Kunekzisto de pluraj religioj
La ĉinaj civitanoj povas libere elekti religion kaj montri sian kredon kaj religiecon. La ĉinaj religianoj kredas ĉefe je budhismo, taoismo, islamismo, katolikismo kaj kristanismo.
Budhismo havas historion de 2 mil jaroj en Ĉinio. Nun en Ĉinio estas 13 mil budhismaj temploj kun 200 mil bonzoj.
Taoismo naskiĝis en Ĉinio antaŭ pli ol 1800 jaroj kaj nun en Ĉinio estas 1500 taoismaj temploj kun 25 mil taoistoj.
Islamismo enkondukiĝis en Ĉinion en la 7-a jarcento kaj nun en Ĉinio estas 18 milionoj da islamanoj, 30 mil moskeoj kaj 40 mil imamoj.
Katolikismo enkondukiĝis en Ĉinion en la 7-a jarcento kaj post la Opia Milito en 1840 ĝi disvolviĝis en Ĉinio rapide. Nun Ĉinio havas 4 milionojn da katolikoj kaj ĉ. 4 katolikajn funkciulojn kaj 4.6 mil preĝejojn.
Kristanismo (protestantismo) enkondukiĝis en Ĉinion komence de la 19-a jarcento kaj rapide disvolviĝis post la Opia Milito en 1840. Nun Ĉinio havas 10 milionojn da kristanoj, 18 mil misiistojn kaj 12 mil preĝejojn.
Laŭ nekompleta statistiko nun en Ĉinio estas pli ol 100 milionoj da religianoj, 85 mil preĝejoj kaj ĉ. 300 mil religiaj funkciuloj.
En la longa historio de Ĉinio la kulturo de diversaj religioj jam fariĝis parto de la tradicia ĉina kulturo. La ĉinaj religianoj havas patriotan tradicion. La ĉina registaro subtenas kaj kuraĝigas ilin partopreni la ŝtatan konstruadon kaj la religioj celas servadon al la socio kaj feliĉigo de la popolo.
En Ĉinio ĉiuj religioj havas egalan pozicion. Ili vivas pace kaj harmonie kaj neniam okazis religia konflikto. La religianoj kaj nereligianoj respektas unu alian en la granda familio de Ĉinio.
Religiaj kolektivoj
En Ĉinio estas pli ol 3 mil religiaj kolektivoj, kiuj funkciigas 74 teologiajn seminariojn por kulturi religiajn funkciulojn.
La Ĉinaj Budhisma Asocio, Taoisma Asocio, Ismamisma Asocio, Katolikisma Patriota Asocio, Katolikisma Episkoparo, Sanzi*-Asocio de Patriota Movado kaj Kristanisma Asocio, ĉiuj elektas sian gvidantaron laŭ sia propra statuto.
Ili ĉiuj memstare entreprenas siajn religiajn aferojn kaj laŭ bezono funkciigas lernejon kaj bonstatigajn entreprenojn kaj eldonas religiajn verkojn kaj revuojn. Samkiel multe da aliaj landoj Ĉinio praktikas principon de separatismo de la religioj kaj edukado kaj ne donas religian lekcion en la nacia edukado, tamen iuj altaj lernejoj kaj institutoj faras religian instruadon kaj esploradon. En teologiaj seminarioj oni faras fakan instruadon laŭ bezono. La religiaj funkciuloj plenumas religian devon. La religiaj aktivadoj en preĝejoj kaj hejmoj, farataj de religiaj organizoj kaj religianoj, estas protektataj de la leĝo kaj neniu rajtas malhelpi ilin.
1 2
|