• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-08-11 17:24:54    
El "Muzika Institucio"

cri

Muzika Institucio, ĉine Yuefu ("Jo-Fu" en la "Tutmonda Sonoro" de K. Kaloscay) aperis en la dinastio Qin (221 a. K. – 206 a. K.) kaj potenciĝis en la sekva dinastio Han. Tiamaj imperiestroj, mem tre amuziĝemaj, rigardis muzikon kiel unu el la gravaj rimedoj por kvietigi la popolon. Ĉiam estis kortegano, kiu profesie respondecu pri la muzika afero. Kaj tia organo pli kaj pli grandiĝis. En la 6-a jaro antaǔ nia erao, la Muzika Institucio disponis 829 oficistojn, kiuj estis plenumantaj diversajn taskojn koncernajn al muziko. Ili ankaǔ kolektis, de tempo al tempo, popolajn kantojn tra diversaj kanaloj. Sed, bedaǔrinde, restas nur pli ol 40 el la sennombraj popolkantoj.

La popolaj kantoj spegulis la vivon de tiamaj homoj. Ekzemple, "Malsanulino", priskribanta, ke virino de malriĉa familio mortas pro longa afekcio; ŝia edzo devas eĉ peti almozon por vivteni 3 filojn:

Virino malsana de jaroj

alvokas la edzon por vorti.

De larmoj malsekas la haroj.

"Ho, edzo, mi devas jam morti.

La filojn do bone vivtenu,

ne kaǔzu malsaton kaj froston,

al ili riproĉon ne prenu,

sed gardu la haǔton kaj oston!

Mi baldaǔ jam kuŝos subtere.

Miajn vortojn nepre memoru!

mi pensas pri ili korŝire,

ke ili la sorton ne ploru!"

La viro post morto l' edzina

l' infanojn elporti deziras.

Sed mankas kostumo kutima,

li sola foiron foriras

kaj lasas la filojn enĉambre,

ferminte l' fenestrojn kaj pordon.

Survoje konanton li sombre

renkontas, rakontas la morton.

Kalapsa li povas nur peti

la homon rapidi foiron

kaj manĝon por l' idoj aĉeti.

La homo jen donas konsilon

jen jesas promeson konsole,

dum larmoj elfluas torente:

"Ve, kial damninde dolore?"

Kaj monon li donas etende.

Veninte la hejmon li vidas,

ke l' idoj jen krias korŝire:

"Min portu, pan-panjo!" jen sidas

barakte, singulte, plortire...

La patro, senpova, rigardas,

rigidas en ĉambro malplena,

tordiĝas, subite eksaltas:

"Ho, ve ve! La sorto malbena!"

Mizero pelis malriĉulojn ankaǔ al ŝtelado, rabado kaj aliaj kontraǔleĝaj agoj. Jen viro ĝuste tia, malgraǔ deadmono fare de la edzino. Li mem ja hezitis kaj perpleksis komence. Li iris al la Orienta Pordo, tamen li revenis, certe pro arda luktado en la koro. Sed, retrafinte la malplenecon de la hejmo, li ekbolis, sagis eksteren kaj kuris en la direkto al la Orienta Pordo, kie li estis faronta ŝtelon aǔ rabon:

Jam for de l' Orienta Pordo,

revenas l' edzo al la korto.

La hejmo lin denove mornas.

Infanoj kaj l' edzin' maldormas.

Oscedas la malplena kesto,

rigidas la bretar' sen vesto.

Eksteren li denove iras

kun glav'. Eĉ vorton li ne diras.

Retenas lin l' edzin' per manoj,

al li sin kroĉas la infanoj.

En larmoj la gefiloj dronas,

l' edzino plore lin admonas:

"Aliaj tiel riĉaj estu,

dum ni mizeraj restu!

Ne krimu! Punos la ĉielo.

Ne trenu l' idojn al infero!"

"For for! Pro vi jam tre malfrue!"

"Sekuron!" ŝi ĝemis genue.

Kantoj pri amo inter la du seksoj okupis gravan lokon en la kolektado farita de la Muzika Institucio. Ekzemple, "La Edzino de Jiao Zhongqing". Ĉi tiu kanto estas la plej longa, artisme plej sukcesa, tial la plej fama, socie influa kaj konata kiel "Pavo Flugas Sudorienten". Ĝi entenas sume 353 versojn. La temo estas tragedio de amoro. La heroino, nomata Liu Lanzhi, estis bonkora, laborema, bela kaj ege klera. Aĝante 13 jarojn ŝi jam ellernis teksadon kaj fasonadon, poste ankaǔ muzikilan ludadon kaj poeman verkadon. En la aĝo de 16 jaroj ŝi edziniĝis al nobelido. Ŝia edzo estis prefekto, nomata... vi jam scias – Jiao Zhongqing. Ili amis unu la alian en la komuna vivo. Sed tia mezalianco konstante pikis la koron de ŝia bopatrino kiu, cetere, ĉar rigidmora, ĉiam trovis ion ne plaĉa ĉe la bofilino. Fine ŝi ordonis, ke la filo faru repudion. Devigite li transdiris ŝiajn vortojn al la edzino. Kaj la disiĝo okazis. Survoje la malĝoja eksparo faris ĵuron eterne ami unu la alian. Tamen ankoraǔ pli malagrable al Liu Lanzhi en la gepatra hejmo! Svato sekvis svaton. Ŝia frato devigis ŝin edziniĝi al filo de altaranga homo, avidante ties riĉaĵojn. Ŝi konsentis kaj nokte de la tago, kiam nupto estis okazonta, sin dronigis. Aǔdinte pri ŝia suicido, ŝia eksedzo Jiao Zhongqing senhezite sin pendumis en la ĝardeno de sia hejmo, kiam lia patrino estis dormanta. Ve!

Plejpartaj amkantoj estas, kompreneble, tre mallongaj, ekzemple, "Ĵuro":

Ho, Dio vidu! Mi vin amas.

Eterne vivi kun l' amat!

Amato, la du koroj samas.

La monto iĝu glata plat',

sekiĝu fine la river'!

En vintro tondro nur kapricu,

kaj neĝo falu en somer'!

La tero kaj ĉiel' kuniĝu!

Senŝanĝa restas mia am',

enkore ĉiam ardas flam'.

Kara leganto, en merkredo de la dua el la venontaj semajnoj ni ŝovu en la reton aspran tradukon de la plej longa ampoemo, en du pecoj, titolitaj respektive "Pavo Flugas Sudorienten" kaj "Edzino de Jiao Zhongqing". Bonvole legu! Kaj sanon kaj feliĉon al vi!