• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-02 09:58:43    
Ĉu la ĉina lingvo malfacila? (2)

cri

En la frazo "Ĉu li venos morgaŭ?", ĉinlingve oni ne uzas la tenson de futuro por la verbo "veni", ĉar la senco de "os" jam memklariĝas en la vorto "morgaŭ". Nature, ankaŭ la ĉinoj havas la neceson esprimi pasintecon aŭ estontecon. Ankaŭ tiuokaze, oni ne uzas tenson de preterito aŭ futuro, sed simple aldonas la vortojn yijing (jam) antaŭ la verbo kaj le (fini) aŭ guo (jam) post la verbo por signifi la pasintan agadon. Ekz., ni ĉi bao le ma? (Ĉu vi sate manĝis?), wo yijing ĉibao le (Mi jam sate manĝis), wo ĉi guo wufan le (Mi jam tagmanĝis). Por signifi la venontecon, oni aldonas la vorton jiang (estonte) antaŭ la verbo, ekz., wo jiang qu canjia guoji ŝijieyu dahui (Mi partoprenos la UK). Al la ĉina lingvo ankaŭ mankas la participo, ĉar oni havas alian rimedon por esprimi la "antan" agadon. La rimedo estas aldoni la vortojn zheng zai (ĝuste tiam) antaŭ la verbo, ekz., wo zhengzai du ŝu (Mi estas leganta libron). El la ekzemploj yifu ĉuanpo le (eluzita vesto) kaj du guo de ŝu (tralegita libro), oni rimarkas, ke le kaj guo estas uzataj ankaŭ por la participo de preterito.

En la ĉina lingvo ne ekzistas modo por verboj. Malsame al Esperanto, oni ne uzas "u" por imperativo aŭ "us" por subjunktivo. Anstataŭ "u" oni aldonas nur la helpan vorton ba post la verbo, aŭ pli ĝentile, aldonas la vorton qing (bonvolu) antaŭ la verbo. Kaj anstataŭ "us", oni kutime uzas la subjunkcion ruguo (se) antaŭ la verbo.

Unuvorte, en la ĉina lingvo, la verbo ne varias sub ajna kondiĉo, dume en multaj aliaj lingvoj, la verbo ofte varias en siaj strukturoj gramatike, sekve ili fariĝas tre komplikaj kaj kapdolorigaj. Estas interese, ke ĝuste pro tio ke ĉinlingve la verboj ne varias, ĉinoj ofte misuzas la verbojn, kiam ili parolas en Esperanto aŭ aliaj lingvoj, se ili ankoraŭ ne perfekte posedas tiujn lingvojn.

En la ĉina lingvo ne estas diferenco inter singularo kaj pluralo. Ekz., "Li havas tri filojn kaj du filinojn", por ĉinoj, la aldono de plurala finaĵo "j" estas nenecesa kaj superflua. La kialo estas: la numeraloj "tri" kaj "du" jam memevidente montras, ke la koncernaj substantivoj estas pluralaj. La predikato "estas" kaj aliaj verboj restas tute samaj sen ajna variado ĉu por la singulara substantivo ĉu por la plurala. Tio tute similas al Esperanto. Ankaŭ ne estas singularo aŭ pluralo por la adjektivoj, ekz., "unu ruĝa floro" aŭ "tri ruĝaj floroj", kompreneble la antaŭa "ruĝa" estas singulara kaj la lasta plurala, do tute ne necesas diferencigi ilin.

En la nuntempa ĉina lingvo, oni uzas la vorton men post la plurala persona pronomo aŭ persona substantivo, ekz., women (ni), nimen (vi), tamen (ili), xianŝengmen (sinjoroj), zhuanjiamen (fakuloj) ktp. Sed se antaŭ la persona substantivo estas jam numeralo por montri la pluralon, oni ne plu aldonas men, ekz., oni ne uzas sange zhuanjiamen (tri fakuloj). La plurala aldonaĵo men ankaŭ ne validas por bestoj aŭ aliaj estaĵoj, ekz., oni ne uzas goumen (hundoj) aŭ ŝumen (libroj).