La tibeta nacieco kun ĉ. 4,59 milionoj da loĝantoj vivas en la Tibeta Aŭtonoma Regiono kaj la provincoj Qinghai, Gansu, Sichuan kaj Yunnan. Ĝi havas sian propran lingvon. En la regionoj de tibetanoj, oni uzas la tibetan lingvon skribatan de maldekstre al dekstre. Lamaismo donis profundan influon al la kulturo, moroj kaj kutimoj de la tibeta nacieco. La tibetaj medicino, farmacio, teatraĵo, astronomio, kalendaro, matematiko, literaturo, kanto, danco kaj pikturo havas relative altan nivelon kaj originalan stilon.
Tibetanoj ĉefe okupiĝas je brutobredado, kaj la ĉefa agrikultura plantaĵo estas sekalo. Tibetanoj prenas sekalfarunan manĝaĵon kiel la ĉefan nutraĵon, ŝatas trinki la buteran aŭ laktan teon. En agrikulturaj lokoj, tibetanoj ĝenerale loĝas en ŝtonaj domoj, kaj en paŝtejoj, en tendoj. Kutime tibetanoj havas nur la propran nomon sen la familia nomo. Viraj kaj virinaj nomoj diferencas inter si kaj devenis ĉefe de budaismaj klasikaĵoj.
La plej solena festo por tibetanoj estas la Novjara Tago laŭ la tibeta kalendaro, kaj Banfesto estas ilia tradicia festo.
Vespere en la fino de somero kaj la komenco de aŭtuno, aperas tre brila stelo en la sudorienta firmamento de Lasao, la ĉefurbo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono. Tibetanoj nomas ĝin "Mont-musa Stelo". La apero de tiu stelo anoncas, ke Banfesto alvenas al la "Monda Firsto" – la Tibeta Altebenaĵo.
Tiam, sur la vasta altebenaĵo serenas la ĉielo kaj mildas la vento kaj aparte klaras la akvo de la rivero Lasao. La tibetanoj, junaj kaj maljunaj, ĉiuj alvenas al la bordoj de la rivero Lasao por pasigi la ĝojigan Banfeston. Ili venas kun ĉiuj siaj familianoj, dorse portante tendojn, vestojn, matracojn kaj ankaŭ sekalan vinon, buteran teon kaj kukojn. Sur la bordoj de la rivero ili starigas siajn tendojn, instalas dometojn per koloraj ŝtofoj, sekve aperas laŭlonge de la rivero aparte karakteriza longa strato. Ĉu maljunuloj ĉu infanoj, ĉiuj konkure enakviĝas, ĝojplene naĝas en la rivero kaj zorgeme sin banas kaj lavas. Tio daŭras de la tago ĝis la nokto. Oni ekbruligis kampfajron, kaj preparas piknikon, rostante la bongustajn bovaĵon kaj ŝafaĵon. Radioriceviloj kaj diktafonoj aŭdigas gajajn kantojn. Iuj sin amuzas per kantado kaj dancado. Ĝoja festa atmosfero regas ĉie ĉe la rivero Lasao.
La Mont-musa Stelo estas stelo stranga. Ĉiujare oni povas vidi ĝin nur sep tagojn en la vespera firmamento de la urbo Lasao. Tiam, estas proksimume la 6-a ĝis la 12-a de la sepa monato laŭ la tibeta kalendaro, t.e. la 4-a ĝis la 10-a de septembro laŭ la suna kalendaro. La tibetanoj difinis tiun tempon kiel Banfeston. Post la sep tagoj, kiam malaperis la nomita stelo, finiĝis ankaŭ la banado de tibetanoj. Plenpuraj oni forlasis la riveron Lasao kaj revenis al sia hejmo.
Laŭ diro de maljunuloj, en Tibeto la Banfesto jam havas la historion de 700 – 800 jaroj. Pri ĝi estas jena legendo:
En la tempo de la regado de la tibeta reĝo Chisongdezan, aperis sur la Tibeta Altebenaĵo kuracisto kun alta kuracarto. Li nomiĝas Yutuo Yundangongbu. La reĝo speciale invitis lin al si kiel kortegan kuraciston. Enirinte en la reĝan palacon, Yuntuo neniam forgesis malriĉajn popolanojn vivantajn sur la stepo. Utiligante la okazon kolekti drogherbojn ekster la palaco, li ofte faris kuracadon al la malsanaj popolanoj.
