• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-05 10:12:43    
Loĝantoj en Shangrila (foto)

cri

Aŭtobuso por longa vojo de la gubernioj Kangding al Daocheng ekiris je 15 minutoj post la 6-a horo matene. La vojo ĝenerale estas peniga, kvankam distanco estas nur 400 kilometroj, tamen almenaŭ per 14 horoj oni povas plenumi tutan veturon. Penigo kaj malfacilo estas imageblaj. Dum vojaĝo, ni kelkfoje superpaŝis montojn altajn je 3 800 metroj super la marnivelo. Unue videblas alpaj plantoj, mont-fontoj kaj ŝtonaj domoj de tibetanoj, iom post iom tiuj pejzaĝoj foriĝis kaj nur restas neĝ-kovritaj montoj kaj kalvaj ŝtonegoj.

Piedirante sur tia vojo, oni facile sentas saman penigon kiel voj-riparistoj kaj tieaj loĝantoj. Loĝantoj en altebenaĵo pro maloportuna trafiko malmulte interfluas kun la ekstera mondo. Ili havas purpuran haŭton pro pika sunbrilo kaj kuiras sekalajn farunaĵojn, gruntbovaĵon kaj buteran lakton kiel ĉefajn manĝaĵojn. Ili loĝas en etaĝdomo konstruita el ŝtonoj. La supra etaĝo estas destinita por homoj kaj la malsupra por brutoj. Por konservi varmecon, tibetanoj konstruas domon kun malgrandaj fenestroj, tial domo ĝenerale estas malluma.

Ili ĝuas simplan vivon, laborante tagmeze kaj ripozante nokte. Multaj familioj loĝas en montregiono de generacio al generacio kaj eĉ ne eliras la regionon. Nun elektro-linio estis starigita kaj spekto de televidaj programoj fariĝis iliaj ĉefaj amuzoj.

Vilaĝo Yading en la gubernio Daocheng estas loka ĉefa pitoreskejo kun bileto je 128 juanoj pokapa. Mi demandis tibetan ŝoforon Zhongyongciren, en Tibeto troviĝas kelkaj temploj kun multekosta bileto, ĉu tibetanoj povas eniri per pli favora bileto-prezo ol tiu pagita de la han-a. La ŝoforo malsamopinie diris, ke eniro de la han-naciaj personoj celas viziti pitoreskejon kaj tibetanoj pilgrimas kunportante multe da mono kaj varoj por kontribui al templo. La prezo kelk-oblas ol enira bileto pagita de la han-a.

En pejzaĝo Yading troviĝas ĉefaj vidindaĵoj--- tri neĝkovritaj montoj: Xiannairi, Yangmaiyong kaj Xianuoduoji. Por tibetanoj, la tri montoj estas sanktaj kaj ĉiujare ili kondukas religian aktivadon ĉirkaŭ la tri montoj.

Enirinte en pejzaĝon Yading, mi luis ĉevalon. Tibetanoj rigardas ĉevalon kaj hundon kiel siajn amikojn kaj ne manĝas ilin. Mastro Gesangyangzong dorlotas sian ĉevalon kaj malpermesas min rajdi sur ĝi kunportantan pakaĵon. Ŝi eĉ mem surŝultigis la pakaĵon.

Survoje Gesangyangzong eksentis kapdoloron kaj mi donis al ŝi mian medikamenton. Estas surprize, ke ŝi eĉ ne komprenas la tibetan lingvon sur pako de la medikamento. Post nelonge ni atingis montpiedon de Xiannairi. La unuataga ekskurso finiĝis kaj ni loĝis en Chonggu-templo.

Nun Chonggu-templo estas en riparo kaj multaj tibetanoj aliĝis al tio. Ili rigardas partoprenon en la laboro kiel honoron kaj ne havas ajnan enspezon.

Formetante pakaĵon, ni aŭskultis, ke poste iu budho venos ĉi tien. Tuj kolektiĝis tibetanoj kaj turistoj kiuj loĝis en la Chonggu-templo. Sekvis Budho kiu estas 7-jara lamao. Ĉelokaj tibetanoj viciĝis kaj atendis lian kareson.

En la dua tago, post 2-hora marŝado, ni venis al montpiedoj de aliaj 2 sanktaj montoj. Grandioza monto Xianuoduoji kaj gracia monto Yangmaiyong. En tia loko kun maloportuna trafiko, mi renkontis iun fremdulon. Pro scivolemo, mi babilis kun li:

"Mi nomiĝas Allen Johnson el Anglio. Kvankam mi restas en Daocheng nelonge, tamen mi pensis, ke Shangrila estas mistera loko, precipe en mateno, la suno leviĝas ĉe neĝkovrita monto. Estas mirinde kaj ankaŭ tibetanoj fervoraj kaj gastamaj. Estas videble, ke ilia vivo estas feliĉa."

