• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-28 15:39:08    
Saĝo en kvieto

cri
Paŝinte en la strateton Zhenxian, mi tuj sentis drastan diferencon inter la kvieteco antaŭ mi kaj la vigleco de trafiko post mi, sur la strato. Starante antaŭ la ruĝe lakita ligna pordo de la monaĥinejo Tongjiao, mi hezitis enpaŝi: Interne de la altaj muroj estas loko de monaĥinoj, mondo tute fremda por mi, kaj mi ne estis certa, kiajn homojn mi renkontos.
Mi ne povas forgesi la rigardon de la viro, kiun mi demandis pri la vojo. "Pro kio vi iras al tia loko? Ĉu vi tediĝis de la laika mondo?" la viro scivoleme demandis min. Jes, publika opinio estas, ke oni monaĥ(in)iĝas aŭ pro granda malfeliĉo aŭ pro malesperiĝo por la vivo. Mi timis, ke mia vizito tuŝos ilian vundon.
Poste mi komprenis, ke mia timo estas senbaza.
En densa ombro min atendis abatino Sizhi kun afabla rideto. Mi miris pro ŝia juneco, sed ŝiaj gestoj estis sufiĉe konformaj al ŝia abatineco. Min ne evitis monaĥinoj en griza mezlonga robo aŭ bruna froko. Renkontante min, ili ridete salutis min kun manoj kunmetitaj antaŭ la brusto kaj foriris per graciaj paŝoj. Sur ilia vizaĝo mi ne vidis postsignon de malfeliĉo, sed trankvilecon, senhastecon kaj sanon.
Ŝajne abatino Sizhi travidis mian penson. Post reciproka saluto ŝi komencis konigi al mi la vivon de la monaĥinoj.
Ŝi diris, ke laŭ la vidpunkto de monaĥ(in)oj, en ĉies koro estas deziro, kiu povas senlime ekspansiiĝi kaj estas neniam kontentigebla, tial la homa vivo estas plena de diversaj ĉagrenoj kaj la vojaĝo de la homa vivo subkonscie perdas la vojon. La monaĥ(in)oj kredas, ke nur la Budho ĝisfunde konsciis la veron de la homa vivo, tial la monaĥ(in)oj memvole akceptis la veron (aŭ darmon) por transpasi ĉiajn fiajn dezirojn, sin kulturi en bonfaranton kaj helpi pli da homoj strebi al bonfaro kaj fine akiri eternan vivon. Tial oni devas tiel opinii, ke ili monaĥ(in)iĝis post sufiĉe longa konsidero, sed ne kiel la laikoj supozis, ke ili monaĥ(in)iĝis pro seneliro.
Antaŭ la miskompreno de la laikoj, abatino Sizhi diris: "Fakte budhismo enhavas la plej grandan saĝon, sed ne superstiĉon. La monaĥoj kaj monaĥinoj ne facilanime decidis vivi sen familia feliĉo. Forlasinte sian individuecon, ili akiris la saĝon pri la vivuloj kaj la universo. Ĉu tio ne estas vivmaniero pli ideala kaj pli nobla? Kiam ni travivis provon dum kelke da jaroj kaj estis inicitaj per pritondo de kapharoj, nia koro estis plena de senlima ĝojo! Memkulturado de mateno ĝis vespero forpelis niajn ĉagrenojn kaj fidezirojn, kaj ni sentis solidecon kaj kvietecon en la koro. Rigardu, kiu el ni havas mienon de ĉagreno?"
La kondiĉoj difinitaj de la budhisma disciplino por monaĥ(in)iĝo klare vidigis, ke homoj sorĉitaj de malfeliĉo kaj implikaĵoj povas akiri konsolon kaj helpon en templo, sed al ili ne estas permesate monaĥ(in)iĝi. Monaĥiniĝo en Tongjiao estas kondiĉita en kvar flankoj: unue, oni devas havi sufiĉan piecon; due, oni devas aĝi malpli ol 25 jarojn; trie, oni devas havi klerecon de almenaŭ supera mezlernejo; kaj kvare, oni devas esti libera de ŝuldo, krimo, oficista rango kaj edzeco. Budhismo opinias, ke pli junaj homoj estas relative pli puraj kontraŭ la polucio de la laika mondo, sekve pli facile komprenas la darmon de la Budho. Abatino Sizhi monaĥiniĝis en la aĝo de 21 jaroj, sed ŝi ankoraŭ bedaŭris, ke tiam ŝi jam estis multe pli aĝa.
