• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-30 10:37:07    
Haier strebas por mondfamiĝo

cri

Haier estas fama marko en merkato de elektraj aparatoj de Ĉinio. La fridujo, lavmaŝino, klimatizilo k.a. kun marko Haier havas grandan debiton. Ja estas vere, ke la varoj markitaj per Haier estas bonkvalitaj

Antaŭ 10 jaroj la entrepreno Haier situanta ĉe la Flava Maro estis malgranda fabriko suferanta de grava deficito. En 1984 s-ro Zhang Ruimin fariĝis ĝia estro. Li okazigis ekspozicion de ĝiaj 76 malbonkvalitaj fridujoj. Post kiam la laboristoj ilin rigardis, Zhang kategorie decidis detrui ilin

Kiam la 76 fridujoj skoriiĝis, la laboristoj de Haier faris la unuan paŝon survoje al famiĝo de siaj varoj. En 1988 la fridujo Haier gajnis oran medalon de bonkvalita varo de Ĉinio. En 1996 ĝi gajnis la premion "Kvin-stela Diamanto" de Usono. Dank' al rigora kontrolo de la kvalito, Haier finfine ekhavis lokon en la merkato. Preskaŭ samtempe Haier aneksis plurajn deficitajn entreprenojn kaj enkondukis avangardan alilandan teknologion. Dank' al tio ĝiaj varoj ekhavis unuarangan kvaliton jam de tiam. Kaj iom post iom ĝi disvolvighis en grandan korporacion, kiu povas produkti elektrajn aparatojn de 10 specoj kun 5000 normoj, inkl. de fridujo, lavmashino kaj mikroonda forno. Nun ĝi estas la plej granda korporacio el la ĉinaj entreprenoj de hejmaj elektraj aparatoj. Ĝiaj eksportajhoj okupas la unuan lokon inter tiuj de la samspecaj entreprenoj de Ĉinio.

Samkiel aliaj potencaj entreprenoj, ankau Haier energie laboras por sin montri en la intrernacia merkato. Tamen en la unua fojo, kiam ghiaj fridujoj eksportighis en Germanion, pro ilia nekonateco oni tenis sin apatie kontrau ili en la vendejoj. Tiam chinaj entreprenistoj petis la germanan komerciston deshiri la markon kaj miksi la fridujojn Haier kun aliaj samspecaj varoj, por ke la klientoj mem elektu, rezulte oni mendis dudek mil fridujojn de Haier. Post tio la produktajhoj de Haier facile eksportighis en Usonon, Francion, Germanion, Japanion kaj aliajn landojn.

Samtempe kun tio, ke la varoj de Haier vendiĝas en la internacia merkato, la korporacio Haier sukcesis ankaŭ en entreprenado en alia regiono aŭ lando. En 1995 naskiĝis Hongkong-a kompanio de Haier. Dank' al la tieaj favoraj kondiĉoj financaj kaj komercaj, Haier bone utiligas sian kapitalon kaj disvolvas importadon kaj eksportadon de varoj. En 1996 ekfunkciis la indonezia kompanio de Haier, kies jara produktokvanto de fridujoj estis centmil. En 1997 Haier faris kontraktojn pri starigo de fabrikoj investotaj de ĝi kaj Malajzio kaj de ĝi kaj Filipinoj. Pro tio Haier faris pli grandan paŝon sur la vojo al sia famigho en la internacia merkato.