Matouqin-o estas arĉa instrumento de ĉina nacimalplimulta mongola nacieco, la nomo devenis de tio, ke sur la supra parto de ĝia stango estas skulptaĵo ĉevalkapo-forma. Kun longa historio ĝi vaste populariĝis en la mongolaj regionoj komence de la dektria jarcento . En malsamaj regionoj matouqin-o diferencis per formiĝo, nomo, tembro kaj ludmaniero, en la okcidentaj regionoj ĝi nomiĝas "molinhuer", sed "ĉaoer" en la orientaj regionoj.
Trapeza sonkesto kaj ĉevalkapo-forma skulptaĵo sur la supra parto estas ĝia baza formiĝo kaj noma deveno. Ĝia speciala kordo estis farita el fasko de kelkdek ĉevalharoj, ĉe la du finoj de la kordo ligiĝis kun silkaj kordoj kaj streĉiĝe fiksiĝis sur la stango. Per la ĉevalhara arĉo oni vibrigis frote la ĉevalharan kordon dum la ludado, tia ludo donis sonoron belan, profundan kaj orelplaĉan, tio estas tre eksterordinara inter ĉinaj kaj eksterlandaj arĉaj instrumentoj.
La antaŭan matouqin-on faris kutime la ludanto mem, pro ĝia mallaŭta sonoro ĝi taŭgis nur por interna kaj enjurta ludado. Kun la socia moderniĝo ĉinaj instrumentaj metiistoj reformis la tradician matouqin-on, ili faris la kordon el nilono anstataŭ la ĉevalharo. Post la reformiĝo ĝia registro vastiĝis, sono laŭtiĝis kaj agordo altiĝis je kvar skaloj. Ĝi havas originalan tradician tembron, mildan kaj profundan, sed pli klaran kaj helan. La reformita matouqin-o tute taŭgas por ekstera kaj sceneja ludado, oni povas ludi ĝin arĉe, sed ankaŭ pinĉe. Ĝi fariĝis unu el plej gravaj solludaj instrumentoj de la mongola nacieco.
Krome, ĉinaj instrumentaj metiistoj prilabore elfaris meztipajn kaj grandtipajn matouqin-ojn, kies ludmanieroj estas samaj al tiuj de la okcidnetaj violonĉelo kaj kontrabaso arĉa instrumento, tial la plena instrumenta serio konsistas el la alttona, la meztona kaj la malalttona matouqin-oj en matouqin-familio, tio riĉigis ĉinan nacian orkestron. Menciinde, ke la reformita matouqin-o havas ankoraŭ mongolan specialaĵon en sia kontura ornamado, surfacan pentraĵon kun nacieca apartaĵo, aspekton antikvecan kaj elegantan. Tial ĝi estas ankaŭ delikata metiartaĵo.
Rekomendata muziko: "Kvar Sezonoj"
|