• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-22 21:01:19    
Nova espero: mikroproteinoj

cri

Britaj sciencistoj esperas, ke baldaŭ oni trovis en nutraĵmagazenoj diversajn produktojn el la ŝimo Fusrium graminearum. Tiuj nutraĵoj estos mikroproteinoj "fungo-proteinoj".

Ŝimoj kontribuas al diversaj homaj nutraĵoj, ekz. Pluraj ŝatataj fromaĝoj kaj la indonezia sojfaba proteino tempeh; gisto mem estas fungo. Sed temas nun pri proteino tute novaj, artefaritaj per novaj teknologiaj rimedoj. Post multaj laboratoriaj eksperimentoj, oni jam prepars la mikroproteinojn pli grandskale en 1 300-litraj fermentujoj. Al glukozo-siropo, preparita el nutrotaŭga amelonfonto, ekz. Tritiko aŭ terpomoj, oni aldonas amoniakon kaj aliajn substancojn, zorge sterilizas ĉion kaj metas kun la ŝimo en fermentujo. Sed en sintezado de proteinoj, grave rolas ribonukleata acido, kiu povas en la homa korpo konvertiĝi al ureata acido, kaŭzante podagrojn kaj litiazojn; tial, post la fermentado, oni devas per varmigo detrui la plej grandan parton de DNA, kaj samtempe mortigi la ŝimo-ĉelojn por ĉesigi la kreskadon. Filtrinte la ŝimo-fibrojn tiel preparitajn, oni povas aldoni laŭvole kuntenajn, bongustigajn kaj kolorigajn substancojn; ankaŭ mineralojn, precipe feron kaj zinkon, kiujn homoj bezonas.

El tiuj mikroproteinoj oni jam preparas nutraĵojn kiuj, kiel sciencistoj asertas, laŭ gusto kaj buŝa tuŝosento tre similas bovidaĵon, kokaĵon, ŝinkon, fiŝaĵojn; ankaŭ diversajn biskvitojn, supojn, kukojn kaj kvazaŭfromaĝon. Oni flustras pri aliaj, ankoraŭ sekretaj planoj.

Ĝis nun, ŝajnas, ke dietistike la proteino povos esti utila: ne enestas kolesterolo aŭ multa graso; enestas multa fibra distanco, kaj amino-acidoj necesaj por homa nutrado. Testoj ĉe dek-unu specioj de bestoj, ofte ĝis kvar generacioj, kaj ĉe pli ol 400 homoj, ĝis nun ne malkovris malutilajn efikojn krom unu alergian reagon, statistike atendendan. Je industria skalo, la procedo estas relative malmultekosta, energie kaj finance, metodo krei proteinon el karbohidratoj. Kaj ĉar oni povas prepari la glukozon el diversaj produktoj --- tritiko, terpomoj, rizo, sukero, kasavo, estos eble utiligi superrikoltojn en diversaj landoj. Eble oni povos ankaŭ prepari bestonutraĵojn el la restaĵoj. En mondo kie milionoj da homoj ankoraŭ mortas ĝuste pro manko de proteino, "la unua vegetala proteino, biologie same valora kiel animala proteino", kiel diris profesoro Arnold Spicer, pioniro de la projekto, povos esti ege valora eltrovaĵo.