• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-03 20:00:29    
Subvencioj por eduki E-instruistojn en Afriko

cri
En aprilo 2004 unuafoje estos disponigataj subvencioj de la nova fondaĵo "Hans", kreita pasintjare por subteni la edukadon de novaj Esperanto-instruistoj en Afriko. La fondaĵo estis starigita memore al Hans ten Hagen (Nederlando 1932-2003). Ĝian komencan kapitalon - 100 mil eŭrojn disponigis nederlandaj familioj ten Hagen-Renses kaj Bakker-ten Hagen. La regularon de la fondaĵo "Hans" oni povas trovi en la retejo uea.org, parto "Dokumentoj". Subteno por grava reta projekto La estraro de UEA unuafoje decidis doni aŭspicion por reta projekto. La informan kaj moralan subtenon de la Asocio havos volontula grupo, gvidata de Tim Morley, kiu celas esperantigi la programaron OpenOffice.org. Sekvas klarigoj pri OpenOffice.org kaj la agado pri ĝia esperantigo, preparitaj de Tim Morley: OpenOffice.org estas nekomerca, senpage distribuata programaro, kreata kolektive de volontulaj programistoj. Laŭ funkcioj ĝi estas tre simila al la konata oficeja programaro de Microsoft, t.e. Word, Excel, PowerPoint, ktp. Ĝi povas funkcii en pluraj operaciaj sistemoj, inkluzive Vindozo kaj Linukso. Interesiĝantoj povas elŝuti la programaron el www.openoffice.org aŭ aĉeti KD-on kontraŭ malgranda sumo ekz. ĉe la "Linux Emporium" (http://www.linuxemporium.co.uk/products/applications/#pid4523). La laboro estas ege granda, sed la efiko, kaze de sukceso estus vere signifa. Por sukcesigi la projekton oni bezonas pli da volontuloj. Por tio oni serĉas personojn, kiuj: · kapablas kompetente skribi en Esperanto · komprenas la anglan, ĉefe la prikomputikan anglan · havas komputilon (aŭ Vindoza, aŭ Linuksa) · kapablas instali programo(j)n en la komputilo · havos kelkajn horojn ĉiusemajne dum iom da tempo · deziras helpi esperantigi la programaron OpenOffice.org Des pli bone se ili ankaŭ: · havas grandtraigivan konekton al interreto · havas Novan PIVon, grandan (teknikan) vortaron anglan/Esperantan · jam tradukis programojn · jam uzis poEdit aŭ KBabel · povas/scias uzi grep · havas multe da libera tempo (!) Tamen tiuj lastaj petoj estas deziroj, ne bezonaĵoj. La sinanoncojn oni sendu al la adreso reto@uea.org Nova reta Katalogo de UEA Post plurmonataj preparoj estas malfermita por publika aliro la nova reta Katalogo de UEA: http://katalogo.uea.org. La nova Katalogo regule prenas la informojn el la datumbazo de la Libroservo de UEA kaj aŭtomate respegulas ŝanĝojn en ĝi. Interalie, oni tuj vidas, ĉu iu libro estas havebla aŭ jam elĉerpiĝis. La testintoj, partoprenintaj en la lasta etapo de la preparlaboroj, trovas ĝin oportuna kaj facila por la uzado. Oni laŭde mencias ankaŭ la aspekton de la Katalogo, kiu nun estas samstila kun la retejo UEA.ORG, kaj variajn serĉmanierojn, kiujn ĝi prezentas. Oni povas serĉi la varojn ne nur per la titoloj, la aŭtoraj nomoj kaj kategorioj, sed vokinte "aldonajn serĉkriteriojn" ankaŭ per la titolo de la eldonejo, vortoj en la priskriboj, lingvo, eldonjaroj kaj eĉ intervaloj de paĝonombroj kaj prezoj. Elstara servo de la Katalogo estas reta abonejo por la eldonataj kaj perataj de UEA E-gazetoj. En ĝi oni trovas titolojn de 39 E-periodaĵoj. Plia grava oportunaĵo estas ebleco liste trarigardi la enmetitajn en la Katalogon recenzojn kaj fari serĉadon laŭ iliaj titoloj, aŭtoroj kaj la tekstoj. La vizitantoj de la Katalogo povas mem kontribui al ĝia enhavo: aŭ per mallonga opiniesprimo, aŭ per propra recenzo por iu el la verkoj. Bone ellaborita kaj amikeca estas ankaŭ la menda sistemo, kiu prezentas al la vizitantoj ĉiujn necesajn ciferojn, aŭtomate kalkulas rabatojn, impostojn kaj sendokostojn. Restas kompreneble ankoraŭ multe da aldona laboro: momente en la Katalogo estas nur 20 recenzoj kaj nur tre malmultaj libroj jam havas bildeton de la kovriloj. La Katalogon preparis Andrej Grigorjevskij. Helpis, konsilis kaj testis: Ionel Onet, Dirk Bindmann, Joost Witteveen, Trevor Steele, Osmo Buller, Renato Corsetti, Ziko Sikosek, Boris Kolker, Claude Nourmont, Aleksandr Grishchenko kaj kelkaj aliaj. Bonvenon por viziti, rigardi kaj uzi!