Mia aserto pri la ĉina lingvo estas verŝajne tre mirinda, ĉar mi volas diri, ke la ĉina lingvo estas unu el la plej simplaj, plej logikaj kaj sekve sufiĉe facile lerneblaj lingvoj.
La ĉina lingvo havas multajn "mankojn " de gramatikaj reguloj, kaj tiuj "mankoj"ŭuste prezentas ĝian avantaĝon.
Antaŭ ĉio, en la ĉina lingvo ne ekzistas genro, kiu sin trovas en multaj okcidentaj lingvoj. Ekz., en la germana lingvo, "blume" (floro) estas ina en genro kaj "berg" (monto) estas vira. Kial? Ĉu pro tio, ke floro estas ĉarma kaj alloga kiel bela knabino? Kaj ĉar monto estas kvazaŭ giganta viro firme staranta, do ĝi estas viresenca? Por ĉinoj, tia genro estas vere neimagebla. Tiurilate, Zamenhof estis tute prudenta, ankaŭ li kreis Esperanton sen tia neracia fenomeno.
En la ĉina lingvo ne ekzistas ankaŭ kazo, ne estas diferenco inter nominativo, posesivo kaj akuzativo, ĉar en la ĉina lingvo oni esprimas sian ideon tute laŭ logiko de pensado. Ekz., en la frazo "mi amas ŝin", certe "mi" estas nominativo kaj "ŝi" akuzativo, inverse, "ŝi amas min", sendube "ŝi" fariĝas nominativo kaj "mi" akuzativo. Sekve, en la antaŭa frazo, tute ne necesas aldoni finaĵon "n" post "ŝi" por montri la akuzativecon kiel en Esperanto, aŭ uzi la vorton "her" anstataŭ "ŝe" kiel en la angla. Inverse, estas same, ke tute ne necesas aldoni "n" post "mi" aŭ anstataŭigi "I" per la akuzativo "me" laŭ la angla. En la kazo de posesivo, ĉinlingve oni simple aldonas la vorton de post la nomo aŭ pronomo, ekz., wo-de (mia), oni ne bezonas uzi alian vorton "my" kiel en la angla. Alia ekzemplo: wo fuqin-de fangzi (la domo de mia patro), ankaŭ en tiu ĉi frazo, oni simple aldonas la vorton de post la substantivo fuqin (patro), do estas malsame al Esperanto, en kiu oni devas uzi la prepozicion "de" kaj ŝanĝi la vortordon. Tiuflanke, oni povas diri, ke la ĉina lingvo estas pli simpla kaj oportuna ol Esperanto. En la ĉina lingvo, la subjekto estas ĝenerale antaŭ la predikato kaj la objekto post la predikato. La vortordo estas tute logika kaj klara, do oni ne konfuziĝas pro la manko de kazo.
La vorto de estas uzata ankaŭ por formi la adjektivon, ekz., kunnande (malfacila), meili-de (bela). Sed iaokaze, oni ne aldonas de por esprimi posesivon aŭ adjektivon. Ekz., en la supre citita frazo wo fuqin (mia patro), oni ne aldonas de post la pronomo wo; kaj en la esprimo honghua lüye (ruĝa floro kaj verda folio), de ankaŭ ne estas aldonata post la adjektivaj vortoj hong kaj lü. Ĉar laŭ la kutima vortordo de la ĉina lingvo, oni jam povas kompreni la sencon de ambaŭ adjektivoj, sekve la vorto de ne estas nepre necesa. Tio plene montras, ke la principo de "neceso kaj sufiĉo" tute validas por la ĉina lingvo. Ankaŭ ne ekzistas tenso en la ĉina lingvo por verboj. Tio certe estas surpriza por alilingvanoj. Ĉu la ĉinoj ne havas la koncepton pri tempo? Certe ne! Ĉar la ĉinoj esprimas siajn ideojn tute laŭ la reguloj de logiko, se la esprimitaj ideoj estas logike nekonfuzaj, oni ne plu donas klarigojn en sia parolo aŭ skribo per gramatikaj metodoj. Jen la ekzemploj: en la frazo "Hieraŭ mi hejme vespermanĝis", ĉinlingve oni ne uzas preteriton por la verbo "manĝi", ĉar ja temas pri hieraŭ, memklare, la agado estas pasinta, kial do ankoraŭ necesas uzi la verbon en formo de preterito?
|