• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-03 19:56:52    
JARLIBRO 2004 APERIS

cri
Portreto de Cecil Charles Goldsmith, iama ĝenerala sekretario de UEA, malfermas la ĉi-jaran Jarlibron de UEA. La multjara prezidanto kaj nuna vicprezidanto de la Asocio, prof. Humphrey Tonkin, rememoras en ĝia antaŭparolo, kiel "Tiny" Goldsmith profunde impresis lin kiel 15-jaran junulon, kiu ĵus komencis lerni Esperanton. Konversacio kun Goldsmith fariĝis komenco de Esperanto-agado, "en kiu mi ofte pro entuziasmo tro alten celis, sed pro persisto foje sukcesis", skribas Tonkin retrorigarde en la Jarlibro 2004, 50 jarojn post sia eklerno de la lingvo. En la unua parto de la Jarlibro, eldonita ankaŭ aparte kiel Gvidlibro 2004, aperas adresoj k.a. informoj pri la organoj, instancoj kaj servoj de UEA kaj TEJO, same kiel pri landaj, fakaj, edukaj kaj kulturaj organizaĵoj, bibliotekoj k.a. establoj, sendepende de tio ĉu ili havas ligon kun UEA aŭ TEJO. Oni trovas ankaŭ la Esperanto-rezoluciojn de Unesko kaj la bazajn gvidliniojn de UEA pri informado pri Esperanto. Du trionoj el la 288-paĝa libro konsistas el la adresaro de la Delegita Reto de UEA kun 1783 individuoj en 92 landoj (1945 en 98 landoj en Jarlibro 2001, kiu laste enhavis detalan statistikon). Estas 53 ĉefdelegitoj (46), 984 lokaj delegitoj, 136 vicdelegitoj, 29 junularaj kaj 1337 fakaj delegitoj. Krome en Brazilo estas 5 regionaj delegitoj. La fakaj delegitoj reprezentas ĉ. 800 fakojn. Kvankam la nombro da delegitoj lastatempe emis malkreski, la Centra Oficejo antaŭvidas, ke ĝi denove kreskos por la Jarlibro 2005 kiel rezulto de planata kampanjo lige kun la laŭvica revizio de la Delegita Reto, kiu startos en oktobro. Duono de la delegitoj estas kontaktebla ankaŭ retpoŝte. En la ĉi-jara Jarlibro sian retadreson publikigas 1129 delegitoj, t.e. 63% el la tuta delegitaro. En kvin jaroj ilia nombro duobliĝis, ĉar en Jarlibro 1999 retadreson anoncis 572 delegitoj (29%). Jarlibro 2004 estas la unua redaktita de Roy McCoy. Ĝi estis presita kaj ekspedita en Slovakio. INSTITUCIO HODLER '68 La estraro de UEA en januaro-marto 2004 renovigis la estraron de Institucio Hodler '68. En ĝi nun troviĝas Gregoire Maertens, kiu de multaj jaroj estas ligita al tiu Institucio, Ilja de Coster, eksa estrarano de TEJO, Ivo Durwael, Ans Bakker ten-Hagen kaj Renato Corsetti. Temas pri estraro, kiu reprezentas ĉiujn tendencojn en la movado. Ĉi tiu nova estraro jam kunvenis kaj jam aljuĝis subvenciojn. Nun ĝi intencas relanĉi la tutan agadon de IH '68, konservante ĝian esencan trajton: IH '68 estas fondaĵo, kiu sekure konservas kapitalon kaj el la rento financas agadojn por Esperanto. Se vi interesiĝas kiel helpi la movadon finance pere de IH '68 (per donacoj, senrentaj kaj kunrentaj pruntoj aŭ heredaĵoj), bonvolu skribi al ĝia estraro ĉe la adreso de la Centra Oficejo de UEA.