• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-23 08:55:16    
Tuttagaj ekskursoj

cri

La tuttagaj ekskursoj okazos precipe en merkredo, la 28-a de julio, sed ankaŭ en aliaj tagoj. La prezoj inkluzivas tagmanĝon. Ĉiuj aŭtobusoj estas altkvalitaj kaj klimatizitaj.

E1 La Granda Muro ĉe Badaling kaj Dingling-maŭzoleo

Mardo kaj merkredo

Ekiro: 08h30 Reveno: ĉ. 17h00

Prezo: 37 EUR

La Granda Muro estas unu el la plej grandaj kaj antikvaj konstruaĵoj de la mondo. Ĝi longas entute 6700 km. La parto ĉe Badaling kun longo de 3741 metroj konstruiĝis en 1505; ĝi estas la plej bone konservata parto de la Granda Muro de Ming-dinastio. Strategie lokite, ĝi estas ege fortika kun multaj fortresoj.

Dingling-maŭzoleo estas tombo de imperiestro Shenzong kaj liaj du edzinoj de Ming-dinastio. Ĝiaj konstruaĵoj konsistas el maŭzolea pordego, haloj, turo kaj subtera palaco. Ĝi situas en regiono de la 13 imperiestraj tomboj, la Ming-tomboj.

E2 Tianjin 

Ekiro: 08h30 Reveno: ĉ. 17h00

Prezo: 30 EUR

Tianjin estas tre granda urbo je du horoj aŭtoveture de Pekino. Ĝi estas fama historia urbo kaj ankaŭ grava loko de norda kulturo. Ĝi estas abunda je popolaj metiartaĵoj. Ni vizitos la budhisman monahhejon Dabei, la Tamburan Turon, kaj kulturajn kaj manĝstratojn kie ni povos ĝui diversajn manĝaĵetojn kun loka gusto.

E3 Orientaj Maŭzoleoj de Qing-dinastio

Merkredo kaj vendredo

Ekiro: 08h30 Reveno: ĉ. 17h00

Prezo: 39 EUR

En urbo Zunhua de Hebei-provinco kuŝas la plej granda kaj bone konservata maŭzolearo de Qing-dinastio. Ĝi kovras entute 74 kvadratajn kilometrojn.

Tie kuŝas 15 maŭzoleoj de imperiestroj kaj imperiestraj edzinoj. Ĝia arkitekturo atingis kulminon de la antikva ĉina arkitekturo bazita sur la principoj de Feng Shui. Tie vidiĝas tri grandaj haloj en la Maŭzoleo de la Imperiestra Patrino Cixi, Maŭzoleo de imperiestro Qianlong (honorata kiel trezorejo de ŝtona skulpturo), subtera budhisma halo, kaj ŝtona arkaĵo, la plej larĝa en Ĉinio.

E4 Tanzhe-templo kaj Shihua-groto

Merkredo kaj ĵaŭdo

Ekiro: 08h30 Reveno: ĉ. 17h00

Prezo: 32 EUR

Tanzhe-templo estis konstruita en 265-316 p.K. Ĝi estas la vidindaĵo kun la plej longa historio de Pekino. La nuna templo Tanzhe estas heredaĵo de la dinastioj Ming kaj Qing, kaj konsistas el diversaj pavilonoj, preĝhaloj, kortoj kaj grupo de pagodoj. Ĝi, laŭ la montodeklivo, aspektas tre impone inter tre maljunaj pinoj kaj cipresoj.

Shihua-groto, 50 km for de Pekino, estas tipa karsta groto en norda Ĉinio. La groto havas sep etaĝojn. De la unua ĝis la kvina etaĝoj la longeco estas pli ol kvin mil metroj, kaj en la sesa kaj sepa etaĝoj estas subteraj riveroj. La pejzaĝoj estas diversspecaj kaj kuriozaj. Altaprezata, ĝi estas populara ankaŭ inter sciencesploristoj. Inter la stalaktitoj, kiuj havas interalie bestformojn, troviĝas ankaŭ formo de florbrasiko, unikaĵo en Ĉinio.

E5 Hongluo-templo kaj la Granda Muro ĉe Mutianyu

Ekiro: 08h30 Reveno: ĉ. 17h00

Prezo: 40 EUR

La templo Hongluo troviĝas 50 km for de Pekino. Ĝi konstruiĝis en 378 kaj ekspansiiĝis dum Tang-dinastio. Historie ĝi estis budhisma sanktejo, loko de pilgrimado fare de japanaj kaj sudorientaziaj budhistoj, kaj lulilo de ĉina chigong-o, multe honorigita de malnovepokaj imperiestroj. Oni nomas ĝin la unua budhisma templo norde de Pekino.

La Granda Muro ĉe Mutianyu troviĝas je 70 km nordoriente de Pekino, inter profundaj valoj kaj krutaj monteĝoj. La parto de la muro tie ĉi, kun longo de tri mil metroj, havas sur si 20 gvatturojn kaj estas unika pro siaj fortikaĵoj, kaj konsilinda por tiuj kiuj volas eviti la homamason en tiu parto ĉe Badaling.