• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-11 13:41:33    
Psika konsultiĝo en Ĉinio

cri
Iu juna knabino kreskis en malproksima montvilaĝo. Ŝi estis edukita per konservativa koncepto kaj rigardis la virgecon pli grava ol la vivo. Antaŭ kelke da jaroj ŝi venis en grandan urbon kaj kun miro rimarkis la frivolan sintenon de samaĝuloj pri la seksa afero, kio forte ekscitis ŝin. Post kiam ŝi mem provis tion, ŝia animstato dissplitiĝis kaj en tio ŝi multe suferis.

Alia virino edziniĝis antaŭ pluraj jaroj, sed nun ŝi trovis, ke la edzo ne plu interesiĝas pri ŝi, ŝi do ŝanĝis la fasonon kaj kolorojn de sia noktoĉemizo, sed bedaŭrinde, la edzo tute ne rimarkis la ŝanĝiĝon de ŝia kaprompa penado.

Patrino, kiu tre dorlotis sian filon, dediĉis grandan energion kaj elspezis grandan monsumon por kulturi lin, tamen ŝi kun bedaŭro trovis, ke li, tute plenkreskinta, restas malkuraĝa, sendistingiĝa, nedecidema, pli kaj pli izoliĝas kaj ofte koleras hejme senkaŭze.

Antaŭe la similan suferon oni kaŝe diris nur al siaj familianoj kaj intimaj amikoj aŭ mem eltenis, sed nun oni povas verŝi sian koron al psikologia kuracisto.

En Ĉinio ĉiuj superaj hospitaloj havas psikologian klinikon, la similaj establoj troviĝas ankaŭ en ĉiuj superaj lernejoj kaj akademiaj institutoj, pli kaj pli multiĝas ankaŭ la privataj psikologiaj klinikoj kaj funkcias ankaŭ senpagaj prikologiaj establoj kaj servas varma telefona linio kaj surreta psikologia kuracisto.

Jam fine de la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento en Ĉinio aperis psikolgia konsultiĝo, en la mezo de la 80-aj jaroj en iuj hospitaloj oni ekfunkciigis psikologian kuracadon, en la 90-aj jaroj ĝi rapide disvolviĝis kaj en la lastaj jaroj ĝi disvolviĝis pli rapide.

Rapida kresko

En 2001 Liu Ming fondis centron de psikologia konsultiĝo. Li diris, ke komence tre malmultaj pacientoj vizitis la centron, sed nun ĉiutage oni akceptas plurajn pacientojn.

La bezono pri psikologia konsultiĝo fariĝis evidente granda en printempo de 2003, kiam Pekino suferis de SARS. La Psikologia Instituto sub la Ĉina Akademio de Sciencoj 800-foje faris psikologian konsultiĝon sole en aprilo kaj majo. Ĝi donis psikologian konsultiĝon ankaŭ al kuracistoj, flegistinoj kaj malsanuloj en kelkaj hospitaloj, kiuj kuracis SARS-malsanulojn.

Laŭ statistiko de la Ministerio de Sano, en Ĉinio estas 16 milionoj da malsanuloj, kiuj suferas de psikologia kaj psikoza malsanoj, konsistigante 1.23% de la tuta loĝantaro, kaj inter la 340 milionoj da gejunuloj 30 milionoj havas perturbiĝon en lernado, animstato kaj aliaj psikologiaj aferoj. Krom la psikologie malsanaj homoj ankaŭ ordinaraj homoj bezonas helpon de psikologiaj kuracistoj ĉe la malfaciloj kaj aliaj aferoj.

"La rapida disvolviĝo de psikologia konsultiĝo estas nepra fenomeno de la ĉina socio en certa periodo de la disvolviĝo," diris Bi Ŝumin, fama verkistino de Ĉinio. Ŝi fariĝis kuracistino nur antaŭ kelkaj jaroj, sed poste ŝi eklernis en la psikologia fako de la Pekina Normala Universitato por magistriĝo kaj doktoriĝo. Diplomiĝinte el la universitato, ŝi kaj ŝiaj kolegoj fondis centron de psikologia konsultiĝo kaj ŝi eklaboris kiel profesia konsultiĝa kuracistino. Ŝi diris, ke por la homa vivo oni havas malsamajn bezonojn. Kun ekonomia kresko kaj senĉesa leviĝo de la nivelo de la popola vivo oni ekhavis pli altan bezonon pri la spirita vivo kaj la ĉina popolo neniam kiel nun multe zorgas pri sia animstato.