Eksonis sonorilo en la monaĥinejo. Estis la 11-a, horo de tagmanĝo por la monaĥinoj. Post tagmezo ili ne manĝas. Kondukate de la abatino, mi trapasis vojon pavimitan per ŝtonaj platoj kaj borderitan de granat- kaj persimonarboj kaj venis al la manĝejo purega. La ekstera ĉambro estas manĝejo kaj la interna estas kuirejo. Ĉe la enirejo staras ŝrankoforma klimatizilo, kiu sentigas abruptecon pro la fono kun antikva gusto. En la monaĥinejo estas 40 monaĥinoj. La malfortaj kaj maljunaj prenas manĝon en sia ĉelo. Monaĥinoj eniris unu post alia kaj venis al la kutima sidloko. La ĉambro ŝajnis iom malvasta. Post preĝo ili ekmanĝis senbrue. La manĝo konsistis el rizaĵo, farunaĵo kaj kaĉo, kaj estis pladoj de fazeolo, toufuo, tomato, kukumo kaj kapsiko. Mi scias, ke monaĥ(in)oj estas multe pli puremaj ol ordinaraj homoj, tial mi estis emociita, kiam la abatino disponigis al mi sian bovlon kun surskribo "Inicite de Wutai", kiun ŝi akiris kiel memoraĵon ĉe sia iniciteco en la templo en Wutai-montaro, kiu estas unu el la kvar budhismaj sanktejoj en Ĉinio.
Post tagmanĝo estas siesto. De la dua kaj duono ĝis la kvina ili parkeras sutrojn kaj litanias en la preĝhalo. La monaĥinoj ellitiĝas duonon post la tria matene kaj tuj iras en la preĝhalon por parkeri sutrojn. Ili rigardas sutroparkeradon kaj litanion pli gravaj ol manĝo. La matena kaj vespera litanio en la preĝhalo neniam ĉesis en la historio de la monaĥinejo. En Ĉinio estas pli ol 200 mil monaĥoj kaj monaĥinoj de budhismo en la han-naciaj regionoj, tibeta budhismo (alinome lamaismo) kaj hinajano. La vivo de la monaĥoj kaj tiu de la monaĥinoj ŝajne estas malmulte diferencaj. Ili vivas sub la rigora disciplino: ne preni manĝon post tagmezo, sidi pli longe ol kuŝi kaj diligente lerni la darmon. Tongjiao estas la unika monaĥinejo en Pekino kaj famiĝis pro la rigoreco de la disciplino. Tiu tradicio estas heredita kaj bone observata de abatino Sizhi. Ĉu ne estas tro malkomforte ellitiĝi tiel frue kiel en duono post la tria? Pri tio la abatino opiniis, ke ju pli malfrue, des pli malkviete, kaj dum sutroparkerado kaj meditado en kvieto estas plezuro, sed ne turmento. Ŝi kredas, ke saĝo venas el plej kvieta momento.
Granda kvieteco regis en la korto de la monaĥinejo. En agrabla ombro de granda arbo majstrino Nengben estis leganta ĵurnalon. Ŝi aĝas jam 80 jarojn, sed la aŭdado kaj vidado kaj ankaŭ memoro estas tre bonaj. En la juneco ŝi venis de la nordoriento de Ĉinio al privata budhisma lernejo por knabinoj en Pekino kaj pasigis jam 66 jarojn en la monaĥinejo. "Kiam mi venis, ĉi tiu domo estis en konstruado," ŝi diris montrante laboriston sur la tegmento. "Li estis sendita de la Pekina Budhisma Asocio por ripari la likan tegmenton."
Kelkaj kolomboj trankvile paŝadis proksime de ni. La majstrino diris al mi, ke la kolomboj ne apartenas al la monaĥinejo, sed ili ŝatas preni la monaĥinejon kiel sian hejmon. Mi admiris la multecon de arboj en la korto, kaj ŝi diris, ke antaŭe estis pli multaj arboj, ke oni tuj povis flari agrablan aromon, enpaŝante en la korton. En aŭtuno, kiam maturiĝas persimonoj, la monaĥinoj kolektas ilin kaj donacas ilin al malsanuloj en proksima hospitalo. La monaĥinejo ne estas izolita de la movoplena kvartalo, diferencaj estas nur la vivmanieroj en kaj ekster la muroj.
Mi demandis la majstrinon, ĉu ŝi envias la viglan vivon ekster la monaĥinejo, pasiginte tie pli ol 60 jarojn.
"Ne! Ĉi tie estas pli bone," ŝi diris ekrigardante min. "Fakte vi estas malpli feliĉaj ol ni."