro ĝis aprilo de la kuranta jaro, nia venda kreskado jam superis 200%. Ni estas tre optimista pri la tutjara montro."
Ĉinaj konsumantoj frue konis aŭton Buick de usona aŭta korporacio General Motors. Franca PSA Peugeot Citroen, japanaj Honda kaj Toyota kaj Hyundai de Korea Respubliko jam donis bazon en Ĉinio. Lastatempe raporto de ĉina aŭta asocio diris, ke mondaj ĉefaj aŭtaj korporacioj jam eniris en Ĉinion kaj senĉese fortigas investadon. Interalie per kunkapitalaj entreprenoj translandaj korporacioj jam okupis 90% de la ĉina fermita aŭta merkato.
Kial la ĉina aŭta merkato altiras la rigardon de la mondo? En la lastaj jaroj, ĉinaj ekonomia kreskado kaj senĉesa altiĝa vivnivelo kaŭzis grandiĝon de postulo por aŭtoj en la ĉina merkato. En la lastaj 80-aj jaroj de la lasta jarcento aŭto estis rigardata kiel luksa komercaĵo signifanta rangon kaj pozicion, nun aŭtoj jam eniris en popolanajn familiojn. En la lasta jaro, ĉinaj privataj aŭtoj pliiĝis je 1,2 milionoj. Pro la senĉesa pliiĝa postulo de la granda merkato kun la loĝantaro je 1,3 miliardoj, pli kaj pli da fremdalandaj aŭtaj fabrikistoj eniris en Ĉinion, sed tio ne influos redukton de riĉa profito el Ĉinio.
Ĉinaj aŭtaj fabrikistoj partoprenantaj en kuninvestado tre bonvenigas tiujn fremdalandajn aŭtajn fabrikistojn. La kunkapitalo reduktis teknikan kaj administran diferencon, ankaŭ alportis rigardindan efikon. Wuhan-a aŭta korporacio de Magidrako, kiu estas kuninvestita de la ĉina aŭta korporacio Orienta Vento kaj franca grupo PSA Peugeot Citroen, preskaŭ fabrikis belan mezgradan aŭton, tio kaŭzis ke PSA Peugeot Citroen estis konata, ankaŭ senĉese pliiĝis la efiko de la korporacio Orienta Vento. Ĝenerala direktoro de la korporacio Orienta Vento taksis la meriton de Magidrako:
"En la lastaj jaroj, en la funkciado kaj disvolvo, la korporacio Magidrako akiris rimarkindan atingon, la teknika nivelo senĉese altiĝis kaj la aŭtaj produkta kaj venda kvantoj stabile pliiĝis. La korporacio Magidrako ne nur akumulis valorajn spertojn en la fermita aŭta disvolvo por la korporacio Orienta Vento, sed ankaŭ akiris favoran lokon por la korporacio Orienta Vento en la intensa merkata konkurenco."

Sed la ĉina aŭta merkato ne tute apartenas al fremdlandaj markoj. Senĉese fortiĝas la voĉo de ĉinaj propraj markoj. Kiel la civila aŭta entrepreno Jili, ĝi jam fabrikis konkursan aŭton.
Cetere, fremdalandaj aŭtaj fabrikistoj komprenis, ke finfine ili faras negocon en Ĉinio kaj gajnas monon de ĉinoj. Se ili ĉiam emfazas proprajn markojn, postlonge ĉinoj ne certe konfirmos tion. Korporacioj PSA Peugeot Citroen kaj Ford jam kutimis doni al aŭtoj feliĉajn ĉinajn nomojn. La grupo BMW esprimis, ke sekve de la disvolvo de negoco, ili iom post iom eltiros germanajn talentulojn kaj al ĉinaj laborantoj enmanigos teknikon kaj cedos altanivelajn sidlokojn.
Ni povas diri, ke en Ĉinio kunkapitala aŭto kaj loka aŭto marŝas al reciprokfavora kaj reciprokutila ekvilibra punkto, per kunkapitalo fremdalandaj aŭtaj fabrikistoj serĉas stabile stari en Ĉinio kaj akiri kontentigan profiton, kaj ĉina loka aŭta formacio iom post iom estas klara kaj forta.