• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-04 16:56:00    
Ĉina novelistino Luyin

cri

Am: Saluton! Ĉu vi konas ŝin?

Bu: Vian amatinon?

Am: Jes!

Bu: Gratulon! Ne forgesu min, antaǔ ol nupto okazos!

Am: Jam ne eble.

Bu: Kio? Ŝi vin forlasis?

Am: Forpasis!

Bu: Kondolencon! Kiam?

Am: Antaǔ 70 jaroj.

Bu: En 1934? Via praavino!

Am: Restas ŝia "Letero" pri tio, "Ĉu la Animo Estas Vendebla?" inter "Du Elementaj Lernantoj"; kaj pri "La Koro de Virino" kies "Ebura Ringo" estis portata de "Revenanta Sovaĝansero" al "La Patro" kiu dronis en "Tristo de Homo" pro "Fiasko de Profesoro Qin", ia "Malnova Amiko ĉe Strando" okaze de apero de "Spiritmara Tajdo" kaj...

Bu: Kaj vi puŝas min en labirinton. Kiajn nodojn vi faris!

Am: Mi eldiris titolojn de noveloj...

Bu: Vi jam kapablas akuŝi novelon?

Am: Ne mi, sed mia "amatino"...

Bu: Ha, via praavino!

Am: En la novelo titolita "Letero" ŝi priskribis tragedion de malriĉa knabino, kiu mortis tragike post kromedzinigo kaj turmentado al ŝi fare de loka tirano.

Bu: Ve, kompatinda knabino! Kiam tio okazis?

Am: Antaǔ 80 jaroj.

Bu: Kiom via "praavino" aĝis tiujare?

Am: Ŝi naskiĝis en 1898.

Bu: Tiam ŝi aĝis nur 26 jarojn?

Am: Jes ja!

Bu: Kaj pri kio temas la novelo "Ĉu la Animo Estas Vendebla"?

Am: Pri malfeliĉaj travivaĵoj de laboristinoj en ŝpinaĵa fabriko.

Bu: Kaj "Inter Du Elementaj Lernantoj"?

Am: Ne "Inter Du Elementaj Lernantoj", sed "Du Elementaj Lernantoj".

Bu: Diablo! Kiel mi povas scii!

Am: "Diablon ŝercon ne komprenas, vokite li venas".

Bu: Tio estas zamenhofa proverbo, mi scias, sed mi ne ŝercas. Mi pensas nur pri tio, kio povis okazi inter la du elementaj lernantoj.

Am: En tiu novelo la aǔtorino malkaŝis krimojn de militarista registaro...

Bu: Damninda ja tia registaro. Ĉu tio koncernis la du elementajn lernantojn?

Am: Certe. La militarista registaro sendis siajn soldatojn por buĉi elementajn lernantojn...

Bu: Pereu tia registaraĉo

Am: Jam! Jam antaǔ 55 jaroj.

Bu: Hura!

Am: Hura!

Bu: Kial vi papagumas?

Am: Mi ne pakumas! "Kio estas la homa vivo?" La demando fariĝis ĉeftono en la novelo "Tristo de Homo".

Bu: Kiel do?

Am: La verkistino, havante ardan maltrankvilon kaj fortan ĉagreniĝon, klopodis kaj klopodis...

Bu: Certe, se ŝi troviĝis en tia animstato. Ŝi klopodadis por forigi ĉion aĉan el la koro.

Am: Ŝi penis "rompi obsedan sonĝon de homoj kaj deŝiri maskon de ilia gajo"...

Bu: Ne kaprice teksu ion!

Am: Ne, sed ŝi mem diris tion!

Bu: Vi aǔdis ŝin elbuŝigi tiujn vortojn?

Am: Neniel eble! Mi legis ŝian novelon, en kiu ŝi tion skribis. Ŝi celis konduki legantojn al tio, ke ili la mondon malamu kaj abomenu.

