• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-11 17:24:05    
En Lernejo de Amiko

cri

Al lia demando reagis nur sensona rido kaj reciproka rigardado de kelkaj lernantoj.

"La pentra leciono ne estas deviga, kiel vi ĉiuj scias. Ĉiu el vi certe interesiĝas pri la pikturo, alie vi ne elektus ĝin. Mi sincere esperas, ke vi faros propagandan pentradon kaj gluos bildojn ekstere, por veki la popolamasojn. Ne necesas alta nivelo. Sufiĉas, ke popolanoj komprenu kion vi esprimas per via pentraĵo. Cetere, nun ne estas periodo por teknika altigo nek por parolo pri arto."

Iu el la lernantoj, iom levinte la postaĵon, demandis: "Sinjoro instruisto Li, ĉu propaganda pentrado enhavas arton?"

"Ne!"

"Ĉiom?"

Sinjoro Li ekkompatis tiun ŝtipan lernanton, kiu faris la sensencajn kaj stultajn demandojn. Li pacience klarigis, ke absolute nenioma artismo regas en la propaganda pentrado. Fine li ripetadis, ke ĉi-epoke bezonata estas ne arto, sed ĉio instiga kaj veka al la landanoj.

Oratorante pli kaj pli rapide, li hakadis la aeron per la dekstra mano:

"Ni, nepre, okulon pro okulo, denton pro dento! La malamikoj bombardas nin per kanonoj kaj bomboj, ni do responde ĵetu al ili ŝtonojn kaj brikojn! La plej grandaj estas la armeanoj sur la rezistamilita fronto, dum la plej sentaŭgaj estas ni la tiel nomataj artistoj. Ni do devas, almenaŭ portempe, forĵeti la arton kaj fari laboron kiun ĉiu ĉino devas fari…"

"Sinjoro Li!" Ĉi-foje la sama lernanto eĉ la postaĵon ne levis. "La bildaj serioj de Kollwitz 1) kaj la ksilografaĵoj de Sovetunio ja portas propagandan signifon. Ĉu ili ne entenas arton?"

Sin reciproke pafis du paroj da okuloj – tiu de la demandinto kaj tiu de la sinjoro. Tenacis konsterno. Grako aŭdiĝis super la tegmento, kvazaŭ anoncante ke korvo, jam subaŭskultinte iliajn vortojn, fine ne povas sin regi.

Sinjoro Yimo supozis iom anomalia sian vizaĝon laŭ tio, ke iu el la lernantoj, ellasinte leĝeran ridon, ĵetas rigardon tra la fenestro. Li mem, por sin montri senĝena, faris rideton – sed eĉ li mem trovis tion ne natura.

"Tiu demando… bonvole aŭskultu mian respondon! Hm… fakte, estas malfacile klarigi. Tio… tio estas problemo pri estetiko. La arto… Kio fariĝu arta? Ho, komplekse kaj komplike!… Nu, venu al mi, post la leciono! Mi klarigu al vi, detale kaj malrapide!"

Sed tiu lernanto ne iris al li post la leciono. Okazis nur, ke posttagmeze de ĉiu merkredo tiu lernanto prezentis al li kelkajn karikaturojn, sigelante al si la buŝon por ĉiam.

Ĝenerale la lernantoj ne proksimiĝis al sinjoro Yimo. Ili lin eble prenis kiel grandulon eble malestimis.

Preterpasante iun ajn lokon, kie lernantoj ludis aŭ babilis, li ofte aŭdis: "Jen tio estas Li Yimo!"

Admiro aŭ ironio?

Al la lernantoj plaĉis sinjoro Chen, instruanta fizikon kaj matematikon. Li, malalta kaj havanta lentugojn, portis vastan ŝarĝecon – li jen aranĝis kunsidon, jen prezidis legokunvenon aŭ, vespere de ĉiu sabato, iris al la Halo de Popola Eduko por fari unuhoran prelegon pri militaj scioj, jen publikigis diversatemajn artikolojn, tre popularajn, ekzemple pri dumdumaj kugloj aŭ ekonomia krizo en la malamika lando.

Renkontiĝinte kun sinjoro Yimo, li ĉiam respekte salutis tiun per kapoklino.

Estro Pan jam plurfoje menciis sinjoron Chen al Yimo. "El niaj instruistoj sinjoro Chen estas la plej vigla, varmakora kaj modesta. Cetere, li tre kleras ankaŭ en sociologio. Ĉu vi iom parolu kun li?"

"Kun li? Certe lia vivo ege monotonas kaj sekas. Ve, kiom li suferas kaj penas!" Sinjoro Yimo iom paŭzis, dume rideto ondetis ĉirkaŭ lia buŝo. "Probable tia ulo tre plaĉas al vi. En la sama sulko vi troviĝas."

Probable! Jam 19 jarojn la liceestra fotelo neniel lin forpuŝis. Li pasigis eĉ pli monotonan kaj sekan vivon, katenate en la lernejo de tago al tago, post kiam li forsendis siajn familianojn en vilaĝon, kvazaŭ nur tia vivo harmonius al la grizaj domoj de la liceo, al la griza ĉielo. Tia estis ĉiu el la 8 kolegoj, loĝantaj en la lernejo!

Vespere de iu sabato disrompiĝis la eltenado de sinjoro Yimo. Li somnambule trenis sin en kabineton de la licea estro.

"Pan! Stranga malsano cirkulas en la lernejo kaj mi jam estas infektita. Tia afekcio estas monotoneco, aŭ griza malsano… Mi sufokiĝas... Ni eliru iom drinki!"

"Bone!" Estro Pan monotone kapjesis. "Sed mi ne kuraĝas trinki vinon, ĉar mi suferas kardiopation… Mi petu, ke iu alia kuniru? He, kiel laŭ vi, ke sinjoro Chen akompanu vin?"

"Li povas drinki?"

La estro skuis la kapon, amare ridetante, kun ioma bedaŭro. "Kion mi diru! En nia lernejo – ve, eble nur sinjoro Zhang, kelkajn tasetojn…"

"Venigu do! Sed ĉu li estas interesa?"

"Interesa?" Rido eruptis. "Kvar vortojn: Parolo sengusta, aspekto timiga."

Sekve li rakontis per liceestra tono, ke sinjoro Zhang, eble tre erudita kaj povanta kaligrafe skribi ion, ne estas bona instruisto de la lingvo; li rigore malpermesas al lernantoj verki ion en la parola lingvaĵo; li povas terure eksplodi de kolero, se iu lernanto pekas nur je unu ideogramo. (Yizhi)

1) Kollwitz: Kathe Kollwitz (1867-1945), germana pentristino.