• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-04 20:12:24    
Elektroŝpara stato en Filipinio

cri
En alt-temperatura kaj mult-pluva Filipinio, la jarmeznombra temperaturo estas 27 celsiaj gradoj, Filipinio ofte troviĝas en elektrouzadaj premhoroj, tial la elektra ŝparado vere estas malfacila. La bazoj de filipina industria kaj energia ekspluato estas relative malbonaj, produktado de elektro baze dependas de fajrpovo (karbo kaj fuzaĵa oleo), tervarmo kaj hidraŭlika povo, kaj postiĝas respondaj elektroenergiaj bazaj instalaĵoj, la livera povo estas limigita, tial elektrolivero ne povas kontentigi la postulon, ĝis nun preskaŭ 38% de tutlandaj familioj ne havas elektron. La filipina registaro antaŭkalkulis, ke de 2002 ĝis 2012, la postulo pligrandiĝos je 7,6%, sed laŭ la nuna povo de elektra produktado, post 10 jaroj mankos 4 000 bilionovattoj da elektrolivero.
De 1989 ĝis 1992, Filipinio travivis seriozan elektran krizon, ĝis nun la halto de elektro je 8 horoj ĝis 10 horoj timigas filipinojn. Por eviti reaperon de la historio, en 1993 la filipina registaro lanĉis energioŝparan movadon nomatan "energia patrolo", kaj elektra ŝparado estis grava enhavo de la movado.
Unue, la elektroenergia fako de la filipina registaro disvolvis elektroŝparan propagandon kaj spuran kontrolon en diversaj urboj kaj urbetoj. Familiaj virinoj kaj subulinoj---"homoj kiuj decidas familian elektrouzadon" estas la ĉefaj objektoj. Oni proponis ke ili uzu malalta-vattajn lampoglobojn en domo, ofte purigu lampoglobojn, uzu nigra- blankan televidilon, kies elektrokonsumo estas malpli alta ol tiu de kolora televidilo, kaj tiel plu.
Due, la registaro stimulis ke industriaj kaj komercaj entreprenoj, kies elektrokonsumo okupas 2/3 de la tutlanda elektrokonsumo, propre instalas generatorojn. La industria kaj komerca fakoj realigis premiajn rimedojn por entreprenoj, kiuj ĉiutage produktas elektron pli ol 8 horojn aŭ produktas elektron en elektrouzadaj premhoroj. Cetere, oni organizis kurson, instruis al industriaj kaj komercaj personoj altigon de elektrouzada efiko kaj redukton de kosto.
Fine, por lernantoj---estonta elektrouzada "nova forto", la registaro ne ignoris elektroŝparan edukon. Laŭ difino, lernantoj devas koni elektrometron, ĉiutage ili ricevas raportan karton el lernejo, ili registras kvanton de konsumita elektro kaj kontrolas elektran ŝparadon de familianoj.Kompreneble, elektra ŝparado estas grava, sed la plej baza kaj plej efika metodo estas altigo de efiko de elektraj produktado kaj uzado. Nun per akcelo de interna scienc-teknika disvolvo kaj internacia kunlaboro, Filipinio serĉos pli raciajn kaj progresintajn elektroproduktajn rimedojn por malfermi fonton.