• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-22 17:54:10    
Strategia valoro de prosperigo de industria bazo de nordorienta Ĉinio

cri
En nordorienta Ĉinio vivas 107 milionoj da loĝantoj. La regiono estas vasta kun abundo da naturaj riĉfontoj. Ĝi, kiel grava industria bazo de Ĉinio en la 50-80-aj jaroj de la pasinta jarcento, ludis siatempe gravan rolon por disvolviĝo de la nacia ekonomio de Ĉinio.
De post 1945, kiam finiĝis la Kontraŭjapana Rezistmilito de la ĉina popolo, ĝi ludis ŝlosilan rolon por decidi la venkon kaj malvenkon en la milito inter Kuomintango kaj la Komunista Partio de Ĉinio. Post kiam la popola armeo gvidata de la Komunista Partio de Ĉinio tie enradikiĝis kaj gajnis venkon en la Kampanjo Liaoxi-Shenyang, oni jam antaŭvidis, kiu estos venkinto de la milito. La loko liveris al la popola armeo abundon da materialoj. La popola armeo gajnis nordorientan Ĉinion kaj prenis ĝin kiel sian vastan postfronton, tiel ke la armeo ligita kun la armitaj fortoj gvidataj de la kompartio en nordokcidenta kaj norda Ĉinio fariĝis decidema kaj gajnis iniciativon, tiam ĝi povis kaj ataki kaj defendi. Tute sen maltrankvilo ĝi fariĝis vigla, energia kaj timiga por la malamikoj.
Nordorienta Ĉinio faris grandajn kontribuojn al la ĉina revolucio kaj konstruado, tamen en la lastaj jaroj ĝi estis ne sufiĉe atentata de la registaro. Ĉar oni ne taksis la lokon laŭ la strategia vidpunkto, tial la tiea industria ekonomio dronis en depresio, grandnombraj ŝtataj entreprenoj staĝis komplete au duone, kio kaŭzis al ili grandan deficiton, kaj multaj laboristoj senlaboriĝis. Jen la tiel nomata fenomeno de la nordoriento de Ĉinio.
La ĉina registaro proponis prosperigi la tiean industrion kaj metis tion sur la same gravan strategian pozicion kiel ekonomian disvolvon de nordokcidenta Ĉinio. Tio estas grava decido kun longdaura strategia valoro kaj kun tre grava kaj profunda influo ne nur sur la ekonomia disvolvigho de Ĉinio, sed ankau sur la stabileco kaj disvolvigho de la ĉina politiko.
Ekonomia signifo
La ekonomia prosperiĝo de nordorienta Ĉinio havas gravegan signifon, ĉar tiu regiono okupis gravan strategian lokon en la tuta industria sistemo kaj la nacia ekonomio kaj ludis gravan rolon. Ĝia prosperiĝo certe havos profundan influon sur la daura kresko de la nacia ekonomio, harmonia disvolviĝo de ĝia ekonomio, strategia reguligo de la ekonomia strukturo, firmigo de la publika posedsistemo kaj levo de la internacia konkurencpovo de la ĉinaj varoj kaj entreprenoj kaj metos firman bazon por realigi la bonhavecon en ĉiuj flankoj, feliĉigi la popolan vivon kaj levi ĝian kvaliton.
La ekonomia prosperiĝo de nordorienta Ĉinio havas gravan signifon por jenaj tri sferoj:

