• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-02 10:35:05    
Ĉu la ĉina lingvo malfacila? (3)

cri
Al la ĉina lingvo ankaŭ mankas tiaj relativaj vortoj kiel "kiu, kio, kie, kia". Kiam oni uzas la relativon en Esperanto aŭ aliaj lingvoj, la ĉinoj ĝenerale uzas adjektivan propozicion, ekz., la frazo "D-ro Zamenhof, kiu kreis Esperanton, estis okulisto", estas ofte ĉinigita jene: ĉuangzao ŝijieyu de zamenhof boŝi ŝi yanke yiŝeng (simile al: Esperanton kreinta d-ro Zamenhof estis okulisto). Pro tio, ke ne ekzistas la relativoj, la ĉina lingvo evitas la difekton de aliaj lingvoj, kies frazoj ofte fariĝas tre longaj kaj komplikaj pro la uzado de pluraj relativoj. La ĉinoj ĝenerale ne ŝatas longajn frazojn kaj kutimiĝas al la koncizaj kaj mallongaj.

Ankaŭ mankas al la ĉina lingvo la artikolo, ĉar ŝajnas al ĉinlingvanoj, ke la artikolo ne estas nepre necesa. Ekz, oni povas traduki la frazon "sub la standardo de verda stelo" en la ĉinan lingvon sen la artikolo "la". Tiu manko ankaŭ ebligas al la ĉinoj eviti la ĝenon kiel ĝuste uzi la artikolon en sia parolo aŭ skribo.

Estas specifa vortospeco en la ĉina lingvo nomata "mezura vorto", kiu estas uzata iam kune kun la numeralo. Tiaj "mezuraj vortoj" nombriĝas je kelkdek, el kiuj la ĉefaj estas ge, zhi, gen, kuai k.c. Ordinare, ge estas uzata por altgradaj vivaĵoj aŭ estaĵoj kiel homo, ŝtato kaj nacio; zhi por bestoj aŭ ordinaraj objektoj, ekz., yi zhi gou (unu hundo); gen por objekto kun longeco aŭ alteco, ekz., yi gen xian (unu peco da fadeno); kaj kuai por objekto en plata formo, ekz., si kuai dangao (kvar pecoj da kuko). Tiuj "mezuraj vortoj" estas laŭkutime fiksite uzataj, oni ne povas uzi ilin kontraŭkutime, ekz., oni ne povas uzi zhi anstataŭ ge por homo. Tio estas ia specifa kutimo, familiariĝi kun tia kutimo certe estas ne facile por la alilingvanoj. Tamen, tio efektive ne estas grava afero.

Ĉar la ĉina lingvo estas logika kaj racia, kaj ankaŭ la vortordo estas evidente klara, en la pasinta longa tempo de pli ol 2 mil jaroj, la ĉinoj lernis sian lingvon sen gramatika kurso. Ghis la lasta periodo de Qing-dinastio, t.e. antaŭ pli ol cent jaroj, erudiciulo Ma Jianzhong (1845-1990), kiu sciis la lingvojn anglan, francan, grekan kaj latinan, gramatike analizis la antikvan ĉinan lingvon laŭ la modelo de europalingva gramatiko kaj verkis la unuan gramatikon por la ĉina lingvo. Tamen, malgraŭ tio, eĉ en la posta periodo de multaj jaroj, oni lernis nenian gramatikon en sia lernado de la ĉina lingvo. Kiam mi estis lernejano dum mia infanaĝo, mi ne havis gramatikan kurson, kaj nur dank' al la longdaŭra lernado de ideogramoj, legado kaj recitado de bonstilaj eseoj aŭ versaĵoj, mi bone posedis la nacian lingvon.

Eble oni dubas, ke la simpleco de la ĉina lingvo perdigas ian esprimpovon. Ne! Tute male, ĝi estas tre esprimoriĉa. Se ne estas tiel, kiel Ĉinio povas naski tiajn filozofiajn klasikaĵojn de Konfuceo kaj Laozi, kaj tiajn superbajn beletraĵojn, kiaj poeziaĵoj de la dinastioj Tang (618-907) kaj Song (960-1279), kaj romanoj "Tri Regnoj" kaj "Ruĝdoma Sonĝo"?

Konsekvence, ni povas konkludi per elokventaj argumentoj, ke la ĉina lingvo ne estas tre malfacila kaj ankaŭ la grandnombraj ideogramoj ne estas nevenkeblaj baroj. Laŭ la studo de fakuloj, la lernado de la ĉina lingvo estas ofte malfacila je la komenco, kaj ju pli progresas la lernado, des pli ĝi faciliĝas. Popoldire, ĉiuj aferoj komenciĝas kun malfacilo. Do, ĉu la lernado de la ĉina lingvo ne konformas al tiu regulo de evoluado?