• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-04 14:42:53    
Esperanta disko----Strika Tango-Civilizacio

cri

Lastatempe, mi ricevis la diskon titolitan "Civilizacio" el Vinilkosmo de Francio. Hodiaŭ mi aparte konigu al vi pri tiu nova disko kaj la rokbando "Strika Tango".

Estis iam duopo kiu amikiĝis dum mezlernejo en Buenos-Ajreso, ili unua rokbando nomiĝis Shangai. La rajoj fluis kiel montorivero kaj unu el ili fariĝis kuracisto, kaj la alia fariĝis ajnisto (Pancho Corrao) kaj trobadoro (Ale Cossavella).

Inter la sennombraj laboroj de La Ajnisto, li estris aron da monstroj. Tie li konatiĝis kun La Druido (Leandro Aceto). Ĉi tiu triopo muzikis kune por la unua fojo je la komenco de la jaro 2003.

La enkonduko de la disko diras, ke ekde la vigla interveno en 1999 de la argentina kantisto de Strika Tango, Alejandro Cossavella, kun la tiu epokaj Porkoj, oni povis pensi ke lia baza kaj vigla roko estas frukto de elekto, devige neinversigebla, por trakonduki la lingvon de Zamenhof trans la barilojn kaj blenditajn pordojn per klabofrapoj.

Tiu ĉi nova albumo estas verko profunde inda je esperanta interkultura inklino, kaj ĝia aŭtoro, kiu postulas kun insisto la utilon de projekto transe de la lingvaĵo, ne hezitis lasi registri la klavarojn, blovinstrumentojn, kaj kelkajn perkutilojn de muzikistoj el diversaj horizontoj je miloj da kilometroj de sai hejma cirklo.

Ne malpli ol 13 muzikistoj el pluraj malsamaj landoj partoprenis en la surbendigadon, kaj por fini, La Desertoj Dezertaj, neformala bando, travidebla kaj abstrakta, kiel Ale priskribas ĝin al ni humure, konkludas per 3 aldonaj titoloj la verkon kiu jam estas densa kaj ebriiga.

La albumo estas pompa, inspirita, saturita per la suno kiu vidis ĝin naskiĝi, kaj fariĝos tutcerte mejloŝtona referenco. kaj nun ni kune aŭskultu kaj aprecu!

Nun vi aŭdas kanton kun la sama titolo de la disko "Civilizacio". La kanto tekstas:

En tiu ĉi sovaĝa labirinto

Oni povas sin facile orienti.

Civilizacio kaj aliaj mensogoj.

Eble vi jam spertis tion.

La fajron vi povus ekbruligi

Kaj demeti elegante la vestaĵojn,

Plenigi la glasojn

Per suko de l'vinbero,

Kaj festi ĝis la mateno.

La sekva kanto estas aldona titolo de la disko, titolita Umi, prezentas La Desertoj Dezertaj.

Ĉiuj estas pretaj

Ĉirkaŭbraki vin

Sed vi, ja nur ludas, emas esti

Pace je la mar

...

Ĉia paca viv'

Ĉie vera am'

Ĉiuj amas umi

Pace je la mar'

Fine, bonvole aŭskultu la unuan kanton de tiu ĉi disko "La vivon varmigas la suno". Ajelandro Cossavella skribis antaŭ la kanto:

Kiel muzikisto mi esperas ke vi ŝatos kaj ĝuos la diskon.

Kiel esperantisto mi esperas ke ni ne forgesos ke la iniciatinto de nia lingvo havis alian projekton, ne malpli gravan ol la lingvan.

Kiel homarano mi esperas ke vi fartu bone kaj ke vi amu kaj ĝuu amon.

La kanto tekstas:

Amo, amo,

Ho! Sennacieca la amo,

Vivo, vivo,

La vivon varmigas la sun'

Duŝo, duŝo duŝo kaj rekta metodo

Maldormas la verda movad'

Amo, amo, ho! sennacieca amo,

amor' en la verda movad'.

Ankaŭ mi esperas, ke vi ĉiuj ĝuas la vivon, la amon kaj vivas pace! Mi esperas ankaŭ, ke muzikistoj de la bando daŭre ludos, same kiel skribito en la enkonduko de la disko.

Karaj amikoj, se vi volas plue koni pri la disko aŭ mendi, bonvole vizitu www.vinilkosmo.com. Nun finiĝis hodiaŭa programero. Koran dankon pro via aŭskulto!