• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-22 19:07:12    
Ĉina manufakturado

cri
En Ĉinio manufakturado estas tre grava por la ekonomia kresko. En la pasintaj 20 jaroj progreso de la ĉina ekonomio estis nedisigebla de tiu de manufakturado, kiu inkluzivas prilaboron de krudaj materialoj, munton de maŝinoj kaj aliajn 29 profesiojn escepte de elfosa industrio kaj publikutilaj entreprenoj (elektro, akvo kaj gaso).
Ekde la jaro 1980 la ĉina manufakturado daure okupas 40% de la totala enlanda produktovaloro; duono de la enspezo de registara financo devenas de manufakturado; kaj ĉi tiu akceptis duonon de la senlaboriĝintoj, ankaŭ duono de la superfluaj laborantoj el la kamparo sin okupas pri ĝi; post la 90-aj jaroj eksporto de la ĉina manufakturado daure okupas 80% de la totala kaj pli ol 3/4 da fremdaj valutoj de la ŝtato estas gajnitaj pro tio.
Aĉeti ĉinajn produktajhojn en eksterlando
En la lastaj jaroj ĉinoj revenintaj el eksterlando ne kiel antaŭe kunportis multajn komercaĵojn aŭ rapidis al speciala vendejo por aĉeti importitajn elektroaparatojn, kiuj estis malfacile akireblaj por ordinaraj ĉinoj. Ĉar nun ĉinaj bazaroj estas riĉaj je diversaj komercaĵoj, oni povas elekti varojn de Ĉinio kaj aliaj landoj laŭplaĉe. Kaj tiuj, kiuj vojaĝos eksterlanden, estas atentigitaj pri produktejo de varo, se ili volas fari tie aĉetas ŝerco. Mia amiko vojaĝis al eksterlando kaj aĉetis ludilojn por sia bebo. Sed reveninte Ĉinion, li trovis ke sub la donaco estas etiketo "Farita en Ĉinio". Nun ĉinaj produktajhoj eksportiĝas al multaj landoj, kaj la kvanto estas granda. En la internacia merkato de klimatiziloj la ĉinaj konsistigas duonon. Same la kvanto de televidiloj kaj lavmaŝinoj en la internacia merkato okupas respektive trionon kaj kvaronon.

Ĉinaj produktajhoj en la mondo
Ĉina manufakturado iris zigzagan vojon. En la 80-aj jaroj la ĉinaj eksportitaj produktaĵoj ĉefe estis agrikulturaj produktaĵoj kaj teksaĵoj; en la 90-aj jaroj malmultekostaj kaj facile uzeblaj magnetofonoj kaj elektronaj horloĝoj ludis ĉefan rolon en eksporto de Ĉinio; nun sur bretoj de eksterlandaj superbazaroj metiĝas nenombreblaj komercajhoj el Ĉinio inkluzive malgrandan litlampon kaj belan elektran aparaton. Nun la eksportitaj produktajhoj de Ĉinio inkluzivas ludilon, elektran aparaton, eĉ grandan mashinon k.s. Kelkaj famaj entreprenoj, kiel Lehua, Chunlan kaj Amoisonic, fondis sian filion en Europo, Norda Ameriko kaj aliaj regionoj, iliaj produktajhoj eble ne plu surhavas la etiketon "Farita en Ĉinio", sed en vera senco ili estas faritaj per ĉina tekniko kaj kun ĉina marko.
En la printempo de la jaro 2001, okazis ceremonio por doni al strato en Camden de Usono la nomon "Haier" - nomo de ĉina marko. Tio estas la unua fojo por ĉina entrepreno. En la pasintaj 10 jaroj Haier fondis sian transmaran produktan bazon, projektan centron kaj vend-reton. Laŭ enketo de la Asocio de Hejm-aparata Manufakturado de Usono, Haier okupas 35% de la usona merkato de 230-280-litraj fridujoj. Nun ĝiaj produktaĵoj jam eniris en 8 el la 10 ĉenbazaroj de Usono kaj 12 el la 15 grandaj ĉenbazaroj de Europo. Eble sukcesoj de Haier ne estas oftaj en manufakturado de Ĉinio, tamen ĝi faris aktivan provon en internacia konkurenco por ĉinaj entreprenoj.
Eksterlandaj entreprenoj eniris en Ĉinion
"Farita en Ĉinio" disvastiĝis signifoplene. La enketo de la usona revuo "Fortuno" montras, ke 92% da translandaj entreprenoj fondos sian ĉefstabejon, esploran centron aŭ produktan bazon en Ĉinio. Ili interesiĝas pri la malkareco de laborfortoj, rapideco de transportado kaj grandiozeco de merkato de Ĉinio. La ĉefaj alilandaj manufakturantoj de instalaĵoj telekomunikaj, petrol-kemiaj, aŭtoindustriaj kaj masŝinaj disvastigis sian produktan reton en Ĉinion. De januaro ĝis aŭgusto de la jaro 2002, la laŭkontrakta investo de Ĉinio kaj aliaj landoj atingis 62.3 miliardojn da usonaj dolaroj kaj uzis 34.4 miliardojn da usonaj dolaroj. La investa sumo por ĉiu tago jam atingis meze 142 milionojn da usonaj dolaroj.
Antaŭ nelonge Volkswagen deklaris, ke en la venontaj 5 jaroj ĝi investos en la Azi-Pacifika Regiono 1.84 miliardojn da eŭroj, el kiuj 87% en Ĉinio... Pli kaj pli multe da investado ne nur akcelas disvolviĝon de la ĉina industrio, sed ankaŭ profundigas konon de Ĉinio pri moderna entrepreno. La ĉina manufakturado fariĝas grava parto de la monda manufakturado.
    Samtempe ni devas koni, ke en Ĉinio la industrio kun alta tekniko bezonas fortiĝon. Kiel shanĝi "Farita en Ĉinio" en "Kreata de Ĉinio" estas nova defio por ĉinaj entreprenoj.