Bu: Tiama mondo ja estis abomeninda pro putro de la reakcia registaro.

Am: Yaxia, heroo de la novelo, sin mortigis ne povante elteni ekscitadon de la medio kaj turmentadon de malsano.

Bu: Ho ve! Kial nepre fini mem la vivon?

Am: Eĉ pli ĉerke!

Bu: Kies ĉerko?

Am: Ne via, sed mia! Eĉ pli tragike kaj kompatinde!

Bu: Kiu pli kompatinda?

Am: Lishi en novelo titolita "Taglibro de Lishi".

Bu: Kio okazis al tiu "li" aǔ "ŝi"?

Am: Lishi! Lishi, nomo de la heroo de tiu novelo. Lishi ne povis tuj fini la vivon, trenante siajn tagojn en melankolio kaj afliktiĝo post diskrevo de iluzia sapveziko pri invertiteco, ĝis la Morto langvore alvenis.

Bu: Kaj lin lange voris. Ho ve, ve!

Am: Eĉ pli...

Bu: Eĉ pli tragike kaj kompatinde, ĉu ne?

Am: Eĉ pli elvokiva estis priskribado en novela kolekto de Luyin...

Bu: Ni babilas pri via amatino aǔ praavino. Kio koncernas tiun Luyin? Kiu do?

Am: Ni dialogaĉas ĝuste pri ŝi.

Bu: Ha ha!

Am: Luyin, pseǔdonimo de Huang Ying (1898-1934). En la infaneco ŝi...

Bu: En la infaneco ŝi jam verkis la novelan kolekton, ĉu ne?

Am: Ne! Sed infanece ŝi jam...

Bu: Lasu ŝian infanecon, sed revenu al tiu kolekto!

Am: Jen -- ĉiu fraǔlineto estis flor'

gaje petolanta kun amor',

sed fine dronanta en amar'

-- velkis kaj lotuso kaj nufar'...

Bu: Kial velkis kaj la lotuso kaj la nufaro?

Am: Sekiĝis la amora akvo. Kaj tiuj el la milda sekso ellasis, de tempo al tempo, suspiron kaj veon, kaj malespere anatemis pri "la fetora socio", "kota vivo", "homa egoismo". Jen kia grego da inetoj! Sed...

Bu: Sed sufiĉe lumetas la versokvaro. Tio signifas, ke via "amatino" siatempe estis ne nur novelistino, sed ankaǔ poetino...

Am: Ne ŝi, sed mi elrulis la 4 versojn.

Bu: Vi? Hi hi! Eĉ vi, ŝtipo iĝis poeto?

Am: Dankon!

Bu: Poteto!

Am: Gargaru! Laǔ mia scio, ni jam scias ion; ni ja scias, ke ni jam ion scias; ni scias ankaǔ, ke ni ankoraǔ ion alian ne scias, tio ĉi signifas, ke ni scias ke ni ankoraǔ ne scias iujn aferojn, sed tiom malpli ke ni ne scias, ke ni ne scias kiujn aferojn ni ne scias; kion ni ne scias tion ni ne scias...

Bu: Ho ve ve ve ve!

Am: Jam ne tiom veadu! Kio veinda, kiam ni vivas feliĉe en la nova epoko de la reformado kaj malfermo, de la socialisma modernigado?

Bu: Mi ellasis la veojn pri tio ke, anstataǔ diri ion pli gravan pri tiu verkistino, vi elrulis tiom da scioj kaj nescioj, tordante la langon.

Am: En sia infaneco Luyin jam tre amis literaturon, meditis pri la homa vivo kaj, de tempo al tempo, notis siajn penson kaj senton. Ŝi verkadis en la formo ofte de taglibro aǔ letero, kun lingvaĵo simpla, trafa, forta kaj facile komprenebla, tamen mankis rafinado, subtiligo kaj struktura striktigo.

Bu: Kaj?

Am: Kaj mi jam devas foriri.

Bu: Kien? Al via amatino?