• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-23 08:47:07    
Duontagaj ekskursoj

cri

D1 Imperiestra Palaco kaj Tian'anmen-placo

Tagoj: sabato, dimanĉo kaj lundo posttagmeze (13h30-17h00), mardo matene (08h30-12h00)

Prezo: 19 EUR

La Imperiestra Palaco, en la centro de Pekino, estas nomata ankaŭ Malpermesita Urbo. Kun areo de 720 mil kvadrataj metroj kaj preskaŭ dek mil ĉambroj, ĝi konstruiĝis en 1406 dum Ming-dinastio, ĝi loĝigis 24 imperiestrojn de la dinastioj Ming kaj Qing. Ĝi estas la plej granda kaj plej bone konservata antikva konstruaĵaro de Ĉinio.

Antaŭ ĝia suda pordo troviĝas Tian'anmen-placo, kiu havas entute 440 mil kvadratajn metrojn kaj estas la plej granda placo en la mondo.

D2 Hutong-oj kaj Princdomo de Gongwang

Tagoj: mardo posttagmeze (13h30-17h00), dimanĉo kaj ĵaŭdo matene (08h30-12h00)

Prezo: 20 EUR

Ekskurso al la hutong-oj de Pekino (malnovaj mallarghaj stratoj) impresos vin. Vi havos ideojn pri tio kiel vivis ordinaraj ĉinoj en la malnova Pekino, kaj ankaŭ vidos kia estas la tradicia vivo de la pekinanoj nuntempe. Vi iros unue al la Tambura Turo pere de pedal-triciklo por havi superrigardon de la loko, kaj poste piedeniros la hutong-ojn. Post la promenado vi vizitos la princdomon de Gongwang, kiu situas ĉe la norda bordo de Shicha-lago kaj estas la plej granda kvadrata korto de Ĉinio. Ĝi enhavas pli ol 20 vidindajn lokojn en oficdomo, korto kaj ĝardeno.

D3 Ĉiela Altaro kaj Tian'anmen-pordego

Tagoj: dimanĉo kaj ĵaŭdo posttagmeze (13h30-17h00), mardo matene (08h30-12h00)

Prezo: 18 EUR

Tian'anmen-pordego estas simbolo de la Ĉina Popola Respubliko. Konstruita en 1417 dum Ming-dinastio, ĝi estas la loko kie la kortego proklamis siatempe dekreton pri surtroniĝo de imperiestroj kaj nomumo de imperiestraj edzinoj. Ĝi estis konstruita kun la celo esti la ĉefa eniro al la Malpermesita Urbo. En 1949 prezidanto Mao Zedong deklaris tie la fondiĝon de la Ĉina Popola Respubliko. De sur la turo oni havas bonan vidon al la tuta placo kaj ĉirkaŭaj imponaj konstruaĵoj.

La Ĉiela Altaro estas la plej granda kulta konstruaĵaro en la antikva Ĉinio. Ĝi konstruiĝis en 1420 dum Ming-dinastio kaj funkciis kiel preĝejo de la imperiestroj de Ming- kaj Qing-dinastioj por peti riĉan rikolton.

La ĉefaj vidindaĵoj estas Ronda Altaro, Preĝa Halo kaj Ehha Muro. En 1998 Unesko deklaris ĝin kultura heredaĵo de la homaro.

D4 Somera Palaco kaj Bestoĝardeno

Tagoj: dimanĉo, ĵaŭdo kaj vendredo matene (08h30-12h00), mardo posttagmeze (13h30-17h00)

Prezo: 21 EUR 

La Somera Palaco troviĝas je 15 km for de la urbocentro de Pekino. Konstruita en 1750, ĝi origine estis provizora imperiestra palaco kun ĝardenaro. En 1888 la Imperiestra Patrino Cixi donis al ĝi la nunan nomon.

La palaco konsistas el Wanshou-monto, Kunming-lago, Foxiang-pavilono kaj aliaj eroj. La ĝardenistika dispozicio montras la grandajn sukcesojn de la ĉinaj ĝardenoj kaj okupas altan lokon en la ĝardenistika historio de la mondo. Rava loko kaj malfacile forgesebla, ĝi estis deklarita kultura heredaĵo de la homaro de Unesko en 1998.

La Pekina bestoĝardeno estis imperiestra farmejo de Ming-dinastio. En 1955 fondiĝis tie la Pekina Zoo kun plankareo de 50 mil kvadrataj metroj.

