• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-06 16:02:09    
Tradiciaj festoj de Tibet-nacio (2)

cri

Dama-festo de Gyangze

La festo havas historion de pli ol 500 jaroj. Dum Saga-dinastio la suvereno Paba Sangbu ĝuis altan respekton de la popolo. Post lia forpaso la disĉiploj ĉiujare okazigis ceremonion por rememorigi lin. Sed poste la tradicio estis rompita de militado. En la 1408-a jaro lia filo Gongsang Raopa heredis la tronon kaj restauris la kultadon. De la 10-a ĝis la 17-a de la kvara monato de tiu jaro li aranĝis preĝadon, kultadon kaj diversajn amuzadojn en forta religia signifo. En la 1447-a jaro suvereno Zhaxi Raodan aldonis al la kultado rajdkonkurson, arkpafadon, tibetan operon kaj varieteon. Kaj la tradicio dauris ĝis nun.

Bano-festo

Bano-festo okazas de la 6-a ĝis la 12-a de la sepa monato lau la tibeta kalendaro. Mito diras, ke antau longe malofta epidemio atakis Tibeton kaj multe da homoj kaj brutoj estis pereigitaj. Avalokiteŝvaro sendis 7 feinojn porti 7 botelojn da magia akvo el la ĉiela lago, ke ili verŝu la akvon en ĉiujn riverojn de Tibeto. Tiunokte la tibetanoj vidis en sonĝo, ke marasma knabino kun vundoj kaj cikatroj tra la tuta korpo sin lavis en rivero kaj resaniĝis post elakviĝo. La tibetanoj tuj imitis tion kaj banis sin en akvo. De tiam formiĝis la kutimo baniĝi en rivero en sep tagoj fine de somero kaj komence de autuno, kiam steloj brilas sur la ĉielo. En tiuj 7 tagoj ĉu viroj ĉu virinoj, ĉu junaj ĉu maljunaj, ĉu urbanoj ĉu paŝtistoj, ĉiuj venas al riveroj au lagoj por sin bani. Ili starigas tendojn, sternas tapiŝon, amuziĝas kaj naĝas en akvo. Tagmeze ili havas piknikon el sekala vino kaj butera teo. Kiam subiras la suno, ili revenas hejmen tre kontentaj.

Lanterna Festo

La festo okazas en Lhasa en la 15-a de la dua monato lau la tibeta kalendaro. En tiu tago lamaoj kaj laikoj faras diversajn oferaĵojn el kolorigitaj buteroj kaj montras ilin sur bretaroj ambauflanke de Jokhang-templo. En nokto oni lumigas lanternojn ornamitajn per abundo da figuroj de floroj, feoj, birdoj kaj bestoj. La rigardantoj kantas kaj dancas sub la lanternoj ĝis tagiĝo. Oni diras, ke ĉar tiu tago estas dato de budhiĝo de Congkapa, fondinto de la flava religio, nome Gelug-sekto de lamaismo, ĉiuj familioj bruligas buterajn lampojn sur sia tegmento, recitas sutrojn kaj preĝas por rememorigi lin.

Jahurta Festo

La Jahurta Festo estas grava festo de tibetanoj. En la pasinteco, kiam budhistoj revenis de memkulturado en templo sur monto, iliaj familianoj kaj parencoj iris al la monto por bonvenigi ilin. Revenvoje oni frandis jahurton, kantis kaj dancis. La festo originis antau la 17-a jarcento, kaj tiam la festo estis ekskluzive religia. Congkapa difinis disciplinon por la disĉiploj, ke en somero ili memkulturu en ĉambroj. Ĉar somero estas plej vigla sezono de animaloj kaj homa aktivado eksterdome hazarde vundus ilin. La tabuo dauras ĝis la fino de la sesa au komenco de la sepa monato lau la tibeta kalendaro. Kiam la tabuo estas nuligita, la religiuloj forlasas la templojn, ĝuas frandaĵojn inkluzive de jahurto donacitajn de laikoj kaj senzorge sin distras.

Wangguo-festo

Ĉi tiu festo sen regula dato dauras 1-3 tagojn por peti riĉan rikolton. La festo havas historion de pli ol 1500 jaroj. En la festo kamparanoj sen distingo de aĝo kaj sekso, vestitaj per festaj vestoj, ĉirkauiras la kampojn tenante en manoj sekalajn spikojn, bibliojn kaj kolorajn flagojn. Portante pagodforman stakon da sekalaj kaj tritikaj spikoj ornamitan per blankaj silkaj rubandoj, la ceremoniantoj kantante ĉirkauiras la kampojn en akompano de tamburado kaj gongado. Post la ceremonio oni ripozas apud rivero au en arbaro por ĝui buteran teon kaj sekalan vinon kaj sin amuzas per kantado kaj dancado. En iuj lokoj oni aranĝas ĉevalkonkurson, arkpafadon, akrobataĵojn kaj tibetan operon. La feston sekvas tuj intensa autuna rikoltado.