En iu jaro, cirkulis terura epidemio sur la stepo, multaj paŝtistoj suferis de malsano kaj iuj mortis. Yutuo kolektis diversajn drogherbojn de sur neĝmonto kaj en primitiva arbaro, savis multajn popolanojn. Ĉie sur la stepo oni laŭdis lin kaj respekte nomis lin droga reĝo.
Poste Yutuo mortis bedaŭrinde. Nelonge post lia forpaso, la stepon denove atakis pli furioza epidemio. Oni surgenuis sur la tero kaj preĝis al la ĉielo dezirante, ke la kuracisto Yutuo en la paradizo kompatu la paŝtistojn, benu kaj protektu ilin en konkero super la epidemio kaj redonu al ili sanon.
Iutage, iu grave malsana virino vidis en sonĝo la kuraciston Yutuo. Li diris:
"Morgaŭ vespere, kiam aperos brila stelo en la sudorienta firmamento, vi iru al la rivero kaj vin banu en la akvo, vi resaniĝos post la banado."
En la sekvinta vespero, vere aperis brila stelo en la sudorienta firmamento. La virino sin banis en la rivero. Post la banado ŝi sentis agrablan malvarmeton tutkorpe kaj plezuron en la koro, ankaŭ ŝia malsano tuj foriĝis. Tiu novaĵo rapide cirkulis sur la stepo, ĉiuj malsanuloj sin trenis al la rivero kaj banis en la akvo. Post la banado, la malsano eliminiĝis kaj la korpo resaniĝis. Pro tio oni diris, ke tiu stranga brila stelo estas transformita el la kurcisto Yutuo. Dank'al la stela lumo li ŝanĝis la riveran akvon en pocion, por helpi la popolon kuraci malsanon. Ĉar la ĉiela imperiestro donis al la kuracisto Yutuo nur septagan forpermeson, tial la menciita brila stelo aperis sep tagojn sur la ĉielo. De tiam la tibetanoj prenis tiujn sep tagojn kiel Banfeston. Oni diras, ke post banado oni estas ĝojaj kaj sanaj en la tuta jaro.
Tio estas nur bela legendo kompreneble. Tamen ne estas senkaŭze, ke la Banfesto datiĝas en la fino de somero kaj la komenco de aŭtuno. Sur la Tibeta Altebenaĵo, longas vintro kaj mallongas somero. En printempo degelis neĝo kaj glacio, la riverakvo estas ĝisoste frosta; en arda somero mont-diluvo eksplodas kaj malklaras la riverakvo; dum vintro oni devas sin kaŝi en palto, por ne paroli pri sinbano en rivero. Nur en la fino de somero kaj la komenco de aŭtuno, kiam la riverakvo klaras, varmetas kaj plezurigas, estas plej taŭge por naĝi kaj bani en la rivero.
Oni diras, ke la riverakvo de Tibeto en la aŭtuna komenco havas ok avantaĝojn: dolĉa, malvarmeta, mola, malpeza, klara, senodora, sendamaĝa al la gorĝo kaj abdomeno. Precipe en vespero, kiam la Mont-musa Stelo leviĝas, la riverakvo fariĝas pli klara kaj varma ol tage kaj pli taŭga al banado. Junuloj naĝas en la riverakvo, infanoj ludas en la malprofunda akvo, maljunuloj sin lavas sidante sur ŝtonoj ĉe la bordo kaj ankaŭ virinoj senĝene sin banas… Dum tiuj tagoj, oni ne nur ĉiutage venas al la rivero por sin lavi, sed ankaŭ kunportas ĉiujn siajn vestojn kaj litaĵojn kaj faras kompletan lavadon por la tuta jaro. Pro tio la Banfesto fakte estas la amasa higiena movado de tibetanoj.
En la tagoj de Banfesto, oni ne nur sin banas kaj lavas, sed ankaŭ sin amuzas. Post banado oni kolektiĝas unu- aŭ kelk-familie, sidiĝas sub ombroriĉaj arboj kaj elprenas kunportitajn manĝaĵojn, trinkas buteran teon kaj babilas gaje. Geamantoj rendevuas ĉe riverbordo aŭ kolombumas sub arboj. Tio donas pli da romantika nuando al la rivero Lasao. Vespere kampfajroj altiras al si multajn gejunulojn. Ili dancas ĉirkaŭ la kampfajroj. La bela rivero Lsao tiam plenas de lirikismo.
La septaga Banfesto finiĝas en ĝojo. Puraj kaj ĝojaj oni revenas al sia hejmo kaj komencas la novan laboran vivon, samtempe ili atendas la sekvontan Banfeston.
|