En la ĝardeno vivas rinoceroj, leonoj, tigroj, elefantoj, pandoj, nordorientaj tigroj kaj orharaj simioj, entute pli ol 500 specoj de bestoj.

D5 Yonghe-lamaejo kaj Konfucea Templo

Tagoj: mardo kaj ĵaŭdo posttagmeze (13h30-17h00)

Prezo: 17 EUR

Yonghe-lamaejo estas la plej granda lamaa templo en Pekino, kie imperiestroj de Qing-dinastio kultis siatempe la prapatrojn. Ĝi kombinas la hanan, manchuan, mongolan kaj tibetan arkitekturajn stilojn. Ĝiaj ĉefaj vidindaĵoj estas la Ekranmuro, Ĉielreĝa Halo, Darmo-rada Halo kaj Wanfu-pavilono.

La Konfucea Templo estis destinita por kulti Konfuceon en la dinastioj Yuan, Ming kaj Qing. Ĝi konstruiĝis en 1302. Nun ĝi estas la ĉefurba muzeo, kie vi vidos grandnombrajn valorajn historiajn restaĵojn kaj dokumentojn de Pekino inter aliaj 80 mil historiaj objektoj.

D6 Xiangshan-parko kaj Templo de Kuŝanta Budho

Tagoj: dimanĉo kaj vendredo matene (08h30-12h00)

Prezo: 16 EUR

Xiangshan-parko, ĉ. 30 km for de la urbocentro de Pekino, troviĝas en la Okcidenta Montaro de Pekino. La loko estas unu el la plej preferataj de pekinaj familioj kiel ripozejo. En la parko troviĝas 28 vidindaĵoj, inter temploj, pavilonoj kaj pagodoj konstruitaj dum diversaj dinastioj.

La Templo de Kuŝanta Budho konstruiĝis antaŭ pli ol mil jaroj kaj estis riparita en 1734. En la halo kuŝas kupra budha statuo, kvin metrojn longa, kun la dekstra mano subtenanta la kapon kaj la maldekstra brako etendita.

Malantaŭe staras 12 argilaj budhaj statuoj. La tuto montras la ĉefan Budhon, Ŝakjamunio, testamentantan al siaj disĉiploj ĉe la nirvano.

D7 Lugou-ponto

Tagoj: lundo kaj vendredo posttagmeze (13h30-17h00), mardo matene (08h30-12h00)

Prezo: 15 EUR

Lugou-ponto, konata ankaŭ kiel Marko-Polo-ponto, kuŝas super Yongding-rivero, 15 km sudokcidente de Pekino. Konstruita en 1189, ĝi estas 266,5 m longa kaj 7,5 m larĝa, kaj havas sur siaj balustroj 485 ŝtonajn leonojn divers-pozajn. Marko Polo skribis en siaj vojaĝ-notoj ke ĝi estas "la plej bona ponto en la mondo". Nepre vizitinda loko!

D8 Kultura strato Liulichang

Tago: vendredo matene (08h30-12h00)

Prezo: 11 EUR

Malnova kaj nova, aŭtentika kaj neaŭtentika, morala kaj malmorala, ĉio estas trovebla en la strato Liulichang. Situante en la sudokcidenta parto de Pekino kaj longante je 750 metroj, ĝi estas unu el la du stratoj kiuj ankoraŭ havas la aspekton de bazara strato dum la epoko de Qing-dinastio (la alia estas la strato Suzhou ĉe la Somera Palaco, kie ne okazas tiom da vera komercado). En la okdekaj jaroj, la strato estis renovigita kaj diversaj specialaĵaj butikoj rekonstruitaj. Kun hele farbitaj pordoj kaj domo-randoj, kaj kun gracie kurbaj tegmentoj el nigraj tegoloj, iom de la malnova vivstilo de Pekino ĝi restas tie ĉi konservita. Tie staras multe da butikoj de antikvaĵoj, ĉin-stilaj pentraĵoj, kaligrafaĵoj kaj kopiaĵoj faritaj ĉe antikvaj steleoj.

La famaj Rongbaozhai-butiko, Ĉina Librovendejo kaj Vendejo de Historiaj Artaĵoj estas tie. Bela strato, ĝi estas vizitinda ne nur de art-amantoj.