• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-06 16:02:16    
Tradiciaj festoj de Tibet-nacio(1)

cri

Tibeta Novjara Festo

Tibeto en la antikveco ne havis kalendaron kaj prenis floradon de persikarboj kiel komencĝon de nova jaro. La nuna kalendaro aperis en la 1027-a jaro. La Novjara Festo estas la plej solena festo de la nacio kaj en tiu festo oni reciprokas saluton kaj bondezirojn.

En la lasta monato de la jaro la tibetnacianoj sin okupas pri preparado por la Novjara Festo. Ili maceras sekalajn grajnojn en pelvo por oferi ilin al budho en la Novjara Tago. Ili faras frandaĵojn el butero kaj faruno, faras novajn vestojn kaj purigas la loĝejon. En la malnova urboparto kaj kamparo oni pentras sur muroj bonauguraj diversajn bonaugurajn bildojn per kalko, blanka lako au sekala faruno. Iuj pentras skorpion por fortimigi herezajn objektojn.

En la lasta vespero de la jaro oni manĝas farunajn buletojn en signo de forpelo de diabloj. Farante buletojn, dommastrinoj kutime enmetas malgrandajn objektojn. Kiu akiros buleton kun la enmetita objekto, tiu estos gratulata de la aliaj, ke li estos feliĉa en la nova jaro.

Frumatene de la Novjara Tago maljunaj rakontokantistoj kantas por beno. Kaj nun oni disaŭdigas tian rakontokantadon per magnetofono. La nacianoj metas sekalajn ĝermojn, ŝafkapon kaj bombonojn en budhan niĉon au ŝrankon. Ili vestas sin per novaj vestoj, sidas sur novaj kusenoj kaj frandas "feliŭigan manĝaĵon" el nuksoj, butero kaj sukero. Poste grandaĝulo alportas kuban ujon kun grajnoj, kaj la ĉeestantoj lauvice pinĉas kelke da grajnoj kaj ĵetas ili en aeron kaj metas kelke da grajnoj en la buŝon. Tiam la grandaĝulo salutas la tutan familion kaj la aliaj esprimas al li bondezirojn. En la unua tago oni ne intervizitas. Oni komencas viziti en la dua tago de la nova jaro. Intervizitado daŭras duonmonaton.

Granda Alvoka Ceremonio

Ĝi estas la plej solena religia festo de Tibeto. Ĝi originis en 1409, kiam Congkapa, la fondinto de Gelug-sekto de lamaismo kaj religia reformisto, faris preĝadon en Lhasa. Dum tiu tempo 20 mil lamaoj de la tri grandaj temploj de Tibeto kolektiĝas en Jokhang-templo por preĝi al Ŝakjamunio kaj partopreni en ekzameno por la titolo Gebŝes.

Festo de Printempa Semado

En tiu festo oni jungas junan bovon, por ke ĝi lernu plugi en kampo. La festo ne havas regulan daton, sed en la unua monato de la jaro. 3-4 tagojn antau la festo la kamparanoj devas pretigi sekalan vinon kaj ornamaĵojn por la tirbestoj. Ĉe sunleviĝo en tiu tago, virino naskiĝinta en jaro de simbola besto sama al tiu de la kuranta jaro kaj kelke da maljunaj kamparanoj en festaj kostumoj kunportas vinon, teon, flagon kun sutroj kaj incensujon al la kampo, kie oni komencas plugadon, por kulti teran dion kaj agrikulturan dion. Post tio ili reiras en la vilaĝon, kaj ĉiuj vilaĝanoj en novaj vestoj venas al la kampo kondukante tirbestojn. Ili sidiĝas sur la tero kaj ĝuas teon kaj vinon. Post tio kelke da viroj bruligas incenson, starigas flagojn kun sutroj, laute kantas odon kaj kultas diojn por fari provan plugon. Kutime ĉiu familio alkonkukas paron da bovoj kaj la dommastrino prezentas vinon trifoje al la ĉielo, ŝmiras la frunton de la bovoj trifoje per butero por esprimi peton de feliĉo. La virino naskiĝinta en jaro de simbola besto sama al tiu de la kuranta jaro dissemas la unua kaj post tio komenciĝas printempa plugado. Post la ceremonio oni kutime faras konkurson de kurado kaj atletikon.

Ĉevalkonkurso de Damxung

Ĉevalkonkurso de Damxung komenciĝas en la 10-a de la sepa monato lau la tibeta kalendaro kaj dauras tri tagojn. Origine oni okazigis ĉevalkonkurson por celebri riĉan rikolton, fari foiron kaj amuzadon. Poste oni faras religian aktivadon dum la ĉevalkonkurso. La ĉevalkonkurso de Damxung inkluzivas ĉevalkonkurson, arkpafadon kaj varieteon.