• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-10 15:48:01    
Esperantologia konferenco

cri
Karaj aŭskultantoj, ĵus finiĝis la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino. Dum la kongresa semajno ni de diversaj flankoj raportis multajn aranĝojn kadre de la kongreso. Hodiaŭ ni raportu al vi pri la Esperantologia konferenco, okazinta en la 26-a de julio, lundo, pri la rolo de la neeŭropaj lingvoj en la evoluo kaj evoluigo de Esperanto. La konferencon prezidis profesoro Humphrey Tonkin, akademiano, direktoro de la Centro de Esploro kaj Domumentado pri Mondaj Lingvoproblemoj. En la invito al la ĉijara konferenco, d-ro Tonkin skribis jene: "La temon de la ĉijara Esperantologia Konferenco oni povas trakti laŭ diversaj manieroj – ekzamenante neeŭropajn influojn je la leksiko aŭ stilo de la lingvo, trovante paralelojn inter neeŭropaj lingvoj kaj Esperanto, esplorante la originojn de Esperanto kaj la lingvistikajn konceptojn de Zamenhof, analizante la fruan historion de Esperanto, ekzemple en Azio, kaj la kialojn kaj manierojn, laŭ kiuj tiuj unuaj esperantistoj akiris la lingvon – kaj simile."
Profosoro Humphrey Tonkin prezentis la prelegontojn. Li diris:
/
Karaj aŭskultantoj, ni registris prelegon de akademiano d-ro Renato Corsetti, la denove elektita prezidanto de UEA pri "Simpla, fleksebla, internacia: ĉu la araba aŭ Esperanto?", prelegon de universitata docento Alain Lauffenburger pri "La koncepto de lingva milito" kaj prelegon de profesoro Liu Haitao pri "La lingvistikaj konceptoj de Zamenhof"..
Hodiaŭ bonvole aŭskultu la prelegon de sinjoro Alain Lauffenburger pri "La koncepto de lingva milito".
/
(Ni kutime scias la vorton lingvo kun komunikado, edukado, kulturo, kun la bonaj kaj belaj flankoj de la homaro kaj homeco, sed certe ne kun milito. Tamen profesoro de socilingviko Louis-Jean Calvet aŭdacas malkovri alian aspekton de lingvoj kaj iliaj interrilatoj, iliajn konfliktojn. Pri tiuj aspektoj li multe scienc-esploradis kaj publicis en la franca. Kelkaj liaj verkoj estas tradukitaj en Esperanton. Lia unua libro pri la hodiaŭa temo titoliĝas lingviko kaj koloniismo. Ligvoj kiel bestoj manĝas, voras unu la alian. Vivo estas en ĝangalo, en lingvaj aferoj same kiel en aliaj. Lingvojn ni povas kompari kun vivaj organismoj. Ili naskiĝas, vivas, batalas, ŝanĝiĝas kaj iam mortas. Kelkaj postvivas pli longe ol aliaj, sed finfine ĉiuj mortas. Ĉiam estis tiel kaj ĉiam estos tiel. La titolo de la dua libro de Calvet pri la sama temo estas eĉ pli provoka: Lingva milito kaj lingvaj politikoj. En tiu libro Calvet pli profundigas sian analizon de lingvaj interrilatoj, lingvaj politikoj, lingva planado, lingva imperiismo, kaj de la esenca rolo de ŝtatoj. Ĉar li skribas: milito ĉiam estas ŝtata afero. Sed ni ne povas konsideri lingvan militon kiel milito pro si mem. Li skribas, ĉar la historio de lingvoj konsituas la lingvan flankon de la historio de socioj. Lingvaj konfliktoj parolas al ni pri sociaj konfliktoj. Lingvaj imperiismoj estas ĉiam signoj de aliaj imperiismoj kaj malantaŭ la lingva milito profiliĝas alia milito ekonomia, kultura. En sia libro Lingva Imperiismo Robert multe citas Calvet. Kaj la analizo de Calvet helpas min mem pli bone kompreni mian propran personan lingvan historion. Ĉar kiam mi estis infano kaj junulo en orienta Francio, estis por mi kaj la aliaj infanoj tuta mistero, kial do la francia ŝtato, nia lando, patrio de homaj rajtoj, kun siaj belaj principoj, libereco, egaleco, frateco, kial do ĝi malpermesis al ni infanoj paroli nian lingvon en la lernejo,… altrudante al ni la solan valoran ŝtatan lingvon, la francan. Mi nun komprenas ke ni, infanoj estis viktimoj de lingva milito, viktimoj senkulpaj, kiel oni ofte aldonas,…same kiel ĉiu milito. …
Calvel pritraktas ankaŭ la historion de rezisto kontraŭ lingva imperiismo kaj de strebado por realigi lingvan pacon. Apare interesa por ni esperantistoj estas lia analizo pri Esperanto kaj Esperantismo. Kvankam liaj konkludoj estas negativaj, Calvet serioze kaj profunde pritraktas ilin kaj mi opinias, ke ni povas multe lerni de lia analizo. Li diferencigas inter solvoj de lingvaj problemoj en vivo, sur tereno, kaj en vitro en laboratorio. Esperanto laŭ li klare rilatas al la dua tipo de solvo. Sed tiel ne estas, li skribas, kiel homaj komunumoj, pritraktas plurlingvismojn. Esperanto, li skribas, rilatas al alia logiko. Sed socilingvika analizo de la situacio povas konduki nin al nur unu konkludo, idealisma paca solvo de la lingva milito estas neverŝajna. …La nuntempa realo de la ĉie videbla kaj aŭdebla fina venko de la angla lingvo, ŝajnas pravigi lin. Kaj ni sentas nin tute senpotencaj antaŭ tiu ĉi realo. La esprimo fina venko mi uzas en ĝia tradicia senco en Esperantio. Sed restas iom da espero por nia afero kaj ni estas ja laŭ nia naturo kaj idealo estas Esperantoj. Ni vidas ĉefe du limetojn en la fundo de la tunelo Eŭropa kaj Ĉinio. `
En la Eŭropa Unio, kiel teorie ĉiuj naciaj lingvoj estas egalaj, jam sonas la horo de la fina venko de la angla kaj la ĉefaj konkurantoj en la lingva batalo jam agnoskas la propran malvenkon, inkluzive Francion, kiu nun batalas por la dua vico por sia lingvo. Tamen …