• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-09 15:35:42    
Festo de klaro kaj brilo (foto)

cri

Historieto pri la festo

La Festo de Klaro kaj Brilo estas unu el la plaj ŝatataj tradiciaj festoj de la ĉina nacio. Dum jarmiloj, okaze de la festo, ĉiuj, ĉu junaj, ĉu maljunaj, havas la kutimon esprimi respekton al la forpasintoj ĉe iliaj tomboj kaj fari printempan ekskurson. Ĉar tiam ĵus pasis la frosta vintro kaj komenciĝas la agrabla printempo, ekfloras floroj kaj ekburĝonas salikoj, kaj ĉie regas vigleco.

La Festo de Klaro kaj Brilo alinomiĝas Festo de Malvarmaj Manĝaĵoj. Kroniko diras, ke en la Periodoj de Printempo kaj Aŭtuno kaj Militantaj Regnoj antaŭ du mil jaroj, Ĉong'er, filo de reĝo Ŝjangong de Ĝin-regno, devigite fuĝis al alia regno kaj migris 19 jarojn, multe suferante. Plejparto el liaj sekvantoj forlasis lin por serĉi vivrimedojn, kaj restis nur Ĝje Zituj kaj aliaj 5-6 personoj. En la malfacila situacio ili fidele sekvis lin. Kiam Ĉong'er deziris viandon, Ĝje Zituj ŝtele detranĉis karnon de sia brako kaj kuiris ĝin por lia manĝo. Poste, helpe de Mugong, reĝo de Ĉin-regno, Ĉong'er fariĝis reĝo de Ĝin-regno. Li enfeŭdigis ĉiujn kiuj sekvis lin dum la migrado. Ĝje Zitu, post interkonsiliĝo kun sia patrino, decidis rezigni pri riĉeco kaj honoro kaj iris al Mjanŝan-monto por vivi ermite. Ĉong'er ekmemoris lin kaj persone veturis por lin serĉi. Li serĉadis plurajn tagojn, sed ne trovis Ĝje Zituj kaj lian patrinon. Ĉar Ĝje Zituj tre amas sian patrinon, la reĝo pensis, ke se li bruligos la monton, Ĝje Zituj eliros kun sia patrino. Sed Ĝje Zituj preferis morton al honoro. La tuta monto kalviĝis de la brulego, kiu daŭris tri tagojn. Montriĝis, ke Ĝje Zituj kaj lia patrino, brakumante salikon, estis brulmortigitaj. Kun granda bedaŭro de reĝo entombigis ilin sur la monto, konstruis templon por li kaj ŝanĝis la nomon de la monto en Ĝjeŝan.

La tago, en kiu la reĝo de Ĝin-regno ordonis bruligi Mjanŝan-monton, estis ĝuste la Festo de Klaro kaj Brilo laŭ la luna kalendaro. Por laŭdi la noblan kvaliton de Ĝje Zituj "preferi esti brulmortigita ol esti nobeligita", "ĉiuj familioj tiutage ne hejtis fornon kaj prenis nur antaŭpretigitajn malvarmajn manĝaĵojn por eviti fajron. Iom post iom tio fariĝis socia moro kaj formiĝis originala "Festo de Malvarmaj Manĝaĵoj". En tiu tago oni ankaŭ vizitas la tombojn de siaj prapatroj kj aliaj mortintoj por rememori ilin kaj esprimi respekton al ili.

Sociaj Moroj de la Festo

La Festo de Klaro kaj Brilo estas ankaŭ tago por printempa ekskurso. Antikvece en tiu tago ĉiuj urbanoj inkluzive de virinoj ekskursis por ĝui kampajn pejzaĝojn. Revenante de la ekskurso portis kronon el salikbranĉetoj sur la kapo, precipe virinoj bele ornamis sian hararon per eleganta ringeto el salikbranĉetoj. Antikvaj literatoroj multe priskribis en siaj poemoj la feston kaj la sentojn de homoj. Du Mu, poeto de Tang-dinastio, lasis tre belajn versaĵojn pri la Festo de Klaro kaj Brilo:

Senĉese pluvetas ĉe Klaro kaj Brilo,

Pasantoj jam sentas malĝojon en koro.

Pardonu, ĉu tie troveblas drinkejo?

Paŝtknabo almontras ŝinghŭacun en foro.

La sociaj moroj fari ekskurson kaj viziti tombon okaze de tiu festo nun ankoraŭ konserviĝas. En la printempaj tagoj, kiam la sunradioj karesas la teron kaj ĉie regas viveco, oni forte deziras ĝui belajn naturajn pejzaĵojn, kaj tiutage per tombovizito oni esprimas profundan karmemoron kaj respekton al la martiroj kaj prapatroj.

Kajto

Dum la Festo de Klaro kaj Brilo oni ankaŭ organizas diversajn sportajn aktivadojn, kiel ekzemple ludi trapezon kaj piedbulon, konkursi pri kokolukto kaj hundolukto, flugigi kajton kaj tiel plu. Piedbula ludo estis piedpilkado en la antikva Ĉinio. Ĝi orginis en la Periodo de Militantaj Regnoj kaj tre furoris en la dinastioj Tang kaj Song kaj nun jam perdiĝis.

Kajto originis en la Periodo de Printempo kaj Aŭtuno antaŭ du mil jaroj. Tiam estis ĉarpentisto nomata Gongŝu Ban. Li faris lignan aglon kaj flugigis ĝin kiel skoltan instrumenton por gvati la ĉefurbon de Song-regno. Poste oni uzis paperon anstataŭ ligno. Laŭdire, papero aglon inventis Han Ŝin, militsciencisto de la Okcidenta Han-dinastio. Li uzis paperon aglon en milita mezurado. Do, la plej antikva kajto de Ĉinio ne estis popola amuzilo, sed milita instrumento.

En la periodo de la Kvin Dinastioj (907-960 p.K.) Li Je aldonis al papero aglo bambuajn tubojn kaj silkan rubandon, tiel ke ĝi povis ne nur supren leviĝi en vento, sed ankaŭ flugi en la aero, eligante sonojn pro blovado de vento tra la bambuaj tuboj. Tia papera aglo estis nomata kajto, kaj la nomo daŭris ĝis nun.

Kiel popola amuzilo, kajto senĉese disvolviĝas kaj tre varias ĝiaj formoj. Ĉiujare en serenaj tagoj ĉirkaŭ la Festo de Klaro kaj Brilo oni arope flugigas kajtojn, kiuj havas desegnojn aŭ formojn de mitaj dioj, teatraj figuroj, bunta papilio, plaĉa orfiŝo, libelo, alaŭdo, vesperto, aglo, rano kaj skolopendro. Kun tago-post-taga perfektiĝo de kajtofarado aperis nemalmultaj profesiaj metiistoj kun alta tekniko. Nun ĉinaj kajtoj fariĝis tradicia metiartaĵo kun originala nacia stilo kaj renomas en la mondo.