La 23-an de julio okazis en Pekina Internacia Konferenca Centro gazetara konferenco pri la 89-a UK, sinjoro Guo Xiaoyong deklaris, ke la 89-a UK okazos dum la 24-a ĝis la 31-a de julio, nun ĉiuj preparadoj por la kongreso jam estas pretaj.
La kongreso estas la dua en Ĉinio, la unua okazis en la jaro 1986.
Pli ol 80 ĵurnalistoj el ĉinaj kaj alilandaj amaskomunikiloj ĉeestis al la gazetara konferenco. Vicprezidento de UEA Humprey Tonkin, prezidentino de ĈEL Tan Xiuzhu respondis la demandojn de ĵurnalistoj.
|