Mi promenis ĉe la rivero okcidente de Pekino kaj vidis, ke la brike masonita bordo kun skulptitaj balustradoj el blanka marmoro bonorde staras ĉe la rivero. Apude etendiĝas vojo pavimita per ruĝaj brikoj kaj verdas gazono. Proksime de la rivero staras nove konstruitaj loĝdomoj altaj kaj malaltaj. Tie jam malaperis la malaltaj kabanoj kaj rubejoj. La pejzaĝo estas bela, tamen monotona. La balustradoj malhelpas homan tuŝon al la akvo. Antaŭe mi ofte biciklis kun miaj amikoj laŭ la zigzaga bordo. Tiam mi povis laŭvole lavi miajn manojn kaj vizaĝon ĉe la rivero. Plorsalikoj kisis akvon, poploj alte staris kaj libere kreskis arbedo, herboj kaj sovaĝaj floroj. Tie vivis pigoj, korvoj sur arboj kaj en la akvo naĝis fiŝoj. Vespere de printempo kaj somero aŭdiĝis kvakoj tie kaj ĉi tie. El herboj foje kaj foje saltis leporoj kaj aliaj malgrandaj animaloj. Sed nun la bordo fariĝis vertikala, 1-2 metrojn alta, kaj nur malmulte da ŝtupetaroj kondukas al la akvosurfaco. Tie estas malpermesite naĝi kaj kuŝi sur gazono.
La rivera bonordigo komencita en 1998 estis aprobita en Pekino kaj samtempe kritikita de fakuloj, kiuj malkontentas pri masonado de la cementa riverlito kaj bordo.
La ĉefa metodo de la rivera ordigo en la urbaj kvartaloj estis masoni la riverliton kaj bordon per cemento aŭ ŝtonoj kaj laŭ la projekto oni forhakis ĉiujn arbojn ĉe la bordo. Tion malaprobis multaj ekologoj. Ekologia instruisto de la Pekina Universitato diris, ke tiu metodo malhelpas interfluon de akvo kun la naturo kaj faris la riveron artefarita cementa cisterno. Li diris, ke masoni la liton kaj bordon de la rivero malhelpas akvajn kreskajhojn, kiuj kapablas purigi akvon, kaj pro tio la riverakvo iom post iom perdos la kapablon mempurigi kaj la akva kvalito malboniĝas, dum forhakado de la arboj ambaŭflanke de la bordo malutilas al ekologia ekvilibro kaj utilas al kresko de infektaj mikroboj. Pro manko de akvaj kreskaĵoj kaj naturaj vegetaĵoj ambaŭflanke de la rivero malfacile vivos la tieaj sovaĝaj vegetaĵoj kaj animaloj.
Sed akvomastrumaj projektantoj opinias, ke siatempe kompleta masonado de la Pekin-Miyun-a Kanalo estis unika elekto, ĉar antaŭe la akvokonservejoj Miyun kaj Guanting estis ĉefaj fontoj de la trinkakvo de Pekino kaj poste la akvokvalito de Guanting malboniĝis, Miyun-akvokonservejo fariĝis la unika tersurfaca akvofonto de Pekino. "Antaŭ la masonado, ĉiujare 80 milionoj da kubmetroj da akvo tralikiĝis tra la kanalo," diris vicĉefingheniero de la Akvomastruma Administracio de Pekino. Li diris ankaŭ, ke la masonado celas garantii akvon por homa vivo en Pekino. Lia kolego diris, ke masonado de la riverlito malhelpas rapidan kreskon de akvaj herboj, kiuj estas granda obstaklo de akvofluo kaj plie, sen masonado la rivervojo fariĝos ĉiam pli larĝa pro akva lavado, sed ambaŭflanke de la rivero konstruiĝis multe da altaj domoj, kaj jam ne estas spaco por ĝia ekspansio.
Oni diris, ke nun por ordigo de la riveroj oni jam lernis sperton kaj lecionon de la du antaŭaj periodoj kaj donas grandan atenton al ekologio. Nun la akvomastruma departemento faras iujn riverpartojn kolbasformaj por pliigi areon de malsekaj parceloj kaj stradoj kun la celo garantii la diversecon de la kreskaĵoj ambaŭflanke de la rivero. Oni invitis usonan akvomastruman fakulon, kiu alte taksas ekologian riverordigon, kiel konsiliston. Tiu elektis riverparton du kilometrojn longan por ke la natura flauro kaj malseka tero ludu sian rolon en plibonigo de la akvokvalito, kaj tiamaniere oni ŝparos la elspezon je 50% por riverordigo kompare kun kompleta masonado.
La supre menciita argumento montras, ke bonordigo de la akvosistemo de Pekino falis en dilemon. Por la ekonomia disvolviĝo kaj media protektado oni havas multe da aktualaj problemoj solvendaj.
|