• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-03 11:39:54    
Konkurso de tamburado kaj leondanco (foto)

cri

La plej amuzaj programeroj dum la Printempa Festo estas konkurso de tamburado kaj leondanco, precipe en la vilaĝoj de suda Ĉinio. Ekde la jarfino ĝis la 15-a de la unua monato, tamburado kaj gongado aŭdiĝas jen tie jen ĉi tie. Konkurso de tamburado estas popola amuza aktivado. Ĉiu vilaĝo havas sian teamon ekipitan per unu tamburo, unu kupra cimbalo kaj kelkaj gongoj. La tamburisto gvidas per frapoj, laŭ kies ritmo sekvas la cimbalo kaj gongoj. Ĉe la kulmino ĉiuj teamoj tutforte frapas por konkuri. La sonoj estas kompareblaj kun muĝado de maro kaj faras kvietajn vilaĝojn senkompare viglaj.

Ankaŭ leondanco estas tradicia popola sporto. De la 4-a ĝis la 15-a de la unua monato, leondancaj taĉmentoj turneas de vilaĝoj al vilaĝoj. Ĉiu taĉmento konsistas el sep ĝis dekkelkaj personoj, kiuj portas samajn jakojn, pantalonojn, ŝuojn, ĉapojn kaj zonojn kaj tenas glavojn kaj bastonojn. La kapoj de la leonoj estas faritaj el papero. Kun farbitaj okuloj, nazo, buŝo kaj lango, kaj portas sonorilon. La leonoj havas malsamajn nomojn pro malsamaj vizaĝfiguroj, kiel ekzemple katoleono, kokoleono kaj taŭroleono. La korpoj de la leonoj estas faritaj el belaj koloraj ŝtofoj. Dum la ludo iu viro ambaŭmane alte levas la leonkapon, kaj la alia ludas kiel leonvosto, klinante sian kapon kaj kurbigante sian dorson. Laŭ la takto de tamburoj kaj gongoj la ludantoj faras diversajn viglajn movojn de leono. Krome du ludas simiidojn kaj aliaj du malsaĝulojn. Ili jen ruliĝas, jen turniĝas, jen saltas, farante diversajn ridindajn pozojn por amuzi la spektantojn. La leondanco havas longan historion kaj rafinitan ludarton. La ludantoj prezentas malsamajn ludartojn. Iuj lertas en kapludo, dum aliaj en ruliĝado, turniĝado kaj saltado. Iuj montras bravecon kaj viglecon, dum aliaj delikatecon kaj humuron. Plej ŝatataj programeroj estas "Leono ludanta broditan bulon", "Ludado de bravulo kun leono", "Gaja ludo de leonoj", "Leonoj kun siaj idoj" ktp.

Krome estas ankaŭ multaj aliaj amuzaj aktivadoj, ekzemple irado sur stilzoj, surtera boatado kaj ludo de draklanternoj. Estas ankaŭ prezentado de teatraĵoj. Tiuj buntaj ludoj impresas agrable kaj estas tre bonvenaj.