• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-27 09:51:01    
Fama marko Tongyi en Wuhan

cri
Wuhan, ĉefurbo de Hubei-provinco, situas en la meza parto de Yangzi-rivero kaj tiu de la Pekin-Kantona Fervojo. Ĝi estas trafika nodo de Ĉinio. Dank' al sia favoraj geografiaj kondiĉoj kaj bona natura medio, la distrikto Dongxihu, en la nordokcidenta antaŭurbo de Wuhan, en la jaroj de reformado kaj pordmalfermo iom post iom ŝanĝiĝis en altteknologian disvolvan zonon. Tie multe investis Taiwan-aj entreprenistoj kaj la entreprenoj disvolviĝis rapide. La tieaj famaj produktaĵoj havas grandan debiton ne nur en Wuhan kaj Hubei, sed ankaŭ en aliaj lokoj en kaj ekster Ĉinio
En 1993 la Grupo Tongyi de Taiwan fondis tie la Wuhan-an Limigitan Nutrajh-kompanion Tongyi, kies ĉefa tasko estas produkti kaj vendi sodakvon, aliajn trinkajhojn, tuj vermiĉelojn kaj aliajn varojn. Post kelkjara penado la kompanio ĝuas renomon en la rondo de ĉinaj nutrajh-kompanioj. En 2000 ĝia totala vendovaloro estis 556 milionoj da juanoj. Respondeculo de la Grupo Tongyi de Taiwan diris: "Nia grupo investis por fondi 31 fabrikojn sur la ĉeftero de Ĉinio. La medio de la distrikto Dongxihu de Wuhan kaj la urbo Kunshan de Jiangsu-provinco estas la plej bona, dum la unua estas bone profitodona."
Dank' al la sukceso de la nomita kompanio, pluraj Taiwan-aj entreprenistoj, kiuj volas investi tie, konsultis ĝin. Rekomendite de ĝia ĝenerala direktoro Wu Fuzhang, Yuandong-grupo, unu el la 5 grandaj popolaj kompanioj (grupoj), decidis investi 29.95 milionojn da usonaj dolaroj en la disvolva zono de Dongxihu por fondi tie la cementan limigitan kompanion Yadong.Antaŭ sia finkonstruiĝo, la cementa kompanio rekomendis navigan kompanion de Taiwan kiel investanton por la disvolva zono. Nun pluraj Taiwan-aj entreprenistoj pliigis sian investon kaj enkondukas tiean aliajn Taiwan-anojn, kio pruvis, ke la disvolva zono larĝe malfermis sian pordon. Nun en la tuta zono estis enkondukitaj 308 entreprenoj kun investo de 9.2 miliardoj da juanoj kaj la averagha jara kresko superis 45%.
Antaŭ nelonge s-ro Wu Fuzhang akceptis nin. Li estis kontenta pri la investa medio de la zono. Li diris, ke lia kompanio deziras ke la vendovaloro en 2001 atingu 600 milionojn da juanoj kaj la jara enspezo en 2005 -- 1.2 miliardojn da juanoj.