• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-23 17:53:17    
Elektroŝpara stato de Japanio

cri
Mankas riĉfontoj en Japanio, kaj la importa proporcio de energiaj varoj estas relative granda, tial la energia ŝparado ĉiam estas forte solvata problemo de Japanio. Samtempe sekve de la scienc-teknika disvolvo, la japana energia livero silente ŝanĝiĝas.
En elektrouzadaj premhoroj de somero de la kuranta jaro, mankis preskaŭ 2 milionoj da kilovattoj de elektro en Tokio. Por konkeri malfacilon, la tokia loko alprenis ĉiujn rimedojn por elektra ŝparado. La lumo de la ponto Ĉielarko estas fama pejzaĝo de la tokia vespero, sed en la kuranta jaro la ponto brilas nur kelkajn horojn, kaj antaŭtempe estingiĝas por malstreĉigi la elektroenergian liveron. Ankaŭ ornamaj lumigaj lampoj de multaj domegoj en Tokio reduktas uzadon.
Por solvi la energian liveron, en aprilo de 2004, la japana registaro decidis, ke en 2030 grande malpliiĝu la dependeco de japana energia postulo al oleo, la olea livero okupu 40% de la energia totala kvanto, nun ĝi okupas 50%, kaj livero de novaj energioj okupos 20%, la novaj energioj estas ventoenergio, sunoenergio kaj bioproduktado kaj tervarma produktado de elektro.
En multaj marbordaj ĝardenoj de Japanio, oni ofte vidas ke belaj elektroproduktaj ventradoj turniĝas. Ili ne nur beligas tiujn ĝardenojn, sed ankaŭ pliigas elektroenergian liveron por tiuj ĝardenoj.
Bioproduktado de elektro estas nova afero en Japanio. En aprilo de 2003, la unua elektrejo el bova feko komencis funkciadon.Japanio iras sur la kontinuigeblan disvolvan vojon en energioŝpara kaj elektrokonsuma fakoj. Diversaj energioŝparaj teknikoj atentas la kontentigon de la mediprotekta postulo, la konkurenca forto de energioŝparaj produktoj senĉese pliiĝas en la internacia merkato, kaj la ekonomia efiko estas granda