A. Por levi la sintezan nacian forton de Ĉinio
Ĝenerale dirite, nuntempe Ĝinio troviĝas en la meza periodo de industriigo, tial plirapidigo de industriigo estas grava rimedo por levi la vivnivelon de la ĉina popolo kaj levi la sintezan forton de la lando. La potencigho de Ĉinio bezonas kompletan industrian sistemon. Faktoj pruvis, ke pere de ekstera intershanĝo kaj enkonduko de fremdlandaj kapitaloj oni ne povas havigi al Ĉinio la kernan teknikon de alilandaj translandaj kompanioj kaj oni nepre devas levi la sintezan nacian forton per propra penado. Kompreneble la hodiaŭa pozicio de la produktaj entreprenoj de nordorienta Ĉinio estas multe malpli grava ol en la komenco de la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, kiam Ĉinio ekpraktikis la politikon de reformado kaj pordmalfermo, tamen tie ankoraŭ konserviĝas kompleta industria sistemo, aktivadas la industria laboristaro kun kompare alta kvalito, tio estas supera en la hodiaŭa Ĉinio.
B. Por laborigo
Pro la iom-post-ioma malgrandiĝo de la produktado, nun nordorienta Ĉinio fariĝis loko, kie koncentrighas multe da senlaboriĝintaj homoj. Ĝis 2001 almenaŭ 16 milionoj da lokanoj perdis sian laboron, tial prosperigi la malnovan industrian bazon de la Nordoriento estas fundamenta rimedo por pliigi la nombron de laborpostenoj, garantii la socian stabilecon kaj levi la nivelon de la popola vivo.
C. Por ekvilibrigi la ekonomian dispozicion de Ĉinio kaj akceli ĝian ekonomian disvolviĝon
En la pasintaj pli ol 20 jaroj de reformado kaj pordmalfermo, laŭ bezono de la ekonomia disvolvigho la ĉina registaro ellaboris apartan politikon por diversaj regionoj: Unue oni malfermis ĉemaran regionon kaj poste Pudong-distrikton de Ŝanhajo kaj la vastan lokon ambauborde de Yangzi-rivero kaj fine la okcidentan parton de Ĉinio, kaj dank' al tio la supre menciitaj regionoj atingis impetan ekonomian disvolvighon, kio donis garantion por la daŭra disvolvigho de la makroskopa ekonomio kaj samtempe ekvilibrigis la ekonomian kreskon de diversaj regionoj.
Nordorienta Ĉinio havas bonajn fundamentajn instalajhojn, grandan modernan industrian bazon, lertajn industriajn laboristojn kaj diversajn teknikistojn, tial efektivigo de la granda ekonomia disvolvigho en nordorienta Ĉinio povas plene ekspluati la latentan forton de tiu loko kaj havas gravan signifon por levi la sintezan nacian forton, bonkvalitigi la ekonomian dispozicion kaj konstrui la bonhavan socion en ĉiuj flankoj.

Politika signifo
Prosperigi la malnovan industrian bazon estas ne nur ekonomia, sed ankaŭ grava politika tasko. Tio estas ankaŭ praktikado de la fundamentaj teorio, linio, programo kaj sperto de la Komunista Partio de Ĉinio. Iri la socialisman vojon kun ĉinaj trajtoj kaj manifesti la avantaĝon de la socialisma sistemo postulas, ke oni devas per praktiko pruvi, ke la malnova industria bazo povas esti prosperigita kaj la ŝtataj entreprenoj bone funkciigataj. La ĉina registaro reprezentas la popolajn interesojn, tial prosperigo de la tiea ekonomio estas bezonata de la popolo. Kaj plie tio estas utila ankaŭ al la socia stabileco kaj shtata sekureco, ĉar la stabileco de la malnova industria bazo strikte rilatas al la ekonomia disvolviĝo kaj socia stabileco de la tuta lando, tial plirapidigi la reguligon, reformadon kaj prosperigon de tiu regiono havas gravegan signifon ne nur por la ŝtato sed ankau por la popolo.
Internacia kunlaboro
Por realigi la ekonomian prosperiĝon de nordorienta Ĉinio estas nemankigebla la politika subteno de la registaro, tamen sole la registara subteno ne sufiĉas. Oni devas krei bonan medion por investado kaj precipe por intensigo de la sinteza socia reguligo kaj bona legha sistemo. Oni devas havi ankau novan pensfadenon en kreado de la ekonomia sistemo. Koncerne la industriajn trajtojn oni devas intensigi la internacian kunlaboron. Nun la ĉina registaro donas grandan atenton al solvo de la nuklea problemo de la Korea Popol-demokratia Respubliko cele krei bonan medion por enkonduki la eksterlandan investon. Ĉinio devas pluapashe intensigi la kompletan kunlaboron kun Rusio kaj surbaze de praktikado de la fundamentaj principoj kaj defendo de la ŝtata digno akceli la ekonomiajn rilatojn kun Japanio. Por prosperigi la tiean ekonomion oni bezonas ankaŭ partoprenon de la Korea Respubliko.