Reveninte, fraŭlino Suonazhouma filino de mastro Gesangyangzong akompanis min. Suonazhouma estas dek-kelk-jara kaj same kiel ŝia patrino ne lertas en parolo de la komuna parollingvo. Estas strange, ĉu en lernejo geknaboj ne havas ŝancon lerni la komunan parollingvon? Babilante kun ŝi mi scias, ke ŝi estas 13-jara kaj lernas en nur 2 jaroj. Ŝia patrino estas nur 30-jara.

Suonazhouma ŝatas babili kun aliaj homoj kaj dum revena veturo ni interbabilis multe. Miaj kunportataj fotiloj kaj MD allogis ŝin. Suonazhouma diris al mi:

"Nia familio havas 3 ĉevalojn, 1 mulon kaj 6 gruntbovojn. Mi estas 13-jara kaj mia malpliaĝa fratino 9-jara. Ni kune vizitas elementan lernejon."

Prezo por lui ĉevalon je 2 tagoj estas 130 juanoj kaj inter ili 13 juanoj estis transdonita al ĉeloka administra buroo. Restas 117 juanoj por Suonazhouma-familio. En la vindindejo ne troviĝas multaj tiaj familioj okupiĝantaj pri tiu komerco, tial konkurenco ne estas furioza. Cetere en la estonta periodo pli kaj pli multaj homoj ekskursos ĉi tien kaj ankaŭ la loka registaro havas planon konstrui aerodromon. Kredeble tieaj loĝantoj povos ĝui pli kaj pli kontentigan vivon.

Reveninte al gubernia urbo, mi loĝis en hejmo de tibetano Dunzhuduoji. La familio estas pli riĉa, posedante belan ŝtonan domon valorantan je pli ol 300 miloj da juanoj. Iu ŝanhaja junulo Bao Wenqi prenis kelkajn ĉambrojn por konduki turisman akcepton. Bao Wenqi ankaŭ alportas novan koncepton al tibetanoj. Dank' al lia iniciato, Dunzhuduoji kaj lia bofilo konstruis necesejon por turistoj kaj tieaj loĝantoj.

Hejmo de Dunzhuduoji situas apud fonto de gejsero kaj per la avantaĝo li funkciigis gejseran banejon kaj tio allogas multajn turistojn. Mi loĝis du tagojn kaj ĉiutage pli ol dek homoj veturis tien por ĝui la gejseran banon. Cetere akvo estas senpaga. Do kredeble enspezo estas kontentiga.

Familio de Dunzhuduoji havas ses homojn, kiuj estas gepatroj, pliaĝa filino, bofilo, malpliaĝa filino kaj nepino. Mastrino diris al mi, ke pasintece pro malriĉeco mankis ŝancoj al ŝiaj edzo kaj pliaĝa filino viziti lernejon. Nun la pliaĝa filino restas en hejmo por helpi funkciigon de la gejsera banejo kaj la malpliaĝa filino vizitas lernejon. Ankaŭ bofilo Louzong estas paŝtisto, ne havante fiksan okupiĝon. Mastrino diris:

"Antaŭe nia enspezo venis de planto kaj nun ĉefe dependas de la gejsera banejo. Ni lukras 50 milojn ĝis 70 miloj da juanoj en ĉiu jaro."

Vagante mi trovis, ke iu knabino ĉiam laboras. Mi demandis ŝin:

"Hodiaŭ vi ne bezonas viziti lernejon?"

"Mia malpliaĝa fratino faras tion kaj mi forlasis lernejon."

"Kio? Do vi estas pliaĝa filino kaj la bebo estas via?"

"Jes."

"Do kiom da jaroj vi havas?"

"20"

20-jara, tiel juna patrino! Tieaj loĝantoj klarigis al mi, ke en la pasinteco tibetaj fraŭlinoj 16-jaraj povis edziniĝi kaj en la lastaj jaroj 19-jaraj.

Filino Lazhen 20-jara fariĝis patrino kaj oni povas dedukti, ke mastrino estas probable 40-jara. Homo en 40-jara aĝo havas sian nepinon, posedante grandan domon kaj stabilan enspezon kaj familia ĝojeco kaj materia bezono kune realiĝis. Mi pensis, ke tia vivo estas nerealigebla en metropolo.