• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-07-31 19:21:07    
Neniom helpas minaco al Sudano

cri
La 30-an de julio Zhang Yishan, ĉina konstanta vicdelegito al Unuiĝintaj Nacioj, faris parolon en la Sekureca Konsilio kaj montris, ke en la cirkonstanco de intensigo al diplomatia klopodado de diversaj flankoj por solvi la darfuran problemon, minaco al la sudana registaro pri preno de devigaj rimedoj ne helpas la aferon, sed eble komplikigos la problemon.
Antaǔ la voĉdonado de la rezolucio pri la darfura problemo, Zhang Yishan diris, ke la ĉina flanko povas nur sin deteni el la voĉdonado, konsiderante, ke koncerna propono de la ĉina flanko ne ricevis eĥon.
Li esprimis, ke por solvi la darfuran problemon oni devas, unue, malstreĉi la seriozan humanisman situacion; due, frue fari politikan intertraktadon kaj, trie, plenumi promeson de la internacia socio pri helpado. Li diris, ke la ĉina registaro jam liveris al la sudana registaro materialojn de humanisma helpo je 5 milionoj da juanoj de renminbi.