• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-04 16:49:45    
Sinjoro Li

cri

Sinjoro Li venis al tiu liceo por viziti la lernejan estron sinjoron Pan. Lia apero forte surprizis multajn instruistojn kaj lernantojn: Kio? Ĉi tia estas tiu verkisto kaj artisto Li Yimo?

Ĉies okulojn frapis ne nur griza peza palto kaj du grizaj solidaj ledkestetoj, sed ankaŭ la stanga figuro, bruna vizaĝo kun hirta barbo kaj miopulaj okulvitroj eble tutajare ne purigitaj. Ĉi tiu 40-jara homo ŝajnis multe pli aĝa.

Vi trovus, ke tia aspekto antipodas kun lia talento, se vi legus kelkajn el liaj rafinitaj eseoj aŭ scius, ke la gazetaro titolas lin "La Plej Pura Artisto".

Per strange emocia tono li diris al estro Pan: "Ĉio mortis hieraŭ. Pan, mi havis tagan sonĝon. Hodiaŭ mi vekiĝis. Mi devas danki la japanajn rabistojn. Mi ankoraŭ ermitus, se ili ne vekus min per la bombardado." Tre rapide li parolis, rakontante tion, kiel lia naskoloko malvenkis en la rezistado kaj kiamaniere li fuĝis. Pli kaj pli ruĝis lia haŭto sur la elstaraj zigomoj. En la rakontado li paŭzis de tempo al tempo, ŝajne pro subita forgeso. Apenaŭ li ion rememoris, lia korpo maltrankvile ekmoviĝis kaj li haste daŭrigis.

La licea estro komprenis, ke la verkisto kaj artisto plenas de indigno. Tamen tiu isto montriĝis nur tre malpacienca kaj hasta, ne sciante fari eksplodigon pro tio, ke li kulturis sin jam ege paca kaj kvieta.

Rifuĝinte kun siaj edzino kaj filino li metis ilin en iun vilaĝon de la suda parto de la provinco Zhejiang kaj venis sola al sia malnova amiko sinjoro Pan.

"Sensence, ke mi kaŝu min kun la edzino en la vilaĝo. Mi do decidis labori en postfronta loko. Mi volas komenci mian novan vivon!"

Li jam anticipe sciis, ke belarta instruisto mankas en la liceo. Li do intencis plenigi la vakon per si.

"Aha!" Pan ridis, parte ŝerce, parte serioze. "Vi volas honori nian lernejon?"

Sinjoro Yimo solene stariĝis. "La nuna Yimo estas tute alia, ne la pasinteca Yimo! La pasinteca Yimo lernis de Tao Qian 1), sed la nuna Yimo estas Mo Di 2). Mi volas labori, mi volas min suferigi. Milionoj kaj milionoj da homoj suferegas. Sed mi… sed mi… Fakte la laboro de mezlerneja instruisto ne estas peniga. Mi pretas esti eĉ instruisto de elementa lernejo."

La estro ordonis malplenigi konvaleskigan ĉambron kaj doni ĝin al Yimo, ke ĝi estu ties dormoĉambro. Kaj sinjoro Yimo tiel komencis la novan vivon.

Li aliĝis al literaturarta rondo de la liceo kaj baldaŭ fariĝis ĝia reĝisoro. Li ankaŭ kontribuis per artikoloj al malgranda semajna gazeto. Li eĉ intencis krei propagandajn pentraĵojn.

Foje li instigis lernantojn. "Ni devas fari propagandon al ĉiuj homoj. Ni sciigu al la tuta mondo, ke nia Ĉinio estas honesta, grandanima kaj pacama." Liaj fingroj strange kaj malritme moviĝadis. "Sed niaj malamikoj – bestaj, malhumanaj! Ni batalas kaj luktas ne sole por nia patrolando, sed ankaŭ por la homaro."

Li malkviete paŝadis tien kaj reen en pentrada ĉambro, kvazaŭ serĉante ion valoregan. Lia tuta forto koncentriĝis en la dekstran manon kiu jen pugnigis sin jen disetendis la fingrojn. Brulis lia vizaĝo. Kaj io kurioza sentiĝis sur lia nazpinto, heroldante eksudon de larmoj.

La okuloj de lernantoj neniom deiĝis de lia vizaĝo. Dume li balais ilin per sia rigardo. Li sentis, ke knaro aŭdiĝas ĉe renkontiĝo de lia rigardo kun la ilia. Evite li paŝis al fenestro kaj aprecis ion ekstere dum 5 minutoj.

Aĉis vetero. Nigra nubo plumbis al la kapo. Korvoj tremis sur branĉoj, kontraŭ gela vento. Antaŭ la 17-a horo obskuro jam sterniĝis tra la lernejo. Frida fulmo fojfoje hakis la malhelan firmamenton, tremige kaj sombrige.

Sinjoro Yimo subite rememoris la naskolokon. Tiam, kiel ĉi-momente, li staris ĉe kabineta fenestro post laciĝo en laboro kaj aprecis miniaturecan ĝardenon. Kaj en la menso reaperis musko sur la fundo de orfiŝa cisterno. Musko tiel verda eĉ vintre.

"Devas flori jam la umeo," li flustris al si.

Li sendis rigardon al proksimaj lernantoj por percepti, ĉu ili suspektas lin pri la distriĝo. Li sobre atentigis al si: En la mizeriga epoko neniu sopiru al komforta vivo en la pasinteco.

Ĉi tie, tute nova medio. Ellasiĝis longa suspiro. Li sentis mankon de io en la nova cirkonstanco. Ankaŭ ian premon, tial nek mense nek fizike li povis vigliĝi. Eĉ tion, ke lia granda indigno por la homaro fariĝis ne vulkano, sed koagulaĵo morna kaj hirtiga…

Por eskapi el tia sento, li provis pensi pri io alia.

Aŭdiĝis ŝuŝo. Ies subrido aŭ mungo? Surprizite li turnis sin al la lernantoj.

"Ĉu vi faras pentradon en libera horo?" (Yizhi)

1) Tao Qian: Alinome Tao Yuanming (365-427), poeto naskita en la nuna provinco Jiangxi. Komence li prefektis. Sed poste, pro malkontento pri obskureco en la burokrata mondo, li rezignis la gubernatorecon kaj pasigis ermitecan vivon per verkado de poemoj.

2) Mo Di: Konata kiel Mozi (468-376 a.K.), pensulo kaj politikisto pledanta por bonfarado en socio kaj por egaleco inter homoj, ĉu burokratoj ĉu plebanoj.