• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-05 20:56:48    
Tibeto plifortigos la medio-protektadon 

cri

Pli kaj pli multaj turistoj vizitas Tibeton kun la deziro vidi la plej bluan ĉielon kaj la same bluan sanktan lagon de la mondo. Ili trovis, ke la aero kaj akva medio vivtenantaj la homan vivon jam estas en la ekstreme bona kvalito en Tibeto. De la lastaj jaroj por teni la naturan ekologian medion bona samtempe kun la disvolvo de la ekonomio kaj turismo de Tibeto, la loka registaro plenforte plifortigas la medi-protektadon.

Tibeto situas en altmalvarma zono, la averaĝa marnivelo superas 4 000 metrojn. Ties ekologia medio estas tre malfortika; se estus damaĝata, ĝi do malfacile restariĝus. Tial la media protekto de Tibeto estas aparte atentata. Estro de la Mediprotekta Buroo de Tibeta Aŭtonoma Regiono sinjoro Chen Xianshun diris:

"Nun, la medio de Tibeto estas ĝenerale bona, multaj terenoj estas ankoraŭ ne ĝenataj de la homa agado."

Tamen, la tibeta Mediprotekta Buroo estas zorgema pri aperontaj problemoj en loka ekologia medio. Laŭ konigo, antaŭnelonge, la Mediprotekta Buroo plenumis la enketadon pri la mediprotektado de la tuta regiono, kaj surbaze de la enketado faris dividon laŭ la ekologiaj funkcioj. Nun en Tibeto oni jam starigis 19 naturajn parkojn, kun protektata areo je pli ol 400 mil kvadrataj kilometroj, okupanta 1/3 de la areo de la tuta regiono.

Nun, en Tibeto, parolante pri la ekonomia disvolviĝo, oni nature tuŝas mediprotektadon. La protektado estas sufiĉe atentata. Ĝenerale, antaŭ ol funkciigi programojn pri grandaj inĝenieriaĵoj, oni varbas proponojn de mediprotektaj fakoj, la lastaj jam partoprenas en la sinteza decidado de la ekonomia konstruado. Por tiuj programoj, kiuj eble influos la ekologian medion, la registaro ne nur faras mediprotektan projekton antaŭ la funkciigo, sed ankaŭ petas koncernan fakon fari leĝplenumadon en la praktikado de la programoj. Sinjoro Chen diris:

"Ni alprenas iujn preventajn rimedojn al novaj poluciaj fontoj, kaj faras regadon super entreprenoj, kiuj kreis polucion. Ni faras la duflankajn laborojn laŭ la Leĝo pri Takso de la Media Influo. Ekzemple, ni faris gravitan kontroladon super la inĝenieriaĵoj Qinghai-tibeta Fervojo, Qinghai-Tibeta ŝoseo kaj alprenis iujn gravitajn rimedojn."

Laŭ konigo, la nuntempe konstruata Qinghai-Tibeta fervojo konsumis pli ol 1,2 miliardojn da juanoj de renminbi en mediprotekta inĝenieriaĵo, tio estas la plej alta rekordo en la historio de la ĉina fervoja konstruado. Oni elektis fervojan linion for de terenoj de sovaĝaj animaloj. Por ne damaĝi la herbon, humidan teron kaj aliajn naturajn mediojn, oni planas multe konstrui pontojn anstataŭ pavimi samtempe vojon, Tibeta Aŭtonoma Regiono jam havas pontojn kun totala longo je 13 kilometroj por Qinghai Tibeta Fervojoj.

De la lastaj jaroj, kun vastiĝo de urba konstruado, la mediprotekta fako de Tibeta Aŭtonoma Regiono plifortigas ĉiutagan kontroladon pri medio kaj sinsekve starigis mediajn kontrolajn staciojn en Lasao, Rikaze, Changdu kaj aliaj urboj. Tiuj kontrolaj stacioj faras regulajn kontrolojn al la aera kvalito de urboj kaj la media bruo de urbaj kvartaloj. Tiuj kontroladoj liveras konfidindan informon al la tuta socio por koni la aeran kvaliton de Tibeto. Samtempe, diversaj lokoj kaj fakoj de Tibeto respektive plifortigas la protektadon super paŝtejo, natura arbaro, sovaĝaj animaloj kaj plantoj, aktive kondukas preventon kontraŭ dezertiĝo kaj terkonservadon. Dank` al efika protekto al tibeta riĉfontoj de naturaj arbaroj, plantado kaj forstumado, la arbara amplekso senĉese pliiĝas. En la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento, la arbara amplekseco estis malpli ol 1%, tamen nuntempe leviĝas ĝis 6%.

En Shannan-regiono de Tibeto oni grandmezure plantis artefaritan ŝirman arbaron en la suda flanko de la rivero Yaluzangbu. Estro de Forstuma Buroo de Shannan sinjoro Huang Yong diris:

"Dank` al 20-jara klopodado, ni konstruis ĉe la rivero Yaluzangbu artefaritan ŝirman arbaron longan je 50 kilometroj kaj areantan je 300 muoj. Dank `al la grandarea forstumado, la akvo de la rivero Yaluzangbu estas pli klara ol antaŭe, kaj ne plu estas ventopolvo."

Pasintece, la ŝoseo de tibeta Gongga-Aerodromo al la regiono Shannan estis ofte kovrita per ventosablo. Nun, grandskala plantado kaj forstumado faras la ŝoseon senĝena. La ŝirma arbaro ne nur ludas rolon preventi venton kaj firmigi sablon, teni akvofonton, kulturi akvofonton kaj protekti agron, sed ankaŭ estas belega pejzaĝo ĉe la bordo de la rivero Yaluzangbu.