• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-03 15:33:51    
Ekologia Ganzi, ĉarma edeno (1)

cri
En la transversa montaro oriente de la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo ekzistas mirinde bela loko, kie staras neĝkovrataj montoj, smeraldaj lagoj, imponaj temploj, vastaj stepoj kaj karakterizaj moroj de la tibeta nacieco de Ĉinio.

Jen estas la Ganzi-a Tibetana Aŭtonoma Subprovinco en la provinco Sichuan. Ĝi fondiĝis en novembro de la jaro 1950, estas unu el la tri tradiciaj regionoj loĝataj de la ĉinaj tibetanoj. Ĝi areas je 153 mil kvadrataj kilometroj kaj havas sume 900 mil loĝantojn el 25 naciecoj, inkluzive de tibeta, han-a, yi-a kaj aliaj naciecoj, kaj la nombro de la tibetanoj okupas 78,5% de la totala loĝantaro de la subprovinco.

La Ganzi-a Tibetana Aŭtonoma Subprovinco estas konata pro graciaj naturaj pejzaĝoj, ĝuigaj kantoj kaj dancoj, interesaj moroj kaj gastamaj indiĝenoj. La aparte karakteriza topografia situo kaj klimataj kondiĉoj formis la eksterordinaran mirigan galerion naturan kaj kulturan.

Kiel sciate, por entrepreni la turisman aferon, necesas tri gravaj elementoj, t.e. oportuna trafiko, riĉa kultura fono kaj karakterizaj naturaj vidindaĵoj. Do, kiamaniere la Ganzi-a Subprovinco altiras al si turistojn? Ni intervjuis s-ron Zeja'er, ĉefon de la oficejo de la Ganzi-a Turisma Buroo. Li diris:

"En la jaro 1998, la subprovinca registaro faris decidon pri rapidigo de disvolvado de nia turisma afero, celante prosperigi la lokan ekonomion pere de turismo. De la lastaj jaroj, kiel la subtenila industrio de la subprovinco, la turisma afero vigle progresas.

Antaŭe, la turisma afero de la subprovinco temis ĉefe pri prezentado de pitoreskaj vizitindejoj kaj naturaj parkoj, kaj sin trovis en la primara evoluado. Post la jaro 1998, la turisma afero eniris en la novan etapon. En la jaro 2001, la fin-konstruiĝo de la strado inter Chengdu kaj Ya'an kaj ekfunkciado de tunelo de la monto Erlangshan alportis novan printempon al nia turisma afero. Tiujare, la subprovinco akceptis entute 720 mil turistojn kaj realigis la turisman enspezon je 492 milionoj da juanoj."

La Ganzi-a Subprovinco prenas "konstruadon de la unua ekologia subprovinco de Ĉinio" kiel sian celon. Por tio ĝi klopodas por plibonigi la konstruadon de fundamentaj establaĵoj. Nun la plej rimarkinda ŝanĝiĝo estiĝas en trafiko kaj komunikado. Ĉina fama poeto Li Bai el la dinastio Tang ( 618 – 907 ) siatempe veis: "La vojo al Shu estas pli peniga ol la vojo alĉiela!" ( "Shu" estis la antikva nomo de la nuna provinco Sichuan. ) Multaj lokanoj ankoraŭ klare memoras, kiel laciga kaj danĝera estis la vojo sur la monto Erlangshan. Sed nun la funkciado de la tunelo de la monto kreis novan eraon por la loka turismo. Por atingi 18 guberniojn de la subprovinco, ekde la subprovinca ĉefurbo Kangding, nun necesas nur duono de la antaŭe bezonata tempo. En la jaro 2002, la ŝosea klaso refoje altiĝis en la subprovinco, kaj realiĝis lum-kabla komunikado kaj ekfunkciis movebla telefonado. La moderna komunikado faris Ganzi membron de la tergloba vilaĝo. Ĉu en urboj aŭ vilaĝoj aŭ paŝtejoj, oni povas sin orienti ĉie pere de movtelefono.