• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-04 20:16:16    
Elektroŝpara stato de Francio

cri
Laŭ statistiko, en la lastaj 20 jaroj, duobliĝis elektra konsumo de francaj familioj, energia konsumo de civilaj loĝaj konstruaĵoj okupas 45% de franca totala energia konsumo kaj ellasita varmĉambra gaso el la konstruaĵoj okupas 25% de franca totala kvanto de ellasita varmĉambra gaso. En la lastaj jaroj, la franca registaro alprenis rimedojn por forte disvolvi energioŝparan konstruaĵon, kaj plibonigis domajn strukturojn kaj utiligis naturajn energiojn por atingi la celon de elektra ŝparado kaj media protektado.
Por malnovaj domoj oni devas forigi energiomalŝparan breĉon, kaj por novaj domoj, oni devas altigi energiouzadan efikon. Tio estas la energioŝpara orientilo de Francio en la lastaj jaroj.
Por altigi energiouzadan efikon, en januaro de 2000, Francio plenumis la "planon de tutlanda ago por preventi klimatan ŝanĝiĝon", kaj en decembro de 2000, Francio ankaŭ ellaboris la projekton pri "tutlanda ago por plibonigi energiokonsuman efikon." Por oportuni konsulton, la Buroo pri Media kaj Energia Administrado instalis "energian informan stacion" en diversaj lokoj. Lokaj registaroj, individuaj komercistoj, malgrandaj entreprenoj kaj loĝantoj povas kontakti la stacion, ricevi senpagan servadon kaj koni energian efikon de konstruaj materialoj kaj projektoj.
Samtempe, la franca Buroo pri Media kaj Energia Administrado esploris malnovajn konstruaĵojn kaj trovis multajn kompletigeblajn energiajn breĉojn. Sed ekzistas diferencoj en tiuj konstruaĵoj, kaj interalie kelkaj estas trajtaj konstruaĵoj, kiuj ne povas esti senpripense ŝanĝataj, tial la buroo intime kunlaboris kun lokaj registaroj kaj difinis rekonstruan planon por konstruaĵoj.
Por stimuli homojn sufiĉe utiligi novajn energiojn en konstruado de domoj, la franca registaro liveras monhelpon al instalaĵoj de bioenergio, sunoenergio, ventoenergio kaj aliaj novaj energioj.
Francaj sunoenergiaj riĉfontoj estas sufiĉaj, en 2000 la franca registaro lanĉis "sunan agon" pri uzado de sunoenergia akvovarmiga maŝino. Por propagandi kaj stimuli konsumantojn uzi sunoenergian akvovarmiga maŝinon, ĉiujare francaj lokaj registaroj kaj la Buroo pri Media kaj Energia Administrado asignas specialan sumon por kulturi instalistojn kaj riparistojn kaj porti 30% de aĉeta kaj instala kosto. En 2006 la franca registaro realigos la celon, instali 30 mil sunoenergiajn akvovarmiga maŝinojn.Cetere, la franca registaro stimulas ankaŭ studadon de konstruaj energioŝparaj novaj teknikoj. Laŭ plano de "tutlanda ago por plibonigi energiokonsuman efikon" oni ekspluatos 24 konstruajn energioŝparajn novajn teknikojn de 2002 ĝis 2004, la registaro donas tutsuman stud-ekspluatan kapitalon al elektitaj homoj kaj helpas ilin en teknika uzado kaj merkatigo.