• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-06 18:22:09    
Du pigoj en mia hejmo

cri

Enpashinte en la hejmon post laboro, mi tuj dronis en etoso de varma pepado de birdo: tio estas gaja hurao de la du pigoj en mia hejmo. Post tio ili salutas min: "Ni hao (saluton)!" Kiam mi eniris en la ĉambron, ili ĉirkaŭflugis min daŭre dancante kaj kantante, jen kaj jen plukis de sur la planko paperpeceton aŭ stangeton kaj enigis ilin en mian manon... Je tio forvaporiĝis la premo de la bruanta mondo.

SENLACA MANĜADO

Antikvaj ĉinoj diris, ke "la plej grava afero de la homoj estas manĝo". Tiu vero taŭgas ankaŭ por birdoj. Ĉion ili manĝas kaj la apetito estas terure bona. Ili povas unufoje engluti pli ol 20 vermojn kaj ĉiuj truoj grandaj kaj malgrandaj sur la muroj estas iliaj tenejoj. Tio estis majstraĵo de la granda pigo. Sin apogante sur sia forteco, ĝi ofte manĝas pli multe ol la alia, sed kiam ĝi penas por kashi la restantajn manĝaĵojn, la malgranda silente rigardas apude. Apenaŭ la granda forflugas, la malgranda venas kaj shtele frandas, kaj se ĝi ne povas formanĝi ĉion, ĝi shovas la restaĵojn en miajn poshojn, kolumon aŭ faldon de mia ĉapo. Se mi ne ĝustatempe rimarkas la enshovitajn vermojn, la vermoj kunveturas kun mi al laborloko dum pluraj tagoj.

Pano-vermo estas ĉefa nutraĵo de la pigoj. Mi bredas la vermojn en la kuirejo, kaj la kuirejo do fariĝis loko ofte sturmata de la pigoj. Mi rigore gardas la lokon kontraŭ ilia atako, sed ili ĉiam trovas shanon por entrudiĝi en la kuirejon. Se ili ne trovas la pelvon de vermoj, ili saltas sur la tablon, en pladojn aŭ eĉ en rizpoton. Ili estas spritaj en rabo. Pro ilia entrudiĝo kelkaj bovloj falis teren kaj frakasiĝis. Se nenion ili trovas por manĝi, la granda pigo staras sur gastubo kaj persistas en silenta protesto, malgraŭ ke mi senĉese svingas kuleron. Ili kontente forflugas nur kiam mi prezentas al ili arakidojn aŭ biskviton. La malgranda pigo imitas la grandan, sed ne tiel brava kiel la unua, kaj kiam mi minacas ĝin per bastono, ĝi tur forturnas sin. Sed kompreneble mi donas saman nutraĵon al la malfortulo.

Kiam ni iras al laboro, ni devas fermi la pordon de la kuirejo. Mi pretigas por ili glason da lakto, unu pomon kaj pecon da torto. Se ili formanĝas ĉiujn tiujn sed ankoraŭ ne sentas sufiĉon, ili ofte venas al kaprica petolaĵo: Ili bekpikas akvomelonon, pikrompas duonkorbon da ovoj, kaj se ili shatas ovon, ili rulpushas la restantajn ovojn sub la shrankon... Unuvorte, miaj pigoj absolute ne estas stulte frandemaj, ilia frandado montras ilian guston kaj saĝecon.

Senĉesa manĝado certe kaŭzas senĉesan purigadon de la kropo kaj intestoj. Se ili sate manĝas belajn kaj bongustajn berojn, ili certe postlasas sur miaj kotonaj litkovriloj kaj aliaj kovrotukoj freshkolorajn kaj neforlaveblajn makulojn. Ĉio tio estas natura konsekvenco de ilia bezono -- kiam ili flugas, ili ne bezonas pezan korpon sed senĉesan aldonadon de nutraĵoj. Se ni komprenas tion, ĉu ni ankoraŭ ne povas pardoni ilin?

KOMPLETA LIBERECO

Amikoj miris: "Kial vi ne fermas ilin en kaĝo aŭ liberigi ilin?" Sed miaj pigoj ne konsentas.

La granda pigo venis en mian hejmon en la komenco de 1997. Mia filino kondukis ĝin en mian hejmon. Ĝi havas nigran verton, blankan bruston, grizan dorson kaj malhelbluajn flugilojn. Sed ĝiaj longaj vostoplumoj rompiĝis en la kaĝo. Mia filino diris: "Ni nomu ĝin Bold. Ĝi ne estas kvietema. Nelonge post elkoviĝo ĝi falis de sur arbo kaj mia kamarado trovis ĝin sur riverbordo. Li nutris ĝin preskaŭ 3 jarojn en sia balkono, kaj ĝi povas diri 'saluton'." Rimarkinte ĝian malpaciencon, mi malfermis la kaĝon. Ĝi multe vigliĝis kaj subite kriis: "Saluton!" Kaj ni fariĝis amikoj. Pro nekompleteco de vostoplumoj, ĝi ne povas flugi alte, kaj ĝi sin ekzercis ĉiutage energie. Foje ĝi peze falis teren kaj malĝoje klinis la kapon dum longa tempo. Ankaŭ mi sentis doloron en la koro, ĉar mi scias, ke ĝi volas havigi al si fortajn flugilojn.

Post nelonge, por liberigi Bold el soleco, ni aĉetis malgrandan nigrablankan pigon Makuleto kiel ĝian kunulon. Sed ekster nia atendo, la novveninto kreskis rapide kaj estis furioza. Krom forflugigi ĝin ni povis fari nenion. Poste, kiam revenis Makuleto al mia fenestro, Bold flugis al la fenestro, staris sur mia kapo, svingis la flugilojn de ekscitiĝo kaj imitis mian vokon "venu, venu". Mi sciis, ke Bold sopiras Makuleton, kaj kelkfoje prove malfermis la fenestron, sed Bold forturnis sin -- ĝi ne volas forlasi nin. Certe Bold rakontis al Glug pri Makuleto -- se ne, kial ankaŭ la griza pigeto Glug timas, ke mi malfermos la fenestron?