• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-30 10:41:50    
Ĉio originas el la monda foiro

cri

"Ĉio originas el la monda foiro." La frazo estas elkora laŭdo al la monda foiro, ĉar en ĝi amasiĝis la plej avangardaj civilizaciaj atingoj kaj la plej modaj produktaĵoj de la epokoj.

La unua monda foiro okazis en Londono en 1851. Tiam Britio konsumis 4 mil 5 cent tunojn da ŝtalaĵoj kaj pli ol 300 mil pecojn da vitro por konstrui "kristalan palacon" longan je 1 700 futoj kaj altan je cent futoj. La palaco fariĝis la plej nova konstruaĵo tiutempe . En 1889, pariza monda foiro okazigita por memori la 100-jariĝon de Franca Revolucio konstruis la ĉefteman turon, Efier Turo, ĝi estas la simbolo de Parizo eĉ de la tuta Francio. Multaj inventoj kaj kreadoj grave influantaj la homaron estis unue aperis en la monda foiro. Ekzemple, en la pariza monda foiro unuafoje ekspoziciiĝis la telefono inventita de Bell, la 1904-ajara monda foiro okazigita en San-Luisa de Usono montris aviadilon inventitan de fratoj Right.

Krom tiuj videblaj konstruaĵoj kaj komercaĵoj, multaj konceptoj kaj agadmanieroj de moderna socio originis el la monda foiro aŭ formiĝis inspirite en la monda foiro. Ekzemple la ideo pri ĉiovenda magazeno, turismo, parko, amuzejo, feria vilaĝo kaj klubo. Tial la monda foiro estas honorita kiel olimpika solenaĵo de la rondoj ekonomia, kultura , scienca kaj teknika. Ĉiuj potencoj konkure peticias por gastigi ĝin.

Estis 6 landoj , kiuj oficiale prezentis petician leteron al Internacia Ekspozicia Buroo por gastigi la 2010-ajaran mondan foiron. Ili estas Ŝanhajo de Ĉinio, Yosuo de Korea Respubliko , Moskvo de Rusio Wroclaw de Pollando, Buenos-Ajreso de Argentino kaj Kretaro de Meksikio. Ŝanhajo, pro ĝia aparta ĉarmo kaj la forta subteno de la ĉina registaro, sukcesis gajnis la gastigantecon de la Monda Foiro 2010 inter la peticiaj landoj. Laŭ konigo, en la pasinta duona jarcento, Britio, Francio, Usono, Germanio, Belgio, Kanado, Japanio, Aŭstralio, Hispanio, Italio, Korea Respubliko, Portugalio kaj Ĉinio sume 24 urboj de 13 landoj gastigis la mondan foiron. La lasta monda foiro sinteza okazis en Hanovro de Germanio, ĝia ĉeftemo estis: "Homaro-Naturo-Sciectekniko-Evoluado". La 5-monata foiro allogis 28 milionojn da homfojoj. La venonta simila monda foiro okazos en Aichi-gubernio de Japanio en 2005 kun la ĉeftemo : Super evoluo, reeltrovo de la natura saĝeco.

Ĉinio sume 13-foje partoprenis en diversaj mondaj foiroj. En majo de 1993, la Internacia Ekspozicia Buroo oficiale akceptis Ĉinion kiel la 46-an membrolandon. En 1999, Ĉinio sukcesis okazigi la mondan foiron pri ĝardenkulturo en la provinco Yunnan. Nia fidela amiko Hans Erasmus kune kun sia edzino faris viziton al Kunminga Mondafoira ĝardeno kiel invititaj gastoj de ĈRI.

En la 3-a de decembro, 2002, Internacia Ekspozicia Buroo aprobis la ĉinan peticiadon por gastigi la Mondan Foiron 2010 en Ŝanhajo.