"La ĉinoj nun estas peze premataj psikologie," ŝi diris. Ĉinio estas lando kun 5-mil-jara historio kaj en la 20 jaroj de reformado kaj pordmalfermo la malnovaj tradicioj estis forte atakataj de la okcidentaj pensoj kaj la homa koncepto pri valoro estis komplikita. La novaj aferoj kapturnis la homojn, la plirapidiĝo de la viv-ritmo kaj abrupta dilatiĝo de la konkurado metis preskaŭ ĉiujn homojn en animan premitecon.

"Nuntempe la psikologia konsultiĝo en Ĉinio estas pli grava ol en aliaj landoj," diris Bi Ŝumin.

Kreskas la profesiaj konsultiĝaj kuracistoj

Su Xiaobo estas profesia konsultiĝa kuracisto, kiu tre frue funkciigis privatan konsultiĝan establon en Ĉinio. Ĝis aŭgusto de 2003 lia psikologia kliniko funkciis jam 10 jarojn en Harbin.

Por viziti la klinikon de Su oni devas pagi 100 juanojn por ĉiu horo. Lia kliniko nun havas malgrandan profiton. "Nun la ĉinoj enspezas malmulte, kaj la psikologia kuracisto mem devas elspezi multe pro trejniĝo, tial la normala privata psikologia kuracisto ne povas enspezi multe."

Su diris, ke en la pasintaj jaroj lia plej granda rikolto ne estis en financo, sed en leviĝo de lia digno. Li trovis, ke la radikala movforto de lia laboro estas penado por koni kaj savi sin mem, kaj la psikologia kliniko funkciis kiel loko por fari tion. "Dank' al longatempa praktikado kaj trejnado de psikologia analizo mi iom post iom konsciis, ke tio, kio decidas la procezon de la psikologia kuracado ne estas teorio, nek tekniko kaj rimedo, sed la digno de la psikologoj mem. Kaj tiusence oni povas diri, ke la saneco kaj kompleteco de la homa digno de la psikologia kuracisto decidas la efikon de la kuracado." Li diris ankaŭ, ke samkiel la lernado senfina, ankaŭ la memkonado kaj progreso de la psikologia kuracisto estas senfina.

Por normigo

Ĉar la psikologia konsultiĝo komenciĝis antaŭ nelonge, ĝi disvolviĝis rapide, tial nun la profesiaj laborantoj estas malsamnivelaj kaj la administrado ne norma.

Teni ĉion de la konsultantoj en sekreto estas unu el la profesiaj virtoj de la psikologiaj kuracistoj. Guo Nianfeng, vicprezidanto de la Ĉina Psikologia Asocio, diris: "La profesia virto estas plej grava por la psikologiaj kuracistoj kaj ankaŭ nepra kondiĉo por fari la kuracadon kaj ĉiuj aliaj estas malpli gravaj ol la profesia virto." Li diris, ke la psikologiaj kuracistoj plejparte estas virtaj, tamen ne ĉiuj estas tiaj.

Antaŭ nelonge finiĝis la unuafoja ekzameno de la psikologiaj kuracistoj, kaj kvankam ankoraŭ ne publikiĝis la rezulto, tamen oni supozis, ke dekoj da ekzamenatoj estos okupataj pri tiu profesio.

Kompare kun alilandaj psikologiaj normoj, la ĉinaj estas malaltaj. Trejnate en Germanio, Su informiĝis de sia germana instruisto, ke la unuageneraciaj psikologiaj kuracistoj certe ne estas perfektaj, kio statas ankaŭ en Germanio, sed estas grave, se la afero estas komencita, ĝi certe fariĝos pli kaj pli bona.