• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-03 16:52:40    
Ekologia Ganzi, ĉarma edeno (2)

cri
Rilate al la kultura fono, la Ganzi-a Subprovinco havas la natur-dotitan superecon. La Ganzi-a Tibetana Aŭtonoma Subprovinco estas grava konsistiga parto de la regiono Kangba. En la longa historia evoluado, divers-naciecaj kulturoj kunfandiĝis ĉi tie, rezulte la Ganzi-a Subprovinco posedas la tibetan kulturon saman kiel tiu en aliaj tibetanaj regionoj, ankaŭ havas sian aparte karakterizan Kanba-kulturon kun distingiĝa indiĝena nuanco.

Intervjuate, vicestro de la Kultura Buroo de la Ganzi-a Subprovinco s-ro Renzhen Wangjie diris:

"Ĉi tie estas la hejmlando de Gesa'er, la originejo de la Amkanto de Kangding, la lulilo de la Kangba-kulturo, la centro de Jiarong-kulturo, la ĉeflinio de Antikva Vojo Chama kaj la kerno de Shangri-la."

Historie, Kangba-anoj tre adoris heroojn, pro tio aparte renomiĝis la gubernio Dege, la hejmloko de la heroo de la fama epopeo < Biografio de Reĝo Gesa'er >.

La fama Amkanto de Kangding faris Kangding lulilo de la amkantoj. Kangding de antikvece estas la politika kaj kultura centro de la Kangba-regiono, ankaŭ la centro de libera komercado inter hanoj kaj tibetanoj.

Aparte menciindas, ke la Sutro-presa Instituto de la gubernio Dege estas kultura trezorejo kun la plej multe da sutro-eldonoj, rafinita presado kaj bonega konservado de kulturaj relikvoj.

La gubernio Danba situanta ĉe la fonto de Dadu-rivero estas lulilo de la Jiarong-kulturo, kaj ĝuas renomon de "hejmlando de skulpturo", "belulina valo". Tie arbaras antikvaj kasteloj, bildecas montvilaĝoj kaj ĉarmas belulinoj.

En la moderna turismo, vojaĝo por la persona spertado pli kaj pli allogas turistojn. Oni ege deziras ĝui, ekster la laborado, ekskursan kaj ferian aktivadon tute liberan de la ordinara vivo, kaj sperti diversajn amuzojn en la natura ekologia medio.

Konsiderante pri tiu bezono, la Ganzi-a Subprovinco aranĝis tri gravajn itinerojn kaj kvar pitoreskajn vizitindejojn. S-ro Zejia'er, ĉefo de la oficejo de la loka turisma buroo, konigis:

"Laŭ la loka trajto, nia turisma afero prezentas la vojaĝon pri la natura ekologio kaj tiun pri la Kangba-kulturo. Unuflanke, ni aranĝis tri ĉefajn itinerojn, kiuj temas respektive pri la natura ekologio kaj naciminoritataj moroj en la orienta parto de la Kangba-regiono, pri ekskurso al pentrinda Shangri-la en la suda parto kaj pri la Kangba-kulturo en la norda parto. Aliflnake, ni perfektigas konstruadon de kvar pitoreskejoj, t.e. turisma vizitindejo de la kangba natura pejzaĝo kun la monto Gongga, glacirivero Hailuogou kaj termofontaro kiel la ĉefa enhavo, la vizitindejo de la kangba indiĝena kulturo kun la ĉina amkanta urbo, antikvaj kasteloj, tibetanaj vilaĝoj kaj belulina valo kiel la ĉefa enhavo, la vizitindejo de la natura ekologio de Shangri-la kun Yading-pitoreskejo kiel la ĉefa enhavo, kaj la vizitindejo de Kangba-kulturo kun la hejmloko de reĝo Gasa'er kiel la ĉefa enhavo."

Aparte menciindas la monto Gongga. En la tibeta lingvo ĝia nomo signifas: Nesuperebla kaj pura neĝmonto. Tie dense lokiĝas neĝmontoj, glaciriveroj, arbaroj, termofontoj kaj stepoj. Tieaj naturaj pejzaĝoj formis buntajn bildojn kaj kreis variajn biontajn profitfontojn, pro tio la loko estas titolita de en- kaj ekster-landaj fakuloj kiel genejo de mondaj specioj. En la glacirivera parko Hailuogou, primitivaj kaj sovaĝaj mirindaĵoj defias al la homa imag-povo. Tie estas hejmlando de sovaĝaj animaloj kaj vegetaloj, kiuj sin nombras respektive je pli ol 400 specoj kaj pli ol 4 880 specoj.

La monto Yading estas sankta monto de tibetana regiono kaj la animo de Shangri-la. Sur la vasta stepo tintadas riveretoj, kiuj kune kun neĝmontoj, glaciriveroj, akvofaloj, arbaroj kaj lagoj konsistigas ĉarman edenon.

Transformante la naturon, la homaro skribas sian historion, kaj en la evoluado ĉiu nacio heredas sian tradician kulturon. La alte tona kaj trene melodia kanto, solena ceremonio kaj plenverva danco de la tibetanoj reliefigas la riĉan kulturan fonon de la tibeta nacieco.

En la profunda montaro kaj densa arbaro de la okcidenta tereno de la provinco Sichuan, majeste staras altaj neĝmontoj, sterniĝas kuriozaj ravinoj, torentas longaj riveroj, vastas tapiŝeskaj stepoj punktitaj de ŝikaj floroj kaj spegulecaj lagetoj. Videblas ankaŭ ore brilaj temploj kun mistera tibeta budaismo. Ĉio ĉi formis la sorĉan Ganzi, vidindan kaj konindan tibetanan regionon de Ĉinio.